Ŝafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝafido)

Ŝafo estas ankaŭ konstelacio Ŝafo.


Ŝafoj en Patagonio, Argentino
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝafo
Ŝafaro
Ŝafaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Ovio Ovis
Specio: O. aries
Ovis aries
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ŝafo (Ovis aries) estas mamulo, nome kvarpiedulo kaj remaĉulo el la familio bovedoj, el la ordo parhufuloj. Ĝi estas grava bredbesto por la homaro, ĉefa viandaĵo de la araboj. La ŝafo estas lanokovrita besto, bredata por lano, viando, lakto, paska ŝafido. La ŝafbleko estas la Beo.

Kiel ĉiuj remaĉuloj, ŝafoj estas membroj de la ordo Artiodactyla, nome parhufuloj. Kvankam la nomo "ŝafo" aplikatas al multaj specioj en la genro Ovis, en ĉiutaga uzado ĝi preskaŭ ĉiam referencas al specio Ovis aries. Kun nombro de iom pli ol unu milo da milionoj, aldomigitaj ŝafoj estas ankaŭ la plej nombraj specioj de ŝafo. Ino estas nomata ŝafino, masklo estas nomata virŝafo, kaj juna ŝafo estas ŝafido.

Ŝafoj estas plej verŝajne descendintaj el la naturaj muflonoj de Eŭropo kaj Azio. Unu el animaloj kiuj plej frue estis aldomigitaj por agrokulturaj celoj, ŝafoj estas bredataj por multaj celoj kaj ĉefe por viando, lakto kaj lano, kvankam tiu produktado malpliiĝis laŭlonge de la 20a jarcento. La lano de ŝafo estas la plej amplekse uzata animala fibro, kaj estas kutime kolektita post tondado. La viando de plej junaj animaloj estas nomata Ŝafidaĵo dum tiu de pli aĝaj estus simple Ŝafaĵo. Ŝafoj krom ties uzado por viando, lakto kaj lano, povas esti bredataj ankaŭ por produktado de ledo, aŭ kiel maskotojmodel-organismoj por scienco. Oni ne forgesu la unua klonado ĉe ŝafo Dolly.

Ŝafobredado estas praktikata tra la plimulto de la loĝata mondo, kaj ludis gravegan rolon por multaj civilizoj. En la moderna epoko, Aŭstralio, Novzelando, la sudo kaj centra Sudameriko, kaj la Brita Insularo estas plej proksime asociataj kun ŝafoproduktado.

Ŝafo estas ŝlosila animalo en la historio de bestobredado, kaj tiele ĝi havas profundan signifon en homa kulturo, kaj reprezentiĝas en multo de lingvoj kaj simbolaro. Kiel animalo por grego, ŝafo estas plej ofte asociata kun paŝtismo, kaj arkadiaj utopioj. Ŝafo estas oftaj figuroj en multaj mitologioj — kiaj por la temo de la Ora ŝaffelo — kaj de ĉefaj religioj, ĉefe ĉe la abrahamaj religioj. En ritaro de kaj antikvaj kaj modernaj religioj, ŝafoj estas uzataj kiel bestoferoj.

Priskribo kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Ŝafo (virŝafo).
Kapo de aldomigita ŝafino inter longa herbaro.
Kranio.
Sufolkaj estas mezgranda lanprodukta, nigravizaĝa raso de viandoŝafo, kiu formas 60% el la ŝafa populacio en Usono.[1]

Aldomigitaj ŝafoj estas relative malgrandaj remaĉuloj, kutime kun krispa hararo nomita lano kaj ofte kun kornoj formante flankan spiralon. Aldomigita ŝafo diferencas el siaj naturaj parencoj kaj prauloj je kelkaj aspektoj, kaj iĝis unike neoteniaj, tio estas junaspektaj, kiel rezulto de selekta bredado fare de homoj.[2][3] Kelkaj primitivaj rasoj de ŝafoj retenas kelkajn el la karakteroj de ties naturaj kuzoj, kiaj la mallongajn vostojn. Depende de la raso, aldomigitaj ŝafoj povas ne havi kornojn (i.e. senkornaj), aŭ havi kornojn en ambaŭ seksoj, aŭ nur en maskloj. Plej kornaj rasoj havas ununuran paron, sed kelkaj rasoj povas havi kelkajn.[4]

