Pento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pento estas aparte forta formo de bedaŭro pri propraj misfaroj aŭ alispecaj eraroj, ligita al forta sento de propra kulpo, kaj al la deziro ripari la mison kaj plu ne rekulpi. Tio ofte gvidas al la deziro fari iun bonan agon, kiu povus iurilate rekompensi la antaŭan malbonan agon: tia provo de rekompenso nomatas pentofaro. La emocio pento ofte ligiĝas al sentado de nekontento, de naŭzo kaj de psika doloro, de embaraso kaj deprimo.

Unuopaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La termino pento havas specifan signifon en multaj terenoj - inter alie en psikologio, juro, filozofio kaj teologio.

Juro[redakti | redakti fonton]

En la lingvaĵon de juro la morala termino eniris per la nocio de "aktiva pento". Aktiva pentofaro en la jura sistemo de ekzemple Germanio permesas ne puni iujn misfarojn, kiuj sen tia aktiva paŝo estus punendaj.

Psikologio[redakti | redakti fonton]

En la lingvouzo de psikologio, pento unuavice estas la longtempa bedaŭro pri propra kulpo pro misa ago aŭ misa malago, kiun la pentanto postokaze juĝas malbona decido kaj mem akuzas sin pri tio. Senti penton pri iu faro ne aŭtomate signifas ankaŭ senti honton pri ĝi: honto ligiĝas al la emocio de embaraso kaj inkluzivas timon pri negativa socia reago al la propra misfaro, kio ofte gvidas al la provo kaŝi la misan agon pri kiu oni hontas - pento aliflanke estas la konscia kaj publika konfeso de la bedaŭro pri propra antaŭa misdecido.

Iuj homoj kun psikaj malsanoj el la grupo de personecoperturboj, inter alie la psikaj malsanoj "sociopatio" kaj "kontraŭsocia personecoperturbo", ne aŭ apenaŭ kapablas penti.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En multaj religio la pentofaro estas ebleco, per ago (parte) rekompenci antaŭan malbonan agon, pri kiu oni pentas. En la romie katolika eklezio la pento estas la precipa elemento de la kristana sakramento konfeso. Ĝi estas "la anima doloro kaj la naŭzo pri farita peko, ligite al la deklaro plu ne plu penti" (Koncilio de Trento).

Teme ligitaj citaĵoj el la Proverbaro Esperanta[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« La Eternulo pentis, ke li kreis la homon sur la tero. Malnova Testamento »
Citaĵo
« Li forkaptis ŝin de vi. - Li tion ĉi pentos! Z »
Citaĵo
« Pekinto pentas, kolero silentas. Z »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri pentaj krucoj, kiujn dum la mezepoko aparte en centra Eŭropo pentofare starigis mortigintoj en la lokoj de sia murda krimo