Armenoj en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena katedralo Sankta Johano Baptisto en Parizo

Armenoj en Francio (armene: ֆրանսահայեր fransahajer; france: Arméniens de France) estas francaj civitanoj kun armena deveno. La franca armena komunumo estas, senkompare, la plej granda en Eŭropa Unio kaj la tria plej granda en la mondo[1][2].

Kvankam la unuaj armenoj ekloĝis en Francio en la Mezepoko, kiel la plej granda parto de la armena diasporo, la armena komunumo en Francio estis establita fare de pluvivantoj de la Armena genocido de 1915. Aliaj venis tra la dua duono de la 20-a jarcento, fuĝante de politika kaj ekonomia malstabileco en mezorientaj landoj (Turkio, Libano, Sirio, Egiptio kaj Irano) kaj, pli ĵuse, de Armenio[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Standardo de la franc-armena dinastio Lusignan de Kilikio.

Armenoj havas longan historion de loĝado en Francio[4]. La unuaj armenoj aperis en Franka imperio en la frua mezepoko. En 591, armena episkopo nomata Simon renkontis Gregorion de Tours en la urbo Tours[5][6]. Inter aliaj preĝejoj, la preĝejo de la 9-a jarcento de Germigny-des-Prés, konstruita de Odo de Metz (eble armeno), laŭdire de arkitekturaj historiistoj ĝi havas armenan influon[7][8]. La tridek ses literoj de la armena alfabeto trovitaj en latina surskribo ĉe la Preĝejo Sankta Marta en Taraskono montras, ke armenoj loĝis tie antaŭ la 13-a jarcento, kiam estis aldonitaj la lastaj tri signoj de la armena alfabeto[9].

La kontaktoj inter armenoj kaj francoj oftiĝis dum la krucmilitoj. La Armena reĝlando en Kilikio, situanta sur la nordorienta marbordo de Mediteraneo, iĝis gravega por la krucmilitistoj survoje al Palestino. Oni scias, ke armenaj reĝoj Oŝin kaj Leono la 4-a donis specialajn komercajn privilegiojn al la francoj. En la 14-a jarcento, la hetumidoj ne povis reteni la potencon en Kilikia Armenio[10] kaj post la murdo de Leono la 4-a en 1341[3] , lia kuzo Lusignan fariĝis reĝo de Armenio kiel Konstantino la 2-a[3]. La reĝoj de familinomo Lusignan estis francdevenaj kaj regis la landon ĝis 1375 kiam la lasta reĝo, Leono la 5-a, estis kaptita de la mamelukoj kaj kondukita al Egiptio. Li poste estis liberigita kaj translokigita al Francio kie li mortis en 1393 kaj estis entombigita ĉe la Baziliko de Sankta Denizo de Parizo , la tombo de la francaj monarkoj[4].

Ekde la 15-a jarcento, armenoj malmulte migris al Francio. Armena surskribo de tiu periodo pluvivas sur la Katedralo de Bourges. En 1672, armeno nomata Paskalo (Harutjun) malfermis la unuan kafejon en Parizo. De 1672 ĝis 1686, Voskan Jerevanci funkciigis eldonejon en Marsejlo.  Kun la liberaligo de la ekonomio, la nombro de la armenaj en Francio pliiĝis kaj atingis 300-400 antaŭ 1680. Johano Altunjan (Hovhannès Althounian), pers-armena agronomo de Naĥiĉevano, estas konata esti enkondukinta agronomian studon en suda Francio en la 1750-aj jaroj. Statuo de li estis starigita en Avignon esprimanta la dankemon de la urbo al li.  Dum lia kampanjo en Egiptio, al Napoleono estis prezentita armena mameluko nomata Rustam Raza. Li fariĝis korpogardisto de Napoleono kaj servis lin ĝis 1814[11].

En la 19-a jarcento, multaj junaj armenaj viroj (inter ili poeto kaj politika aktivulo Nahapet Rusinjan kaj arkitekto Nikogajos Baljan) translokiĝis al Francio por edukado[12]. Papier d'Arménie ("armena papero"), populara senodoriga papero, estis kreita fine de la 1880-aj jaroj de Auguste Ponsot. Li vizitis turkan Armenion kaj eksciis, ke la armenoj uzas benzoinan rezinon kaj sevon por malinfekti siajn hejmojn kaj preĝejojn[13][14][15].

