Pentofaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pentofaro estas provo de rekompenso pri propraj misfaroj aŭ alispecaj eraroj, pri kiuj oni pentas, do aparte forte bedaŭras. La sento de pento estas kutime ligita al forta sento de propra kulpo, kaj al la deziro ripari la mison kaj plu ne rekulpi. Tio ofte gvidas al la deziro fari iun bonan agon, la "pentofaron", kiu povus iurilate rekompensi la antaŭan malbonan agon. La emocio pento ofte ligiĝas al sentado de nekontento, de naŭzo kaj de psika doloro, de embaraso kaj deprimo, do fortas la strebo malpeziĝi de tiom malagrabla emocio. En sia religia signifo, pentofaro konsideriĝas la "reveno de la homo al dio", de kiu li malproskimiĝis per la propraj misfaroj aŭ aliaj eraroj, religie kutime nomataj pekoj.

La nocio en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La vortoj, kiujn la diversaj lingvoj uzas por la koncepto de pentofaro, en la ĉiutaga lingvaĵo havas tre malsamajn signifonuancojn, kio facile povas gvidi al miskomprenoj.

  • La vorto en la greka lingvo, kiu en la kristana Nova Testamento tradukiĝas per pentofaro, estas μετάνοια metanoia, de μετά meta, „pri“ aŭ „re“ kaj νοεῖν noein, „pensi“, laŭvorte do proksimume "pripenso", "repenso" aŭ "pensoŝanĝo".
  • La koncerna vorto en la hebrea lingvo, kiu en la greka bibliotraduko Septuaginto tradukiĝas per metanoia, estas „ŝub“. Tiu vorto ampleksas revenon al dio ne nur en la pensado sed en la tuta ekzisto, kiu inkluzivas ŝanĝon de la homa konduto, kaj entute obeemon al la hebrea dio, novan fidon al dio kaj forturniĝon de ĉiuj "malbonaj" kaj "kontraŭdiaj" homaj inklinoj kaj agoj.
  • En la latina lingvo la vorto metanoia tradukiĝis per paenitentia, „pento kaj pentofaro“. Ofte tiu vorto iom misvortumiĝis poenitentia kaj multoj homoj mise pensis ke ĝi rilatus al la vorto poena, „puno“, pri kiu tamen tute ne ekzistas etimologia rilato.
  • En la germana lingvo uziĝas la vorto Buße [prononco "buse"]. Tiu vorto parencas al la komparativo „besser“ ("pli bone") kaj origine havis la signifon „utilo, avantaĝo“. Temis do pri bona ago de la pekinto, kiu donas avantaĝon en la rilato al dio kaj helpas replibonigi tiun rilaton. Marteno Lutero pli akcentis la "timon kaj krean penton", kaj el tio iom post iom ekestis la - nun ne-teologia - signifonuanco, ke temus pri "de ekstere ordonita puno aŭ rekompenso, sendepende pri la propra konscienco". [1]

Pentofaro en kristanismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kristanisma kompreno, pentofaro per la konsciiĝo pri la propra kulpo (Libro Ijobo 42 6) gvidu al la bonaj agoj de nova vivo (Agoj de la Apostoloj 26 20), kio inkluzivas forturniĝon de la ĝisnunaj vivokutimoj (Epistolo al la romanoj 6 1 kaj pluaj). La morto de Jesuo Kristo per krucumo konsideriĝas oferdono de la homaro kaj de la kristana dio mem, kiu rekompensu la kreditan "prapekon" de la homaro kaj do konsideriĝas plej forta pentofaro.

En katolikismo[redakti | redakti fonton]

pentofaranto dum la Via Crucis ("krucuma vojo") en Iztapalapa, Meksik-urbo

En la romie katolika eklezio la termino pentofaro povas signifi la sekvon:

  • radikalan internan reorientiĝon de la tuta vivo, reveno al dio, forturniĝo de malbonaj agoj aŭ pensoj, kaj rezigno pri pekoj;
  • kristana sakramento, kiu inkluzivas internan reorientiĝon, konfeson de pekoj kaj repaciĝon kun dio kaj kun sia propra konscienco;
  • ago de rekompenso, kiu povas konsisti el preĝoj, dono de almozo, helpaj agoj al aliaj homoj aŭ el libervola rezigno pri io ŝatata, por reakiri plenan konsciencan ekvilibron;
  • dum la antikva epoko en la kristana eklezio puno ordinita de la eklezio pro miskonduto, por gvidi la pekinton per la ekstera pun-ago al interna reorientiĝo kaj repacigi lin/ŝin kun dio kaj la kristana eklezio.

Ĝeneralaj pentofaraj tempoj dum la eklezia jaro estas advento kaj periodoj de fastado.

En protestantismo[redakti | redakti fonton]

En protestantismo pentofaro ĉefe konsideriĝas ŝanĝo de la interna sinteno kaj oni substrekas, ke dio "donas" la pentofaron: Ne la homo mem propradecide reorientiĝas, sed dio estas kaŭzo de la reorientiĝo. Eksteraj agoj iel ligiĝas al la reorientiĝo, sed ne estas kondiĉo por ĝi, sed natura sekvo de la interna ŝanĝiĝo.

