Ĉefstila ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉefstila ĵazo estas – limige la pli eksperimentemajn ĵazstilojn – la muziko de diversaj reprezentantoj de ĵazo, kiu flegas pli tradiciajn ludmanierojn. La termino plurfoje ŝanĝiĝis dum la historio de ĵazo; ĝi ne estas klare difinita, kaj la ĵazesploro ne rekonas ĝin.

Pli malnova difino[redakti | redakti fonton]

Someron de 1954 sondisko-eldonejo Columbia Records komencis serion da sonregistraĵoj de spontankoncertoj, kiuj okazis sub la nomo Buck Clayton. Stile ili etikedis kiel „ĉefstila ĵazo“ (angle: „Mainstream-Jazz“) , termino, kiun tiam stampis i. a. Stanley Dance, kaj kiun antaŭenigis la enkonduko de la longeluda disko, kiu ebligis esence pli longajn pecojn ol tiuj sur diskoj kun 78 turniĝoj por minuto. „Ĉefstilo“ tiam estis la ludmaniero de muzikistoj, kiuj ne ludis la tiam modernajn ĵazstilojn kiel malpasian ĵazonmalmolbopon, aliaflanke ne apartenis al la tradiciistoj de diksilando-ĵazo. Laŭ Doering oni povus nomi ĝin ankaŭ „moderna svingo“, des pli multe ĉar la termino celis esence iamajn svingomuzikistojn el la medio de la orkestro de Count Basie (Jo Jones, Freddie Green). Ĉi tiun tendencon antaŭenigis produktisto John Hammond per la sondiska serio The Basie Bunch (1957–58).

Pli nova difino[redakti | redakti fonton]

Dislimiĝe de moderna kreema ĵazo kaj kunfando-ĵazo la publiko kaj la organizantoj nomas ĉefstila tiun nuntempan ĵazon, kiu reekprenas elementojn de svingo, de malpasia ĵazo kaj de bibopo. Post la ondoj de libera ĵazo kaj kunfando-ĵazo multaj ĵazmuzikistoj orientiĝis en la 1980-aj jaroj denove je pli plaĉaj kaj amaspublikemaj ludmanieroj. Jen nomendas aparte nov-tradiciistoj kiel Wynton Marsalis, sed ankaŭ la reprezentantoj de novbibopo. Kadre de ĉi tiu evoluo ankaŭ multaj ĵazveteranoj kun ĵazbandoj, kiuj propagandis la klasikajn stilojn, festis revenon. Al ĉi tiuj muzikistoj apartenas inter alie Stan Getz, Dizzy Gillespie kaj Oscar Peterson. Ĉi tiun muzikstilon antaŭenigas aparte diskeldonejo Concord-Jazz, kiu publikigas muzikon de ĉefstilaj reprezentantoj kiel Stan Getz, Monty Alexander, Ray Brown, Scott Hamilton, Barney Kessel, Ken Peplowski, Chris Potter, Toots Thielemans, Mel Tormé kaj aliaj.

Selektdiskografio por ĉefstila ĵazo de la 1950-aj/1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo/fonto[redakti | redakti fonton]

  • Teddy Doering: Coleman Hawkins. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Waakirchen, Oreos (Collection Jazz), 2001 - ISBN 3-923657-61-7
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Reinbek bei Hamburg, Rowohlt 2002