Dum la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento, miloj da armenoj evitis persekuton en sia praula patrujo kiu tiam estis parto de la Otomana Imperio. Eventoj kiel la Hamidaj masakroj kaj la Adana masakro estigis pli grandan armenan elmigradon. Antaŭ la antaŭtago de la unua mondmilito, ĉirkaŭ 4.000 armenoj loĝis en Francio[16][17].

Unua Mondmilito kaj la Armena genocido[redakti | redakti fonton]

Komence de la milito, armenoj loĝantaj en Francio enskribiĝis en la Francia Fremda Legio

Per la Franca-Armena Interkonsento de 1916, la Franca Armena Legio formiĝis el armenoj de la tuta mondo, inkluzive de multaj francaj armenoj, per intertraktadoj inter Boghos Nubar kaj francaj politikaj kaj militaj aŭtoritatoj. La Legio partoprenis en la militkampanjo en Sinajo kaj Palestino kaj la Franc-Turka Milito.

Rezulte de la alianca venko en la unua mondmilito, dekoj da miloj da postvivantoj de la Armena genocido ekloĝis en la franc-okupata parto de la Otomana Imperio en Kilikio, kaj multe pli en la francaj mandataj teritorioj de Sirio kaj Libano, ĉar la koncentrejoj de Deir ez-Zor estis en Sirio. En 1920, la franca armeo sub generalo Henri Gouraud ordonis al la Franca Armena Legio demeti siajn armilojn kaj ke la armenaj rifuĝintoj tuj foriru. Li formis "pacan, rekonstruan politikon" kun la turkaj naciistoj por eltiri francajn trupojn el Kilikio, sed ĉio, kio finis, estis permesi rekomenci atakojn kontraŭ armenaj civiluloj.

Arŝak Ĉobanjan.

Plej multaj kilikiaj armenoj fuĝis kune kun la francoj kaj estis transloĝigitaj en rifuĝejojn en Aleksandreto, Alepo, la Valo Beqaa kaj Bejruto. De tie, tutaj familioj eluzis la okazon fuĝi al Francio. La enfluo de pluvivantoj de la Armena genocido alportis dekojn da miloj da armenoj al Francio. Komence de la 1920-aj jaroj, ĉirkaŭ 50 000 ĝis 60 000 armenoj loĝis en Francio. Laŭ alia fonto 90 000 postvivantoj de genocido ekloĝis en Francio, el kiuj pli ol duono estis vilaĝanoj.

Plej multaj armenoj komence alvenis en Marsejlo, poste multaj el ili disvastiĝis tra Francio kaj ekloĝis en grandaj urboj, precipe en Parizo kaj la urbaj areoj trans la fervojo Parizo-Marsejlo, precipe Liono. En la intermilita periodo, la plimulto de la armenoj en Francio estis nekvalifikitaj vilaĝanoj, kiuj plejparte laboris en fabrikoj por malaltaj salajroj. Inter 1922 kaj 1929 80% de la armenoj en Francio estis laboristoj. Ili gajnis 10-15% malpli ol francoj.

En ĉi tiu periodo, kelkaj turk-armenaj intelektuloj translokiĝis al Francio, inkluzive Arŝak Ĉobanjan (1895),  Komitas (1919, transdonita al hospitalo en Parizo kie li restis ĝis sia morto), Levon Paŝaljan (1920),  Ŝahan Ŝanur(1923).

Dua mondmilito kaj la Kvara Respubliko[redakti | redakti fonton]

Manouchian dum la dua mondmilito

La armena komunumo de Francio ludis aktivan rolon en la Franca rezistado. Poeto kaj komunisma batalanto Missak Manouchian, la komandanto de la multetna Groupe Manouchian, fariĝis grava rezista gvidanto. Krom Arpen Lavitjan, la alia ekzekutita armena membro, lia grupo ankaŭ inkluzivis multajn judojn el tuta Eŭropo. Poetoj Kégham Atmadjian kaj Rouben Melik estis aliaj elstaraj partoprenantoj en la Rezisto. La Kontraŭfaŝisma Subtera Patriota Organizo estis ordonita de armenaj oficiroj[18][19].