Alia unika trajto de aldomigitaj ŝafoj kompare kun naturaj similuloj estas ties ampleksa variado en koloroj. Naturaj ŝafoj havas tre grandan varion de brunaj nuancoj, kaj variado ene de la specio estas tre limigita. Koloroj de aldomigitaj ŝafoj gamas el pure blanka al malhela ĉokoladbruna kaj eĉ punkteca aŭ makuleca.[5][6] Selektado por facile tinktureblaj blankaj lanaĵoj ekas frue en ŝafa aldomigo, kaj ĉar blanka lano estas dominanta trajto ĝi etendiĝis rapide. Tamen, koloraj ŝafoj aperas en multaj modernaj rasoj, kaj povas eĉ aperi kiel recesiva trajto ĉe blankaj aroj.[5][6] Dum blanka lano estas dezirebla por grandaj komercaj merkatoj, estas niĉomerkato por koloraj lanaĵoj, ĉefe por ŝpinado.[7] La naturo de la lanaĵo ege varias inter la rasoj, el densa kaj tre krispa, al longa kaj hareca. Estas variado de lanaj tipo kaj kvalito eĉ inter membroj de la sama aro, tiele lanklasado estas ero de la komerca procezado de la fibro.

Depende el la raso, ŝafoj montras gamon de altoj kaj pezoj. Ties indico de kresko kaj matureca pezo estas heredebla trajto kiu estas ofte selektita per bredado.[1] Ŝafinoj tipe pezas inter 45 kaj 100 kg, kaj virŝafoj inter 45 kaj 160 kg.[8] Kiam ĉiuj konstantaj dentoj estis aperintaj, la ŝafo havas 20 dentojn.[9] Matura ŝafo havas 32 dentojn. Kiel ĉe aliaj remaĉuloj, la antaŭaj dentoj en malsupra makzelo mordas kontraŭ forta, sendenta kuseno en la supra makzelo. Tiuj estas uzataj por pluki vegetaĵaron, poste la malantaŭaj dentoj maĉas ĝin antaŭ ĝi estu englutita. Estas ok subaj antaŭaj dentoj ĉe remaĉuloj, sed estas ioma malkonsento ĉu tiuj estas ok incizivoj, aŭ ses incizivoj kaj du inciziv-formaj kaninoj. Tio signifas ke la denta formulo ĉe ŝafoj estas ĉu 0.0.3.3/4.0.3.3 aŭ 0.0.3.3/3.1.3.3[10] Estas granda diastemo inter la incizivoj kaj la molaroj.

Por la unuaj kelkaj jaroj de vivo eblas kalkuli la aĝon de ŝafoj el ties antaŭaj dentoj, ĉar paro de laktodentoj estas anstataŭata de pli grandaj plenkreskaj dentoj ĉiujare, kaj tiele la kompleta serio de ok plenkreskaj antaŭaj dentoj estos kompletita ĉirkaŭ je kvar jaroj de aĝo. La antaŭaj dentoj estas poste laŭgrade perditaj laŭlonge de la ŝafa aĝo, kio faras pli malfacile por ili manĝi kaj malhelpas ties sanon kaj produktivecon de la animalo. Pro tiu tialo, aldomogitaj ŝafoj ĉe normala paŝtejo malrapide ekkadukiĝas el kvar jaroj antaŭen, kaj la averaĝa vivespero de ŝafo estas 10 al 12 jaroj, kvankam kelkaj ŝafoj povas vivi tiom longe kiom ĝis 20 jaroj.[4][11][12]

Ŝafoj havas bonan aŭdkapablon, kaj estas sensemaj al bruo kiam ili estas manipulataj.[13] Ŝafoj havas horizontalajn fendoformajn pupilojn, posedante elstaran periferian vidkapablon; per vidkampoj de proksimue 270° al 320°, ŝafoj povas vidi malantaŭe sen neceso turni siajn kapojn.[7][14] Multaj rasoj havas nur mallongan hararon survizaĝe, kaj kelkaj havas vizaĝan lanon (se ioman) limigite al la frunto aŭ al la areo de la makzela angulo; la ampleksaj anguloj de periferia vidkapablo aplikiĝas al tiuj rasoj. Kelkaj rasoj tendencas havi konsiderindan lanokvanton ĉevizaĝe; ĉe kelkaj individuoj de tiuj rasoj, periferia vidkapablo povas iĝis ege malpliigita pri "lana blindeco", se ili ne estas ĵuse tonditaj ĉirkaŭvizaĝe.[15] Ŝafoj havas malgrandan profundopercepton; ombroj kaj deklivoj en la grundo povas igi ŝafojn halti. Ĝenerale, ŝafoj havas emon moviĝi for el la mallumo kaj en bon-helajn areojn,[16] kaj preferas moviĝi supren kiam ĝenite. Ŝafoj ankaŭ havas elstaran flarsenson, kaj, kiel ĉiuj specioj de sia genro, havas odorglandojn ĵus antaŭ la okuloj, kaj interfingraj ĉe la piedoj. La celo de tiuj glandoj estas necerta,[17] sed tiuj sur la vizaĝo povas esti uzataj por reproduktaj kondutoj.[1] Ankaŭ la piedglandoj eble estas rilatitaj al reproduktado,[1] sed alternativaj kialoj, kiel ekzemple sekrecio de kromproduktoj aŭ odorsignoj por helpi al perditaj ŝafoj trovi sian grupon, estis ankaŭ proponitaj.[17]

