Johanino de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johanino de Portugalio (n. en Quinta do Monte Olivete la 20-an de marto 1439 - m. en Madrido la 12-an de decembro 1475) estis la dua edzino de la reĝo de Kastilio, Henriko la 4-a kaj portugala infantino, la filino de la reĝo Eduardo de Portugalio kaj lia edzino Eleonora de Aragono. Ĉirkaŭ ŝi estiĝis multaj skandaloj rilate al nefideleco kaj filoj kun siaj amantoj.