Rezistantoj Alexander Kazarian kaj Bardukh Petrosian estis premiitaj de la plej altaj militaj ordenoj de Francio fare de generalo Charles de Gaulle[20] .

Alia rezista batalanto, Louise Aslanian, fama verkistino kaj poetino, estis varbisto por la Frankoj-Tiranoj kaj Partizanoj en batalĉelo de la Franca Komunista Partio. Ŝi kune kun sia edzo Arpiar Aslanian laboris en subtera eldonejo kaj aktive okupiĝis pri provizado de batalantoj de la Franca Rezisto per armiloj. Louise malfermis la virinan divizion de la Franca Rezisto kaj respondecis pri la Armena Rezisto en la Norda Francio. Ŝi kaj ŝia edzo estis arestitaj la 24-an de julio 1944, kaj poste estis mortigitaj en naziaj koncentrejoj[21].

Henri Karajan, membro de la Grupo Manuŝjan, partoprenis kontraŭleĝan distribuadon de Humanité en Parizo kaj okupiĝis pri armita lukto ĝis la Libération.

En 2012, 95-jaraĝa Arsène Tchakarian, la lasta pluvivanto de la Manuŝjan-a rezista grupo kiu batalis kontraŭ okupado de nazi-germanaj trupoj dum Dua Mondmilito, estis ornamita kiel Oficiro de la Honora Legio fare de Prezidento Nicolas Sarkozy[22].

Tuj post la dua mondmilito, ĉirkaŭ 7.000 armenoj translokiĝis al soveta Armenio[23].

Migrado de armenoj el Mezoriento[redakti | redakti fonton]

Miloj da novaj enmigrintoj alvenis en Francion de sudokcident-aziaj landoj kiel Turkio, Libano, Sirio kaj Irano ekde la 1950-aj jaroj. Ĉi tiuj novaj enmigrintoj mobilizis la francan armenan komunumon. En la 1980-aj jaroj ĉirkaŭ 300 000 armenoj loĝis en Francio.

En 1983, la Armena Sekreta Armeo por la Liberigo de Armenio lanĉis atakon en la flughaveno Parizo Orly, kadre de sia kampanjo por la rekono kaj riparo de la Armena genocido. La eksplodo mortigis ok homojn kaj vundis kvindek kvin. La kampanjo aprobi la rezolucion kondamnantan la Armenan Genocidon ĉe la Eŭropa Konsilio okazis la 19-an de junio 1987, ĉe Strasburga manifestacio.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Aznavour en 2014

La detrua tertremo en Armenio la 7-an de decembro 1988 kaŭzis grandegan mobilizadon de la franca armena komunumo. Inter aliaj, Charles Aznavour establis bonfaran fondaĵon por helpi la viktimojn de la tertremo[24].

Ĉar la Nacia instituto de demografiaj esploroj, la nacia statistika agentejo de Francio, ne kolektas datumojn pri etneco, ne ekzistas fidindaj informoj pri la nombro de franc-armenoj[25]. Diversaj fakuloj, amaskomunikiloj kaj organizaĵoj taksis, ke la nombro de francaj armenoj estas 250.000,  300.000,  400.000,  450.000,  500.000,  500.000-700.000, 750.000[26]. En 2005, ekzistis 12,355 armen-naskitaj homoj loĝantaj en Francio[27] 400,000,[28].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lingvo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Missak Manouchian.

SIL Ethnologue[29] en 2009 taksis ke la armenan parolas ĉirkaŭ 70 000 homoj en Francio. Plej multaj francaj armenoj parolas okcidentan armenan, dum malplimulto (lastatempaj armenaj enmigrintoj el Armenio kaj armenoj el Irano) parolas orientan armenan[30][31].

Hodiaŭ armenaj klasoj estas organizitaj en multaj lokoj kun plenaj dulingvaj infanĝardenoj kaj bazlernejoj proksime de Parizo kaj Marsejlo, ĉeestataj de pluraj miloj da infanoj kaj junuloj. La armena estas nuntempe valida opcio por la Abiturienta Ekzameno, la franca atestilo[32][33][34].

Religio[redakti | redakti fonton]

Armena preĝejo de Valence.

