Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/37

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Armena Revolucia Federacio, DaŝnakoDaŝnakcutjun (armene:Հայ Յեղափոխական Դաշնակցություն Haj Heghap'oĥakan Daŝnakcut'jun) estas politika partio de Armenio. Ĝi estis fondita en Tbiliso, nuna Kartvelio en 1890 fare de Kristapor Mikaeljan, Stepan Zorjan, kaj Simon Zavarjan. La partio funkcias en Armenio kaj en landoj kie la armena diasporo troviĝas, precipe en Libano kaj en la Respubliko Montara Karabaĥo.

La ARF subtenas socialismon kaj membras en la Socialista Internacio. Ĝi posedas la plej grandan membronombron inter la partioj reprezentitaj en la Armena diasporo, kun filioj en pli ol 200 landoj kaj teritorioj. Kompare kun aliaj armenaj partioj kiuj tendencas unuavice al edukaj aŭ humanitaraj projektoj, Daŝnako estas la plej politike orientita el tiuj organizoj kaj tradicie estis unu el la plej fervoraj subtenantoj de armena naciismo. La partio kampanjas por la agnoskado de laArmena genocido kaj la rajto al ĝia riparado. Ĝi ankaŭ pledas por la establado de Granda Armenio bazita sur la Traktato de Sèvres. La ARF iĝis aktiva ene de la Otomana Imperio en la fruaj 1890-aj jaroj kun la celo unuigi la diversajn grupetojn en la imperio kiuj estis favore al reformo kaj defendis armenajn vilaĝojn de la masakroj kiuj estis ĝeneraligitaj en kelkaj el la armen-loĝitaj areoj de la imperio. Membroj de ARF formis grupojn de fidajoj kiuj defendis armenajn civilulojn per armita rezisto. Legu pli...