Purgatorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Purgatorio estas, laŭ katolikismo, spirita kondiĉo, en kiu pekintaj animoj estas suferantaj pro la humiliga konstato de siaj pekoj. La ekzisto de Purgatorio estis, sekvante la kredojn de la unuaj kristanaj eklezioj, dogme fiksita de ekumanej koncilcioj de la katolika eklezio en (Liona 1274, Florenzca 1438, Trenta 1563).

Laŭ katolikismo la konfeso de peko ja liberigas de la kulpo, sed ne de la puno meritita pro la peko; de tiu eblas liberiĝi nur per la pento kun, eventuale, indulgenco, akirebla per pentofaro, fasto, almozoj, pilgrimado ktp. Kiu ne akiris sufiĉan indulgencon dum la vivo, devas post la morto suferi purigan punon, kies naturo laŭ teologoj konsistas en la ne kontentigita arda deziro ĝui la dian ĉeeston; sed fine atingos la Ĉielon (metaforo de la Paradizon), nome la kunloĝado kun Dio. Kiu kulpis mortan pekon, ne puriĝas en la Purgatorio, sed troviĝas en la stato elektita dumvive, nome apartigita el Dio, tiam perceptata kiel unika kontentigo de la homaj aspiroj. Tiu kondiĉo, kiu nomiĝas Infero, daŭros poreterne. Rilate tiun Koncepton eterneco ni homoj ne havas sperton se ne tiun de longa tempo, kiu estas sinsekvo de momentoj. Sed la eterneco ne estas sinsekvo de momentoj!

Ĉiuj kristanaj eklezioj pli/magli konfesas ion similan al Purgatorio, kron iuj protetstantaj eklezioj.

Ĉe religia judismo la kredo konfesata ne estas unika.

La eklezio preĝas por ĉiuj forpasintoj eĉ por tiuj kiuj mortis senpente, do rifuzante Dion. La Eklezio esperas ke ĉiu homo en mortmpmento ricevu la dian pardonantan inviton.

Vivantoj povas, pro la Komunumo de la sanktuloj, helpi mallongigi la purigan tempon de animaj puriĝantaj, ekzemple per preĝo kaj rezigno je io aprezata por helpi bezonatojn ktp. Aparte merita estas oferi por meso kaj en ĝi partopreni.

La koncepto de portempa puriga Purgatorio troviĝas en diversaj religiaj mitoj. Ekzemple en japana Budhismo, laŭ kiu la mortinto devas trapasi neglatan vojon por liberigi el kulpoj konfesendaj en diverstempaj transtombaj juĝoj (Oni vidu Hori Jasuo en revuo Monato - 2010/2).