La plimulto de la armena franca loĝantaro apartenas al la Armena Apostola Eklezio kaj apartenas al la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin kun sidejo en urbo Eĉmiadzin, Armenio. Malplimulto de la armenoj apartenas al la Armena Katolika Eklezio[35]. Laŭtaksaj 5.000 armenaj evangeliistoj loĝas en Francio[36].

Ĉiu el la tri armenaj eklezioj havas sian propran organizon en Francio. La Diocezo de Francio de la Armena Apostola Eklezio sub la spirita gvido kaj jurisdikcio de la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj. La Diocezo havas sian propran Junularan movadon l'Association de la jeunesse de l'Eglise apostolique arménienne de France, kiu havas filiojn en la diversaj 26 paroĥejoj de la Diocezo[37].

La Eparkio de Sankta Kruco de Parizo depende de la Armena Katolika Eklezio, kaj la Unio de la Armena Evangelia Eklezio de Francio, parto de la Armena Evangelia Eklezio[38].

Institucioj[redakti | redakti fonton]

Louise Aslanian.

La Armena Ĝenerala Bonfara Unio, unu el la plej grandaj armenaj organizaĵoj en la mondo, ĉefsidejis en Parizo inter 1922 kaj 1940[39].

La Armena Socia Helpo-Asocio, administranta armenajn pensiulajn loĝejojn, estis fondita antaŭ ĉi tiu periodo kaj estas unika en Francio. Landaj institucioj, kaj ĉefe la Armena Eklezio de Parizo fondita en 1905, tre baldaŭ kunekzistus en Parizo, ludante fundamentan rolon por defendi kaj protekti la rifuĝintojn[40].

En la municipoj kun alta koncentriĝo de armenoj, ekzistas multaj asocioj en vasta aro de kampoj, kiuj iras de la kultura (ekz. Maison de la culture arménienne de Décines en Décines, proksime al Liono aŭ Radio AYP FM , en Parizo) (ekz. Maison des étudiants arméniens en Parizo), sportoj (ekz. futbalaj kluboj Union de la jeunesse arménienne d'Alfortville kaj Union Sportive de la Jeunesse d'Origine Arménienne de Valence), aŭ pli specifaj kiel la Association nationale des anciens combattants et résistants arméniens[41].

Ekzistas ankaŭ tegmentaj organizaĵoj, la Forumo de armenaj asocioj de Francio, kreita en 1991,  kaj la Konsilio de kunordigado de armenaj organizoj de Francio, nova nomo ekde 2001 de la «Comité du 24 avril»[42].

Amaskomunikilaro[redakti | redakti fonton]

Haraĝ

La unua armena ĵurnalo en Francio komencis eldoniĝi en 1855.[43]. Ekde 1991, ĉirkaŭ du cent armenaj gazetoj kaj revuoj estis eldonitaj en Francio, pli ol iu ajn alia eŭropa lando. Nuntempe la sola ĉiutaga gazeto estas Nor Haraĝ, sendependa eldonaĵo, kiu komencis eldoni la 27-an de oktobro 2009, surbaze de 2 numeroj semajne. Ĝi anstataŭis Haraĝ (Յառաջ), ĉiutage fondita en 1925 de Ŝavarĝ Misakjan, kiu ĉesis publikigi en majo 2009.

Interretaj amaskomunikiloj
Armena katedralo de Marsejlo.
  • Revuo Nouvelles d'Arménie
  • Revuo France-Arménie
Dissendado

Francio kaj la Armena Genocido[redakti | redakti fonton]

Francio estas unu el la landoj, kiuj agnoskis la Armenan Genocidon. Estas monumentoj dediĉitaj al la viktimoj en pluraj urboj en Francio, inkluzive de Parizo, Liono kaj Marsejlo.

La Franca Senato aprobis leĝproponon en 2011, kiu krimigas rifuzon de agnoskitaj genocidoj, kiu inkluzivas kaj la holokaŭston kaj la armenan genocidon. La leĝpropono estis prezentita de la parlamento en 2012. Tamen la leĝpropono estis konsiderata kontraŭkonstitucia la 28an de februaro 2012 de la Franca Konstitucia Tribunalo[44].