La vorto pentofaro povas signifi specifajn tagojn aŭ agojn de reorientiĝo aŭ konstantan vivoŝanĝon. Tio esprimitas en la unua el la 95 tezoj de Marteno Lutero:

Citaĵo
« „Ĉar nia sinjoro kaj majstro Jesuo Kristo diras: ‚praktiku pentofaron‘ (Evangelio laŭ Mateo 4 17), li volis ke la tuta vivo de la kredantoj estu pentofaro.“ »

En ortodoksismo[redakti | redakti fonton]

En la ortodoksaj eklezioj metanoia estas ĉefe ŝanĝo de la viva sinteno, kiu ekestas pro la libervola kunlaboro de la sankta spirito unuflanke kaj de la homa individuo aliflanke. Celo estas akcepti la dian pardonon, seniĝi de la kolero kontraŭ dio kaj kontraŭ aliaj homoj kaj veni de "kontraŭnatura, senhoma kaj emocie mortiga sinteno" al natura, homa kaj vivakcepta sinteno. La inklino je peko tamen ripete tiras la homon en la kontraŭnaturan, malreligian direkton, tiel ke la metanoia konsideriĝas dumviva peno resti sur humanisma kaj kristanisma vivovojo. La "kristanaj misteroj" (sakramentoj), fastado kaj preĝado helpas en tiu peno.

En pietismo[redakti | redakti fonton]

En pietismo pentofaro estas unufoja, fundamenta turno al Jesuo Kristo, kiu rezultas en draste ŝanĝita vivo. Tiu konscia viva turniĝo estas respondo al la oferto de la dia graco, finas la ĝisnunan vivon kiel senkreda homo kaj komencigas helpe de la sankta spirito vivon orientiĝantan je dio.

Pentofaro en judismo[redakti | redakti fonton]

La monato Elul konsideriĝas la precipa tempo de „Teŝuva“, de reorientiĝo kaj reveno. La Teŝuva tamen ne estas finita dum la festo Roŝ Haŝana, sed daŭras dum la sekvaj "dek tagoj de reveno" ĝis la festo Jom Kippur. Tiu festo estas la plej sankta kaj plej festa tago de la juda jaro, kun la fokuso de pento kaj repaciĝo - kun si mem, kun la proksimaj homoj kaj kun dio. Manĝado, trinkado, banado, korpoflegado, la porto de ledo (inkluzive de ledaj ŝuoj) kaj seksaj rilatoj en tiu tago malpermesatas, dum la moderna epoko ankaŭ fumado. La fastado - do la kompleta rezigno pri manĝado kaj trinkado - komenciĝas ĉe sunsubiro kaj finiĝas la sekvan tagon post noktiĝo.

Pentofaro en islamo[redakti | redakti fonton]

En islamo ne ekzistas priskribita regularo por pentofaro. La kreanta islamano fidu pri la graco de Alaho kaj per religiaj agoj (preĝado, fastado ktp.) konvinku Alahon pri pentofaro por siaj antaŭaj pekoj.

Pentofaro en budhismo[redakti | redakti fonton]

La vortoj pentofaro aŭ pento en budhismo, simile al la greka vorto μετάνοια (metanoia) konsideriĝas reorientiĝo kaj la ankaŭ en budhismaj tekstoj uzata ĉina termino 忏悔 (ĉànhuǐ) tradukatas per pentofaro aŭ pento. La proceso de pentado komenciĝas per la konsciiĝo de la malbona karaktero de agoj, paroloj, pensadoj aŭ de la malbona intenco komence de ili. En la konscio, ke ĉiu agado formas la karmon kaj havas konsekvencojn, oni ekkonas la damaĝan karakteron de malbonaj pensoj, vortoj kaj agoj (damaĝan por si mem kaj por aliaj) kaj sekve pentas pri ili. La "aktiva pento" aŭ pentofaro estas la decido pri reorientiĝo, pri la "ne-damaĝo" ("Ahimsa"), kiu rezultiĝas en la purigo de la spirito kaj preparas bonajn agojn. Plena pento kaj reorientiĝo malvalidigas la karmajn sekvojn de la antaŭaj pekoj - ĝis tiu malvalidigo endas suferi la malbonajn karmajn sekvojn. Ankaŭ tiuj, kiuj respondecis pri ekstreme malbonrezultaj agoj, havas la vojon al plena liberiĝo de ĉiu ŝuldo. Klasika ekzemplo estis la rabisto kaj murdisto Angulimala, kiu fine iĝas budhisma sanktulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Der Duden", vortaro pri la germana lingvo, volumo 7: Herkunftswörterbuch (etimologia vortaro); Mannheim, Vieno, Zuriko 1989 ²

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri pentaj krucoj, kiujn dum la mezepoko aparte en centra Eŭropo pentofare starigis mortigintoj en la lokoj de sia murda krimo