Ŝafoj kompare al kaproj[redakti | redakti fonton]

Ŝafoj kaj kaproj estas tre proksime rilataj kaj ambaŭ estas en la subfamilio Kaprenoj. Tamen, ili estas apartaj specioj, kaj tiele hibridoj rare okazas, kaj estas ĉiam nefekundaj. Hibrido de ŝafino kaj virkapro estas nomata ŝaf-kapra hibrido (nur unusola tia animalo estis konfirmita), kaj devas esti nekonfuzata kun la ŝaf-kapra ĥimero, kvankam ambaŭ estas konata kiel "ŝafkapro". Vidaj diferencoj inter ŝafoj kaj kaproj estas la barbo de kaproj kaj dividita supra lipo de ŝafoj. Ŝafovostoj pendas suben, eĉ se mallongas aŭ estis senvostigitaj, dum la mallongaj vostoj de kaproj teniĝas supren. Ŝaforasoj estas ankaŭ ofte nature senkornaj (ĉu en ambaŭ seksoj aŭnur ĉe la ino), dum nature senkornaj kaproj estas tre raraj (kvankam multaj estas senkornigitaj artefarite). Maskloj de ambaŭ specioj diferenciĝas je tio ke virkaproj akiras unikan kaj fortan odoron dum la oestro, dum virŝafoj ne.[12]

Rasoj[redakti | redakti fonton]

Ŝafoj juĝataj pri sia kongrugrado al sia rasa standardo, kaj tenitaj per la plej komuna metodo.

La aldomigita ŝafo estas mult-cela animalo, kaj la pli ol 200 rasoj nune ekzistantaj estis kreitaj por plenumi tiujn diversajn celojn.[4][18] Kelkaj fontoj havigas kalkulon de milo aŭ eĉ pli da rasoj,[19][20] sed tiuj nombroj ne povas esti verigitaj, laŭ aliaj kelkaj fontoj.[7][12] Tamen, kelkaj centoj da ŝaforasoj estis identigitaj de FAO (Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UN), kun ĉirkaŭkalkulaj nombroj variaj iome el tempo al tempo: ekz. 863 rasoj je 1993,[21] 1314 rasoj je 1995[22] kaj 1229 rasoj je 2006.[23] (Tiuj nombroj ne enkalkulas formortintajn rasojn, kiuj estas ankaŭ kalkulitaj de FAO.) Por tiaj kalkuloj, la difino fare de FAO de raso estas "ĉu subspecifa grupo de aldomigita gregaro kun difineblaj kaj identigeblaj eksteraj karakteroj kiuj permesas ĝin esti apartigita per vida valorigo el aliaj simile difinitaj grupoj ene de la sama specio aŭ grupo por kiu geografiaj aŭ kulturaj separoj el fenotipe similaj grupoj estis kondukintaj al akceptado de ties aparta identeco."[23] Preskaŭ ĉiuj ŝafoj estas klasitaj kiel taŭgaj por havigi certan produkton: lano, viando, lakto, ledo, aŭ kombino en duobla-cela raso. Aliaj uzitaj karakteroj por klasigi ŝafojn estas vizaĝkoloro (ĝenerale blanka aŭ nigra), vostolongo, esto aŭ manko de kornoj, kaj la topografio por kiu la raso estis disvolvigita. Tiu lasta punkto estas speciale rigardita en Granda Britio, kie rasoj estas priskribitaj ĉu de altaj teroj (montoj aŭ montetoj) aŭ rasoj de malaltaj teroj.[16] Ŝafoj povas esti ankaŭ de dika vosto, kio estas duobla-cela raso ofta en Afriko kaj en Azio kun grandaj grasujoj ene kaj ĉirkaŭ sia vosto.

