Vangodento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vangodentoj estas la tuta premolaro kaj molaro.

Premolaroj (dentes premolares) situas en la mamula dentaro inter la kanino kaj molaroj. La homan premolaron karakterizas 2 tuberetoj. La homo havas premolaron en la supra/suba makzelo en la dekstra-maldekstra flanko 2-2. La supra premolaro ofte havas du radikojn.

Molaro[redakti | redakti fonton]

sinonimo: mueldento, maĉdento

La molaroj sekvas la premolarojn en la mamula dentaro. La molaroj estas restantaj (permanentaj) dentoj, kiujn ne antaŭas laktodento (deciduaj, elfalantaj, nerestantaj dentoj).

La homa molaro estas granda, forta dento, sur ĝia surfaco troviĝas 4 tuberetoj, kaŭzante supre H, sube X-forman kaveton. La homo havas molaron en la supra/suba makzelo en la dekstra-maldekstra flanko 3-3. La supra mueldento havas ĝenerale 3 radikojn, la suba nur 2 (kelkfoje unuiĝanta al 1). La tria mueldento nomiĝas saĝodento (dentes serotinus).

La vangodentoj formiĝis dum la evoluo al la nutrado, nutraĵo, tiel ni distingas kelkajn dentotipojn de la bestoj:

  • ŝirdentoj de la karnovoroj
  • tuberata dento de la ĉiovoraj
  • falda dento de la herbovoraj


Oni nomas ĉe karnovoroj la plej lastan premolaron de la supra makzelo kaj la unuan molaron de la suba makzelo ŝirdento (dentes sectorius). Ĝi estas granda, forta. La tuberetan denton de la ĉiovoraj karakterizas la tuberetoj sur la surfaco, longa radiko kal mallonga krono.

La faldan denton de la herbovoraj karakterizas la emajlokovritaj, duraj faldoj dentosurface, mallonga radiko kaj relative alta krono.