Fratoj Lumière

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La Fratoj Lumière

La francaj fratoj Auguste Lumière [oGIST limJER], 1862-1954 kaj Louis Lumière [luI limJER], 1864-1948, estis famkonataj pioniroj de la nova arto de kino dum la malfrua 19-a jarcento. Ili kreis aparaton nomita la "Cinématographe", kiu funkciis kiel kamerao, filmrivelilo kaj projekciilo, kaj estis sufiĉe malgranda kaj malpeza, tia ke unu homo povis kunporti kaj uzi ĝin.

La 22-an de marto 1895 Louis kaj Auguste prezentis sian unuan filmon, "La eliro de la fabrikejoj Lumière". La 28-an de decembro 1895 ili montris sian filmeton, "Alveno de trajno en (la stacidomo de) La Ciotat" al la vidantaro en "Le Grand Café", kafejo en Parizo, kiu onidire estis la unua paginta filmvidantaro. Laŭ onidiro, kelkaj ŝokitaj spektantoj ekkriis kaj forfuĝis el la ĉambro por eviti la trajnon.

En la komenco ili ne konsciiĝis pri la potencialo de sia inventaĵo. Al interesato pri aĉeto de la patento Auguste Lumière respondis "Tio havos sukceson pro novemo kaj scivolo dum kelkaj jaroj, kaj fino. Tio ne havas estontecon, vi perdos vian monon."

En 1907 ili ankaŭ inventis la unuan teĥnikon por fari kolorajn fotojn: la aŭtokromo.

Pri Esperanto diris Louis Lumière: "Mi estas konvinkita, ke la ĝeneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej feliĉajn sekvojn por la intemaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco."[1]

[redakti] Referencoj

  1. Ivo Lapenna: La Internacia Lingvo", Londono: CED, 1954. p. 39.