Maria Tereza de Aŭstrio (1638-1683)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maria Tereza de Habsburgo.
Maria Tereza de Habsburgo, pentrita de Charles Beaubrun.

Maria Tereza de Habsburgo (naskiĝis en 1638 en Madrido - mortis en 1683 en Versailles) estis la edzino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj do la reĝino de Francio ekde 1660. Ŝi estas konata en multaj lingvoj kiel Maria Tereza de Hispanio pro sia deveno, sed en la franca lingvo kiel Marie-Thérèse d'Autriche kaj en la hispana kiel María Teresa de Austria, ĉar ŝi devenis el la habsburga dinastio, konata en tiuj landoj kiel Aŭstria.

Maria Tereza estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 4-a kaj de Elizabeto de Francio.

Ŝia edukado estis tre rigora kaj diotima. Ekde sia infaneco, Maria Tereza sciis ke ŝi devis edziĝi kun la franca reĝo. La du gekuzoj edziĝis je la 9-a de junio 1660 en Saint-Jean-de-Luz, post la subskribo de la traktato de la Pireneoj en 1659. Tiu edziĝo estis ĉefe organizita de la franca ĉefministro, la kardinalo Mazarin. Sed kio rilatis al Ludoviko la 14-a, li esperis ĝis la lasta momento edziĝi al Marie Mancini: la ĉefministro kaj la regentino Anna de Aŭstrio kontraŭstaris tiun junan amon.

Kiam Maria Tereza alvenis al la kortego de Versailles, sia bopatrino Anna de Aŭstrio proponis al ŝi protekto, kaj lernigis al ŝi la reĝinan profesion. Sed la nova reĝino neniam fariĝis efika estrino, kvankam ŝi iom progresis pri la scipovo de la franca.

Plie, Ludoviko la 14-a rapide neglektis ŝin por viziti siajn multajn amorantinojn, sed ĉiam restis taŭga edzo. Tio ebligis la naskiĝon de ses gefiloj. Ĉiuj mortis tre frutempe, escepte de la nova Dauphin, Ludoviko de Francio (kiu tamen ne postvivis la longedaŭran reĝadon de sia patro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]