La Barbadosa Nigraventrulo estas harŝafa raso de deveno el Karibio.

Rasoj estas ofte kategoriigitaj laŭ la tipo de sia lano. Fajnlanaj rasoj estas tiuj kiuj havas lanon de granda krispo kaj denseco, kiuj estas preferataj por tekstila industrio. Plej el tiuj derivas el ŝafoj de la raso merina, kaj tiu raso pludominas la tutmondan ŝafindustrion. Lanugaj rasoj havas lanon inter la pintoj, kaj estas tipe rapidkreskantaj viandon kaj virŝafoj reproduktiĝas havante malhelajn vizaĝojn.[24] Kelkaj ĉefaj mezgrandaj lanorasoj, kiaj Corriedale, estas duobla-cela kruciĝo de rasoj kun longa kaj fajna lano kaj estis kreitaj por komercaj aroj de alta-produktado. Longlanaj rasoj estas la plej grandaj ŝafoj, kun longa lano kaj malrapida kreskindico. Longlanaj ŝafoj estas pli valoraj por krucbredado por plibonigi la trajtojn de aliaj ŝafotipoj. Por ekzemplo: la amerika raso Kolumbia estis disvolvigita per kruciĝo de virŝafoj de Lincoln (longlana raso) kun fajnlanaj ŝafinoj de Rambouillet.

Ŝafoj de kruda aŭ por tapiŝo lano estas tiuj kun mezgranda al longa lano de karaktera krudeco. Rasoj tradicie uzitaj por tapiŝa lano montras grandan varieblon, sed la ĉefa postulo estas lano kiu ne rompiĝos pro peza uzado (kio okazos ĉe tiu de plej fajnaj rasoj). Ĉar la petado de tapiŝ-kvalitaj lanoj malkreskas, kelkaj bredistoj de tiu speco de ŝafoj provas uzi kelkajn el tiuj tradiciaj rasoj por alternativaj celoj. Aliaj ĉiam estis ĉefe viand-unuaklasaj ŝafoj.[25]

Minora klaso de ŝafoj estas la rasoj por lakto. Duobla-celaj rasoj kiuj povas esti ĉefe por viando aŭ lano estas ofte uzataj duarange kiel laktoproduktaj animaloj, sed estas kelkaj rasoj kiuj estas ĉefe uzataj por laktoproduktado. Tiuj ŝafoj ja produktas pli grandan kvanton de lakto kaj havas iome pli longajn laktoproduktajn kurbojn.[26] En la kvalito de ilia lakto, gras- kaj protein-enhavaj procentoj de laktoŝafoj distingiĝas de nelaktaj rasoj sed enhavo de laktozo ne varias.[27]

Lasta grupo de ŝafaj rasoj estas tiu por ledo aŭ harŝafoj, kiuj absolute ne kreskas lanon. Harŝafoj estas similaj al tiuj dekomence aldomigitaj ŝafoj tenitaj antaŭ disvolvigo de lanrasoj, kaj estas bredataj por viando kaj felojn. Kelkaj modernaj rasoj de harŝafoj, kiaj Dorper, rezultas el kruciĝoj inter lan- kaj har-rasoj. Por produktado de viando kaj ledo, harŝafoj estas pli malmultekoste eltenitaj, ĉar ili ne bezonas tondadon.[25] Harŝafoj estas ankaŭ pli rezistaj al parazitoj kaj al varma vetero.[12]

Pro la moderna plialtiĝo de komerca agrikultura industrio kaj malaltiĝo de surloka familiaj farmoj, multaj rasoj de ŝafoj estas en danĝero de formorto. La Rare Breeds Survival Trust de Granda Britio listigas 22 indiĝenajn rasojn kiel havantaj nur po 3,000 registritajn animalojn, kaj la usona The Livestock Conservancy listigas 14 keil ĉu "draste endanĝeritaj" aŭ "minacataj".[28][29][30] Preferoj por rasoj kun unuformaj karakteroj kaj rapida kresko pelis heredajn (aŭ relikvajn) rasojn al marĝenoj de la ŝafindustrio.[25] Tiuj kiuj restas estas eltenitaj danke al klopodoj de konservemaj organizoj, rasregistroj, kaj individuaj farmistoj dediĉitaj al ties konservado.