Laŭ enketo de 1996 en Francio, 69% de la enketitoj konsciis pri la Armena genocido, el kiuj 75% konsentis, ke la franca registaro devas oficiale agnoski ĝin[45]. La 24-an de aprilo 1965, 10.000 armenoj marŝis al Elizeaj Kampoj por memorfesti la kvindekan datrevenon de la genocido[46].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Morris, Chris, "Armenians' long battle for recognition", 20an d januaro 2001. Kontrolita 18an de novembro 2013.
  2. Zenian, David, "The Armenians of France", 1an de marto 1995. Kontrolita 3an de februaro 2014. Arkivigite je 2014-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-27. Alirita 2022-10-22.
  3. 3,0 3,1 3,2 Mouradian & Ter Minassian 2003, p. 623.
  4. 4,0 4,1 Cohen, Robin. (2008) Global Diasporas: An Introduction, 2‑a eldono, Oxon: Routledge. ISBN 978-0-203-92894-3.
  5. Greenwood, Tim. (2012) “Armenia”, Johnson, Scott Fitzgerald: The Oxford Handbook of Late Antiquity. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-999633-9.
  6. Heinzelmann, Martin. (2001) Gregory of Tours: History and Society in the Sixth Century, 1‑a eldono, Cambridge University Press, p. 82. ISBN 978-0-521-63174-7.
  7. Buxton, David Roden. (1975) Russian Mediaeval Architecture with an Account of the Transcaucasian Styles and Their Influence in the West. Nov-Jorko: Hacker Art Books, p. [htt://books.google.com/books?id=U3s8AAAAIAAJ&=PA100&l=PA100&dq=San+Satiro+of+Milan+armenian&source=bl&ots=llo4n1Lg00&sig=EZN1B8PO6vmWkOXzbJu7mqdnRGs&hl=en&sa=X&ei=OReEUr2sL–S_sQT5h4KIAg&ved=0CGIQ6AEwBg#v=onee&q=San%20Satiro%20of%20Milan%20armenian&f=false 100] Reint of the 1934 ed. blished by the Cambridge University Press. ISBN 978-0-87817-005-0.
  8. Bournoutian, George A.. (2005) A concise history of the Armenian people: (from ancient times to the present), p. 254.
  9. Mouradian & Ter Minassian 2003, p. 622.
  10. Dédéyan 2007, p. 919.
  11. “”, Le Muséon (fr) 9, p. 420. 
  12. . Shahan Shahnour. University of Michigan-Dearborn. Arkivita el la originalo je 2010-08-18. Alirita 23 November 2013. Arkivigite je 2010-08-18 per Archive-It Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-18. Alirita 2020-10-19.
  13. Wallis, Wilson D.. (2003) Culture and progress. Hoboken: Taylor and Francis. ISBN 1136479406.
  14. Aslanian, Sebouh David. (2010) From the Indian Ocean to the Mediterranean: The Global Trade Networks of Armenian Merchants from New Julfa. Berkeley: University of California Press, p. 76. ISBN 978-0-520-94757-3.
  15. Spary, E.C.. (2013) Eating the Enlightenment: Food and the Sciences in Paris, 1670–1760. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 53. ISBN 978-0-226-76888-5.
  16. McCabe, Ina Baghdiantz. (2008) Orientalism in Early Modern France: Eurasian Trade, Exoticism and the Ancient Regime. Oxford: Berg. ISBN 978-1-84520-374-0.
  17. Wild, Antony. (2005) Coffee: a dark history, 1‑a eldono, New York: W.W. Norton. ISBN 0393060713.
  18. (2000) “Հայազգի ժան Ալթենը՝ Ֆրանսիայում բամբակի և տորոնի մշակության առաջնեկ [Armenian J. Althen - a Pioneer of Adoption of the Cultivation of Cotton and Rubia tinctorum in France]”, Patma-Banasirakan Handes (hy) (2), p. 188–195.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-19. Alirita 2020-10-19.
  19. United States Department of Agriculture. (1848) Annual Reports of the Department of Agriculture ... : Report of the Secretary of Agriculture. Reports of Chiefs. United States Government Printing Office, p. [htt://books.google.com/books?id=iEA7AQAAMAAJ&=PA192&dq=%22Jean+Althen%22+%22madder%22+introduced&hl=en&sa=X&ei=3HCNUqK6Le3asASL6YK4Bw&ved=0CEkQ6AEwBQ#v=onee&q=%22Jean%20Althen%22%20%22madder%22%20introduced&f=false 192].
