Insulo de la Fazanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insulo de Fazanoj
La Insulo de la Fazanoj vidata de la internacia ponto super Bidasoa. Maldekstre Irún (Hispanio) ; dekstre Hendajo (Francio)
La Insulo de la Fazanoj vidata de la internacia ponto super Bidasoa. Maldekstre Irún (Hispanio) ; dekstre Hendajo (Francio)
Situo Bidasoa
Geografia situo 43° 20′ 34″ N, 1° 45′ 55,8″ W43.342777777778-1.76556Koordinatoj: 43° 20′ 34″ N, 1° 45′ 55,8″ W
Insulo de Fazanoj (Hispanio)
DEC
Insulo de Fazanoj
Longo 224 m
Larĝo 41 m
Areo 0,682 ha
Plej alta loko nenomita
m
Loĝantaro (neloĝata)
v  d  r
Information icon.svg

La Insulo de la FazanojInsulo de la Konferenco (hispane: Isla de los Faisanes; eŭske: KonpantziaFaisaien Uhartea; france: île des Faisansîle de la Conférence) estas insuleto de 6820 m² situanta meze de rivero Bidasoa, formante tie landlimon inter Francio kaj Hispanio. Ĝi verŝajne estas la plej malgranda kunsuvereneco en la mondo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La konvencia landlimo trapasas la insuleton mem. La Insulo de la Fazanoj estas nura depono de aluvio de malgranda areo, kiun la rivero delonge malaperigus se oni ne ĉirkaŭigus ĝin per palisaro kaj rokoj, pro la historiaj rememoroj ligitaj al ĝi.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La toponimio Insulo de la Konferenco aperas[1] sub la formo Isola della Pace en 1690 sur mapo de Cantelli.

Historio[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝo inter Ludoviko la 14-a kaj Filipo la 4-a sur la "Insulo de la Fazanoj", en 1660

Sur boato meze de Bidasoa okazis en 1526 interŝanĝo inter Francisko la 1-a kaptita de Karlo la 5-a kontraŭ liaj du filoj donitaj kiel ostaĝoj.

En 1615, francaj kaj hispanaj ambasadoroj interŝanĝis sur Insulo de la Fazanoj la du reĝajn fianĉinojn: Élisabeth de Francio, filino de Henriko la 4-a, promesita al Filipo la 4-a kaj ties fratino, Anna de Aŭstrio, infanto de Hispanio, destinita al Ludoviko la 13-a, frato de Élisabeth de Francio kaj filo de Henriko la 4-a.

La plej fama evento okazis sur tiu eta marĉa loko en 1660 kiam la juna Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio, kaj lia onklo Filipo la 4-a renkontiĝis por la edziĝo de la unua kun la solfilino de la dua (Maria Tereza de Aŭstrio, filino de Filipo la 4-a de Hispanio kaj de Élisabeth de Francio).

La antaŭan jaron, en 1659, la edziĝo de Ludoviko la 14-a kun Maria Tereza filino de la reĝo Filipo la 4-a estis akre negocita dum konferenco kiu daŭris tri monatojn, inter kardinalo Mazarin kaj don Luis de Haro, samtempe kun pactraktato nome Traktato de la Pireneoj, de kie devenas la nomo ankaŭ donita al la insulo: Insulo de la Konferenco.

Fine, la 5-an de junio kaj 6-an de junio 1660 Ludoviko la 14-a kaj Filipo la 4-a mem renkontiĝis por la konfirmo de la traktato kaj la konkludo de la geedziĝo, kies celebrado okazis en Saint-Jean-de-Luz.

Monumento je la memoro de la konferenco de 1659 estis starigita en 1861 sur Insulo de la Fazanoj fare de ambaŭ landlimaj landoj.

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj, la insulo ankaŭ estis renkontiĝejo de la delegitoj de kunveno (Biltzar) de Lapurdo, kaj de Bajono unuflanke kaj la reprezentantoj de Gipusko kaj de Biskajo aliflanke, por la subskribo de pluraj Traktatoj de Bona Korespondado.

La 23-an de oktobro 1940 okazis renkontiĝo inter Adolf Hitler kaj generalo Francisco Franco, kiu konfirmis la ne-engaĝiĝon de Hispanio en la Duan mondmiliton. Tiu renkontiĝo ja okazis, tamen en la stacidomo de Hendaye[2].

Depost la Traktato de la Pireneoj, la insuleto estas kunsuvereneco sub laŭvica aŭtoritato de Francio kaj Hispanio, ŝanĝiĝanta ĉiujn ses monatojn. La kunsuverenceco estas mastrumatata de du vicreĝoj, mar-oficiroj, unu komandanta la mararmean bazon de Adour por Francio, la alia komandanta la mararmean stacion de Fuenterrabía kaj de San Sebastián por Hispanio. Inter 1891/1892, Pierre Loti estis unu el tiuj vicreĝoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En la ebla etimologio necesas prikonsideri ke la nomo de Behobia (kvartalo de Irún) en la eŭska estas "Pausu" aŭ "Pauso", eble de romana deveno, reference al ebla vojimposto (passus) inter Aquitania kaj Hispania. De tie venas la unuaj referencoj al la 'isla de los "Paussans"' = 'Insulo de la Pausanoj', enloĝantoj de Pausu.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Raymond, Dictionnaire topographique Béarn-Pays basque
  2. Mixel Esteban, Regards sur la seconde guerre mondiale, Eldonoj Elkar. Aŭtentigita de foto pri la evento

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]