Listo de rasoj[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Paŝtanta ŝafino

Ŝafoj estas nur herbovoraj mamuloj. Plej rasoj preferas paŝti herbon kaj alian mallongan fibraĵon, evitante la pli altajn lignecajn partojn de plantoj kiujn kaproj ja prete konsumas.[31] Kaj ŝafoj kaj kaproj uzas siajn lipojn kaj langojn por selekti partojn de la planto kiuj estas pli facile digesteblaj aŭ pli altaj pro nutraĵoj.[31] Ŝafoj, tamen, bone paŝtas en unukultivaj paŝtejoj kie plej kaproj faras tion malbone.[31] Kiel ĉiuj remaĉuloj, ŝafoj havas komplikan digestosistemon komponitan de kvar ĉambroj, kiuj permesas ilin rompi la celulozon el tigoj, folioj, kaj semoj al pli simplaj karbonhidratojn. Kiam ŝafoj paŝtas, vegetalo estas maĉata al amaso nome boluso, kiu estas poste pasata tra la rumeno, al la centipelio. La rumeno estas 19- al 38-litrenhava organo en kiu la manĝo estas fermentita.[32] La fermentantaj organismoj estas bakterioj, fungoj, kaj protozooj.[33] Aliaj gravaj rumenaj organismoj estas kelkaj arĥioj, kiuj produktas metanon el karbondioksido.[34] La boluso estas periode reelglutita reen al la buŝo por aldona maĉado kaj salivado.[32] Tio estas adapto kiu permesas al remaĉuloj paŝtadi tre rapide matene, kaj tute maĉadi kaj digesti manĝon poste dum la tago.[35] Tio estas pli sekura ol paŝtadi malrapide, kio postulas malaltigi la kapon tiele lasante la animalon vundebla antaŭ predantoj.[12] La postaj stomakeroj estas omaso kaj abomaso.

Krom paŝtado de herbo, la alia manĝo por ŝafoj estas fojno, ofte dum la vintraj monatoj. La kapablo vivteni sin nur el paŝtejoj (eĉ sen fojno) varias depende el la raso, sed ĉiaj ŝafoj povas survivi per tiu dieto.[25] Ankaŭ inklude en kelkaj ŝafaj dietoj estas mineraloj, ĉu el miksaĵo aŭ el salŝtono.

Paŝtokonduto[redakti | redakti fonton]

Ŝafoj sekvas tagan modelon de agado, manĝante el mateniĝo al krepusko, haltante sporade por ripozi kaj remaĉi sian boluson. Ideala paŝtejo por ŝafoj ne estas gazono-simila herbo, sed mikso de herboj, legomoj kaj aliaj vegetaloj.[36] Tipoj de tero kie ŝafoj estas bredataj varias amplekse, el paŝtejoj kiuj estis semitaj kaj plibonigitaj intence al nekultivitaj, indiĝenaj teroj. Oftaj plantoj venenas por ŝafoj estas ĉe plej el la mondo, kaj estas (sed ne limigitaj al) beroj, kelkaj glanoj el diversaj kverkoj, tomato, taksuso, rabarbo, terpomo, kaj rododendro.[37]

Ŝafoj paŝtantaj sur publika tero

Efiko sur paŝtejo[redakti | redakti fonton]

Ŝafoj estas tre paŝtantaj herbovoruloj, malkiel plukantaj animaloj kiaj kaproj kaj cervoj kiuj preferas pli altan foliaron. Havante multe pli mallarĝan vizaĝon, ŝafoj paŝtas plantojn tre proksime al la grundo kaj povas troeluzadi paŝtejon multe pli rapide ol bovoj.[12] Pro tio, multaj ŝafistoj uzas administratan intensivan rotacian paŝtadon, kie ŝafaro rotacias tra multaj paŝtejoj, donante al plantoj tempon por rekuperiĝi.[12][16] Paradokse, ŝafoj povas ambaŭ kaj kaŭzi kaj solvi la etendon de invadaj plantospecioj. Ŝanĝante la naturan staton de paŝtejoj, ŝafoj kaj aliaj gregoj povas prepari la vojon por invadaj plantoj. Tamen, ŝafoj ankaŭ preferas manĝi invadajn speciojn kiaj tegmentbromuso, Euphorbia esula, Pueraria kaj Centaurea maculosa super (anstataŭ) indiĝenaj specioj kiaj Artemizioj, farante paŝtantajn ŝafojn efikaj por konserva paŝtado.[38] Studoj kondukitaj en la Kantono Imperial (Kalifornio) komparante ŝafopaŝtado kun herbicidoj por kontraŭtrudherba kontrolo ĉe kampoj de luzerno. Tri studoj pruvis ke paŝtantaj ŝafoj estas ĝuste tiom efika kiom herbicidoj en kontrolo de vintraj herboj. Ankaŭ entomologoj komparas paŝtantajn ŝafojn al insekticidoj por insektokontrolo ĉe vintra luzerno. En tiu studo, ŝafoj havigis insektokontrolon tiom efika kiel insekticidoj.[39]

