Honto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Honto laŭ PIV estas

  1. la malagrabla sento, pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago respektive penso, aŭ
  2. io, pri kio oni devas aŭ devus honti.

Pro la bazaj homaj instinktoj unuflanke eviti danĝerojn kaj aliflanke havi iom pli da sekureco en homa grupo ol sole fronti eblajn danĝerojn, la emocioj timo (do averto pri ebla danĝero) kaj honto (do averto pri ebla ekskludo el la socia grupo) estas plej bazaj homaj emocioj. La deziro aparteni al forta grupo estas tiom enradikiĝinta en la homa animo, ke la kaŝaj efikoj al la ĉiutaga vivo ne preteratenteblas. La tuta socia konduto de homo estas karakterizita de tiu deziro. Rezulte - krom la senpera timo en vivdanĝeraj situacioj - la timo pri soleco estas simile forta motivo por homa konduto.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri honto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Kie timo, tie honto. »
  • Citaĵo
    « Kiu hontas nenion, ne timas Dion. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]