Jules Mazarin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Jules Mazarin, fare de Pierre-Louis Bouchart.

Jules MAZARIN, aŭ itallingve Giulio Raimondo MAZZARINO (naskiĝis la 14-an de julio 1602 - mortis la 9-an de marto 1661) estis italdevena politikisto, kardinalo kaj diplomato kiu fariĝis ĉefministro de Francio ekde 1642 ĝis sia morto. Li estis la posteulo de sia granda mentoro, la kardinalo Richelieu.

Giulio Mazzarino naskiĝis en Pescina (nuntempa en la itala regiono Abruzo), tiam parto de la reĝlando de Napolo. Kvankam li devenis de modesta familio, li povis studi ĉe la Jezuitoj en Romo, kaj tiel fariĝis jura profesoro. Okaze de diversaj kvereloj inter la Hispanoj kaj la Francoj antaŭ la papo, li plurfoje elmontris sian francfavorajn opiniojn. Tio rekomendis lin al la kardinalo Richelieu : kiam Mazarin fariĝis vic-legato de la papo en Avignon (1632), li ekagis kiel aŭtentika agento de Richelieu, kaj estis finfine eksigita en 1636 de papo Urbano la 8-a pro habsburga demando. Tiam Mazarin tuj iris al Parizon kaj proponis sin al Richelieu. Li estis nacianigita kiel franca civitano en aprilo, kaj poste fariĝis kardinalo pro demando de Richelieu al la papo.

Poste la mortoj de Richelieu (1642) kaj de Ludoviko la 13-a (1643), la juna Ludoviko la 14-a estis nur kvinjara infano. Ĝis sia morto, Mazarin agadis do kiel vera estro de Francio, kvankam la oficiala regentino estis fakte Anna de Aŭstrio, patrino de la estonta reĝo. La modesta personeco de Mazarin kontrastis kun tiu de Richelieu, kaj Anna estimis lin tiel, ke ekzistis multaj murmuroj pri sekreta edziĝo aŭ pri la reala patro de Ludoviko la 14-a. Mazarin mortis en 1661, kaj la nova reĝo proprigis al si la potencon de la mortinto por fariĝi glora reĝo.