Remaĉado[redakti | redakti fonton]

Remaĉula sistemo

Dum fermentado, la rumeno produktas gason kiu devas esti elpelita; ĝenado al la organo, kia subitaj ŝanĝoj en la ŝafa dieto, povas kaŭzi la eblan fatalan kondiĉon de stomaka ŝtopado, kiam gaso iĝas kaptita en la rumeno, pro refleksa fermo de la ezofaga sfinktro kiam en kontakto kun ŝaŭmo aŭ likvido.[40] Post fermentado en la rumeno, manĝaĵo pasas en la centipelion kaj en la omason; specialaj manĝoj kiaj grenoj povas alpasi al la rumeno kune. Post la unuaj tri ĉambroj, manĝaĵoj moviĝas en la abomason por fina digestado antaŭ procesi ilin ĉe la intestoj. La abomaso estas la nura el la kvar ĉambroj analoge al la homa stomako, kaj estas foje nomata "vera stomako".[41]

Koncentrataj dietoj[redakti | redakti fonton]

Ŝafo estas unu el malmultaj gregaj animaloj bredataj por viando nuntempe kiu rare estis bredataj laŭ intensiva, fermita animala bredado.[7] Kvankam estas pliiĝanta movado defendanta alternativajn farmostilojn, granda porcentaĵo de bovoj, porkoj, kaj kortobirdoj estas ankoraŭ produktitaj laŭ tiaj kondiĉoj.[1] Kontraste, nur kelkaj ŝafoj ricevas regule altajn koncentrojn de grenomanĝo, multe malpli tenitaj en fermejoj. Ĉefe ĉe industriigitaj landoj, ŝafoprodukistoj povas grasigi komercajn ŝafidojn antaŭ buĉado en "graskortoj" aŭ grasigejoj.[12] Multaj ŝafobredistoj kromnutras kaj ŝafinojn kaj virŝafojn per ĉiutaga porcio de greno dum la epoko de reproduktado por pliigi la fekundecon.[42] Ŝafinoj povas esti kromnutrataj dum gravedeco po pliigi naskopezon, ĉat 70% el la ŝafida kresko okazas en la lastaj kvin al ses semajnoj de gravedo.[7] [Tamen, tronutrado de ŝafinidoj (t.e. neplenkreskaj ŝafinoj) en frua gravedeco povas rezulti en limigita placenta disvolvigo, limigante la kreskon de fetaj ŝafidoj es la fina gravedepoko.[43][44]] Krome, nur mamnutrantaj ŝafinoj kaj ĉefe aĝaj aŭ malsanaj ŝafoj ricevas ofte suplementan grenon.[7][25] Nutrado devas esti speciale formulata, ĉar manĝo de plej bovoj, kortobidoj, porkoj, kaj eĉ kelkaj kaproj enhavas altajn nivelojn de kupro kiuj estas mortigaj al ŝafoj.[7] La sama danĝero estas ĉe mineralaj suplementoj kiaj tiuj de salŝtonoj.[45]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ŝafaro sekvanta ŝafarestron.
Ŝafaro montranta gregeman konduton dum ŝafhunda konkurenco.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Sano[redakti | redakti fonton]

Ekonomia gravo[redakti | redakti fonton]

Kiel manĝo[redakti | redakti fonton]

En scienco[redakti | redakti fonton]

En kulturo, religio kaj arto[redakti | redakti fonton]

Figuraj sencoj[redakti | redakti fonton]

Figura sence, śafo povas esti:

  • homo tro bona, en ReVo:
    Citaĵo
     se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos 
    ;
  • homo blinde imitema, en ReVo:
    Citaĵo
     ŝafe sekvi la antaŭirantojn 
    (Vd ankaŭ: La ŝafoj en maron).

