Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/39

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stupao en Laoso.
Stupao en Laoso.

Laoso (laose: ສາທາລະນະລັດ ປະຊາທິປະໄຕ ປະຊາຊົນລາວ Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao, oficiale Laosa Popola Demokratia Respubliko), estas senmara lando en Sud-Orienta Azio, ĉirkaŭata de Mjanmaro kaj Ĉina Popola Respubliko en la nordokcidento, Vjetnamo en la oriento, Kamboĝo en la sudo kaj Tajlando en okcidento. Ĝia loĝantaro estas kalkulata je 6.8 milionoj da personoj en 2009. La historio de Laoso komenciĝas en la Reĝlando kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis la 18-a jarcento kiam ĝi dividiĝis en tri apartaj reĝlandoj. En 1893, la tri reĝlandoj iĝis franca protektorato, ili estis Reĝlando Luangprabango, Reĝlando Vjentiano kaj Reĝlando Ĉampasako, sub la formo nun konata kiel Laoso. Ĝi atingis mallongdaŭran sendependecon en la jaro 1945 post la japana okupado, sed revenis al franca regado ĝis atingado de aŭtonomio en 1949. Laoso estis sendependa en 1954, kun parlamenta monarkio sub Sisavang Vong. Iom post la sendependeco, longa enlanda milito metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975.

Laoso estas unupartia socialisma respubliko. La ĉefurbo estas Vjentiano. Aliaj grandaj urboj estas Luangprabango, Savannaĥet kaj Pakse. La oficiala lingvo estas la laosa. La plejparto de la loĝantaro estas laosanoj, praktikantoj de indiĝenaj religioj aŭ budhismo. Ĝi estas kreskanta potenco je elektra energio eksportata al najbaraj landoj kiel Tajlando, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la ekonomio rapide akceliĝas per la mendado de metaloj. Ĝi estas membro de la Komerca Interkonsento Pacifiko-Ocanio, de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASEAN), Orient-Azia Pintkunveno kaj Franclingvio. Laoso formale petis aliĝon por la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1997. Legu pli...