  20. Bradshaw, George. (1807) Bradshaw's Illustrated Hand Book to France, p. [htt://archive.org/details/bradshawsillust01bradgoog/e/n184 110].
  21. Henri Karayan, un engagement pour la liberté et l'universalisme, 2011
  22. "Tchakarian officier de la légion d'honneur", 3 February 2012. Kontrolita 13 January 2014. (france)
  23. "AROUND THE WORLD; French Hold Armenians In Orly Airport Bombing", The New York Times, 1983-10-09.
  24. Adalian 2010, p. 201.
  25. Thon, Caroline. (2012) Armenians in Hamburg: an ethnographic exploration into the relationship between diaspora and success. Berlino: LIT Verlag Münster, p. [htt://archive.org/details/armeniansinhambu0000thon/e/25 25]. ISBN 978-3-643-90226-9.
  26. Gibney, Matthew J.. (2005) Immigration and asylum: from 1900 to the present. Santa Barbara, California: ABC-CLIO. ISBN 978-1-57607-796-2.
  27. "French Parliament Adopts Genocide Bill", 18 January 2001. Kontrolita 3 February 2014.
  28. Auron, Yair. (2005) The banality of denial: Israel and the Armenian genocide. New Brunswick, New Jersey: Transaction Publishers, p. 67. ISBN 978-0-7658-0834-9.
  29. Ethnologue (2009 edition), no longer represented in the 2015 edition.
  30. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Ghanalanyan; $2
  31. Mouradian & Ter Minassian 2003, p. 625.
  32. . Arménie, mon amie est dédiée à une culture forte (france). French Minister of Culture (July–August 2007). “Les 500 000 Français d’origine arménienne...”.
  33. "France passes Armenia genocide law", 12 October 2006. Kontrolita 3 February 2014.
  34. "French Senate Eyes Genocide Bill; Turkey Bristles", 23 January 2012. Kontrolita 5 January 2013.
  35. Taylor, Tony. (2008) Denial: history betrayed. Carlton, Victoria: Melbourne University Publishing, p. 4. ISBN 978-0-522-85482-4.
  36. Totoricaguena, Gloria. (2005) Basque diaspora : migration and transnational identity. Reno: University of Nevada Press, p. 403. ISBN 978-1-877802-45-4. “France has the largest Armenian community in Europe, estimated at between five hundred thousand and seven hundred thousand ...”.
  37. Population by sex, age group and country of birth. Eurostat. Alirita 4an de januaro 2013.
  38. (2000) Bardakjian, Kevork B.: A Reference Guide to Modern Armenian Literature, 1500–1920: With an Introductory History. Detroit: Wayne State University Press, p. [htt://archive.org/details/referenceguideto00bard/e/166 166]. ISBN 978-0-8143-2747-0.
  39. General Assembly & Centennial Gala in Paris, France. Armenian General Benevolent Union (9an de decembro 2006). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-11-21. “... in Paris, the home of the organizations' central office from 1922 to 1940.”.
  40. Liste des associations arméniennes de France Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, Netarménie
  41. Diaspora en France - Les Associations, site de l'Association Culturelle Arménienne de Marne-la-Vallée
  42. Statuts du Conseil de coordination des organisations arméniennes de France Arkivigite je 2020-05-18 per la retarkivo Wayback Machine, liste des organisations membres du Conseil de coordination des organisations arméniennes de France Arkivigite je 2018-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
  43. (1991) “Ֆրանսահայ մամուլը [Armenian periodical press in France]”, Lraber Hasarakakan Gitutjunneri (hy) (3), p. 43–54.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-30. Alirita 2020-10-19.
  44. French Senate passes bill outlawing genocide denial, France 24, 23an de januaro 2012.
  45. Videlier, Philippe. (2011) The Armenian Genocide: Cultural and Ethical Legacies. Transaction Publishers.
  46. Marc, Epstein, "Arméniens de France: la mémoire intacte", 25an de februaro 1993. Kontrolita 13 January 2014. (france)