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝafo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[46]:

  • Citaĵo
     De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo. 
  • Citaĵo
     Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. 
  • Citaĵo
     Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Simmons & Ekarius
  2. Budiansky, pp. 97–98.
  3. Budianksy, pp. 100–01.
  4. 4,0 4,1 4,2 Ensminger
  5. 5,0 5,1 Natural Colored Sheep. Rare Breeds Watchlist. Rocky Mountain Natural Colored Sheep Breeders Association (Januaro 2007). Alirita 2008-01-05.
  6. 6,0 6,1 An introduction to coloured sheep. British Coloured Sheep Breeders Association. Arkivita el la originalo je 2016-08-30. Alirita 2008-01-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-30. Alirita 2015-05-22.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Weaver
  8. Melinda J. Burrill Ph.D. Professor Coordinator of Graduate Studies, Department of Animal and Veterinary Sciences, California State Polytechnic University, Sheep, World Book, Mackiev, 2004
  9. Frandson, R. D. kaj T. L. Spurgeon. 1992. Anatomio kaj fiziologio de farmanimaloj. 5a eld. Lippincott, Williams and Wilkins. 572 pp
  10. Dental Anatomy of Ruminants from Colorado State University. Vivo.colostate.edu (2001-11-07). Alirita 2014-04-14.
  11. Schoenian, Susan. Sheep Basics. Sheep101.info. Alirita 2007-11-27.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 12,7 Smith et al.
  13. Smith et al., p. 5.
  14. (2006) “Sheep Care Guide”. Alirita 2008-09-08..  [rompita ligilo]
  15. (1946) “Heritability of neck folds and face covering in range Rambouillet lambs as evaluated by scoring”, J. Anim. Sci. 5, p. 170–179. 
  16. 16,0 16,1 16,2 Brown, Dave. (1996) The Modern Shepherd. Wharfedale Road, Ipswich 1P1 4LG, United Kingdom: Farming Press. ISBN 0-85236-188-2.
  17. 17,0 17,1 Smith et al., p. 4.
  18. Sheep (Ovis aries). Breeds of Livestock. Oklahoma State University Dept. of Animal Science. Alirita 2007-11-02.
  19. Cathy M. Dwyer. (31a de Julio 2008) The Welfare of Sheep. シュプリンガー・ジャパン株式会社, p. 56–. ISBN 978-1-4020-8552-9.
  20. Per Jensen. (2009) The ethology of domestic animals: an introductory text. CABI, p. 162–. ISBN 978-1-84593-536-8.
  21. Maijala, K. 1997, Genetic aspects of domestication, common breeds and their origin. En: Piper, L. kaj A. Ruvinsky (eld.). The genetics of sheep. CABI
  22. Scherf, B. D. 2000. World watch list for domestic animal diversity. 3a Eldono. FAO, Romo. 726 pp.
  23. 23,0 23,1 FAO. 2007. State of the world's animal genetic resources for food and agriculture. 512 pp.
  24. D’Arcy, J.B., Sheep Management & Wool Technology, NSW University Press, 1986, ISBN 0-86840-106-4
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj living; $2
  26. Pulina, Giuseppe. (2004) Dairy Sheep Nutrition. CABI Publishing. ISBN 0-85199-595-0. [rompita ligilo]
  27. Pulina et al. p. 2.
  28. Rare Breeds Survival Trust (UK) (Januaro 2008) Sheep. Rare Breeds Watchlist. Arkivita el la originalo je 2008-06-22. Alirita 2008-09-07. Arkivigite je 2008-06-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-22. Alirita 2015-05-23.
  29. Rare Breeds Survival Trust (UK) (2008) Watchlist. A numerical guide to the 2008 Watchlist categories. Arkivita el la originalo je 2008-07-31. Alirita 2008-09-07. Arkivigite je 2008-07-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-31. Alirita 2015-05-23.
  30. "Conservation Priority List", livestockconservancy.org (The Livestock Conservancy), http://www.livestockconservancy.org/index.php/heritage/internal/conservation-priority-list#Sheep, retrieved 2013-09-03 
  31. 31,0 31,1 31,2 Pugh, pp. 19.
  32. 32,0 32,1 Simmons & Ekarius, p. 146.
  33. Van Soest, P. J. 1994. Nutritional ecology of the ruminant. 2a eld. Cornell Univ. Press. 476 pp.
  34. (2004) “Molecular diversity of rumen methanogens from sheep in Western Australia”, Appl. Environ. Microbiol 70, p. 1263–1270. doi:10.1128/aem.70.3.1263-1270.2004. 
  35. Smith et al., p. 56.
  36. Simmons & Ekarius, p. 82.
  37. Simmons & Ekarius, p. 160.
  38. Simmons & Ekarius, p. 143.
  39. Sheep grazing reduces pesticide use in alfalfa. ucanr.org. University of California Agriculture and Natural Resources.
  40. Kimberling, C. V. 1988. Jensen and Swift's diseases of sheep. 3a eld. Lea & Fibiger, Philadelphia. 394 pp.
  41. Simmons & Ekarius, p. 171.
  42. Smith et al., p. 101.
  43. Wallace, J. M. (2000). “Nutrient partitioning during pregnancy: adverse gestational outcome in overnourished adolescent dams”, Proc. Nutr. Soc. 59, p. 107–117. doi:10.1017/s0029665100000136. 
  44. (2004) “Effect of nutrient intake during pregnancy on fetal and placental growth and vascular development”, Domestic Anim. Endocrinol 27, p. 199–217. doi:10.1016/j.domaniend.2004.06.006. 
  45. Simmons & Ekarius, p. 159.
  46. Zamenhofa Proverbaro ĉe Vikicitaro (kopio ĉe lernu Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Budiansky, Stephen (1999). The Covenant of the Wild: Why animals chose domestication. Yale University Press. ISBN 0-300-07993-1.
  • Ensminger, Dr. M.E.; Dr. R.O. Parker (1986). Sheep and Goat Science, Fifth Edition. Danville, Ilinojso: The Interstate Printers and Publishers Inc. ISBN 0-8134-2464-X.
  • Pugh, David G. (2001). Sheep & Goat Medicine. Elsevier Health Sciences. ISBN 0-7216-9052-1.
  • Simmons, Paula; Carol Ekarius (2001). Storey's Guide to Raising Sheep. North Adams, MA: Storey Publishing LLC. ISBN 978-1-58017-262-2.
  • Smith M.S., Barbara; Mark Aseltine PhD; Gerald Kennedy DVM (1997). Beginning Shepherd's Manual, Second Edition. Ames, Iovao: eldonejo de la Iovaa Ŝtata Universitato. ISBN 0-8138-2799-X.
  • Weaver, Sue (2005). Sheep: small-scale sheep keeping for pleasure and profit. 3 Burroughs Irvine, CA 92618: Hobby Farm Press, an imprint of BowTie Press, a division of BowTie Inc. ISBN 1-931993-49-1.
  • Wooster, Chuck (2005). Living with Sheep: Everything You Need to Know to Raise Your Own Flock. Geoff Hansen (Photography). Guilford, Connecticut: The Lyons Press. ISBN 1-59228-531-7.

