Luzerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Medicago sativa - harilik lutsern Keilas.jpg

Luzerno (Medicago sativa) estas plurjara herbo, apartenanta al familio fabacoj (Fabaceae). Ĝi bone toleras la sekecon, varmon kaj froston, ĝi havas elstaran produktemon. Ĝi estas bonkvalita paŝteja herbo kaj pli bonigas la produktemon de la grundo. Oni uzas ĝin larĝ-skale por paŝtado, seka furaĝo (fojno) kaj kiel insilaĵon.

La luzerno altas 30–90 cm, la ŝosoj kreskas el la burĝonoj de la rizomo. Ĝi havas tripan folion ol ĉe trifolio. Ĉe la supra parto de la tigo evoluas akselaj infloreskoj el floretoj. La frukto estas tordita, eta guŝo, kun 2–8 grajnoj. La luzerno ŝatas la sunluman lokon, moderan klimaton.

La ĉefa radiko de la luzerno povas penetri en loza grundo eĉ ĝis 15 m (tio klarigas la sekotoleron). La radiko de la dumonataj junluzernoj penetras je 90 cm, tiu de la 5-monataj je 180 cm.

Ĉar ĝi rapide sin regeneras, reproduktas, oni povas ĝin falĉi multfoje dum la jaro (intere bonaj kondiĉoj eĉ 10-13-oble). La verda, kunfolia luzerno estas tre alvalora, bongusta, entenas proteinon je 16%, mineralajn materialojn je 8% kaj riĉa je vitaminoj A-, E-, D-, kaj K.

La ĝermoj estas manĝataj en salatoj k.t.p.

damaĝantoj[redakti | redakti fonton]

  • vintra rizima putriĝo
  • bakteria velkiĝo
  • luzerna kurkulio, luzerna skarabo, moteo,
  • akridoj
  • afidoj
  • psiloj

Sur humida kaj akvumita areo ĝi ne retas pli ol 3 jarojn pro la bakteria velkiĝo, kaŭzita de Phytomonas insidiosum.