Araŝ Labaf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Araŝ Labaf

Arash Labaf (perse: آرش لباف) estas irana kantisto naskiĝinta la 23-an de aprilo 1977 en Teherano, Irano. Li ankaŭ estas dancisto kaj produktanto. Li loĝas en Los-Anĝeleso kaj estas famkonata en Svedio.

Li vivis en Teherano ĝis la 10-jariĝo, kiam la familio translokiĝis al Upsalo antaŭ loĝi en Malmö kvin jarojn pli malfrue. Lia unua muzikalbumo, Araŝ, estis lanĉita en junio 2005, post fini la universitatajn studojn. Liaj kantoj Boro Boro kaj Temptation (kun Rebecca Zadig) estis sukcesaj en multaj landoj de Eŭropo. Li ankaŭ kantis kun la rusa muzikgrupo Blestjaŝĉje (Блестящие) Восточные сказки.

Li havas ordiskon en 5 landoj: Germanio, Rusio, Slovenio kaj Grekio, pro la muzikalbumo Araŝ, kaj en Svedio pro Boro Boro. Araŝo ankaŭ kunlaboras kun la irana DJ Aligator en la kanto "Music is My Language".

Araŝ partoprenis kune kun AySel en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 reprezentante Azerbajĝanon gajnante la trian pozicion.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Arash Arash
  • Boro Boro (sola kanto)
  • Crossfade
  • Donya

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]