Kromaj legadoj[redakti | redakti fonton]

  • Anne-Marie Brisebarre, Hubert Germain, André Dirand, Des moutons, Nantes, Gulf Stream,‎ 2004 (ISBN 978-2-909421-20-9)
  • Jeanne Bruguère-Picoux, Maladie des moutons, Paris, La France Agricole,‎ 1994, 1e éd. (ISBN 978-2-85557-011-2)
  • Pierre Pensuet, Toussaint Gilbert, Élevage des chèvres et des moutons, Paris, De Vecchi,‎ 1983 (ISBN 978-2-7328-0391-3)

(en) Stephen Budiansky, The Covenant of the Wild: Why animals chose domestication, New Haven, Yale University Press,‎ 1999, poche (ISBN 978-0-300-07993-7)

  • (en) Dr. M.E. Ensminger, Dr. R.O. Parker, Sheep and Goat Science, Fifth Edition, Danville, Illinois, The Interstate Printers and Publishers Inc,‎ 1986, 5e éd. (ISBN 978-0-8134-2464-4, OCLC 13276444, LCCN 84081773)
  • (en) Paula Simmons, Carol Ekarius, Storey's Guide to Raising Sheep, North Adams, MA, Storey Publishing LLC,‎ 2001 (ISBN 978-1-58017-262-2, LCCN 00058804)
  • (en) Barbara Smith M.S., Mark Aseltine PhD, Gerald Kennedy DVM, Beginning Shepherd's Manual, Second Edition, Ames, Iovao, eldonejo de la Iovaa Ŝtata Universitato,‎ 1997, 2-a eld., poche (ISBN 978-0-8138-2799-5, LCCN 96051981)
  • (en) Sue Weaver, Sheep: small-scale sheep keeping for pleasure and profit, 3 Burroughs Irvine, CA 92618, Hobby Farm Press, an imprint of BowTie Press, a division of BowTie Inc.,‎ 2005 (ISBN 978-1-931993-49-4, OCLC 56942472, LCCN 2004025520)
  • (en) Chuck Wooster, Geoff Hansen (Photography), Living with Sheep: Everything You Need to Know to Raise Your Own Flock, Guilford, Connecticut, The Lyons Press,‎ 2005 (ISBN 978-1-59228-531-0, OCLC 57186511, LCCN 2004065025)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sheep en la angla Vikipedio.