Lingvoj de Taĝikio
La oficialaj lingvoj de Taĝikio, laŭ la Konstitucio, estas la taĝika, kaj la rusa kiel la lingvo de interetna komunikado.[1] La rusa estas grava interetna lingvo de komunikado kaj de komerco, kaj kvankam ĝi nuntempe[kiam?] estas la gepatra lingvo de nur 0,5% de la loĝantaro ĝi restas la dua lingvo de 26% de la taĝikoj.
La uzbeka estas la gepatra lingvo de 10-14% de la loĝantaro.
Ekzistas ankaŭ pli ol dek minoritataj lingvoj interalie la jagnoba lingvo (12 000) kaj la dungana lingvo (5000).
Noto[redakti | redakti fonton]
La proponitaj lingvoj estas laŭvice de graveco en la lando.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Constitution of the Republic of Tajikistan (angle) (PDF). Unesco, p. 17. Arkivita el la originalo je 2024-03-29. Alirita 2024-04-19. “Artikolo 2. La ŝtata lingvo de Taĝikio estas la taĝika. La rusa estos la lingvo de internacia komunikado”.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Jumhurii Tojikiston (esperante Respubliko de Taĝikio) arkivo
- france Statistikoj de Taĝikio (pdf) arkivo, paĝo 58.
- angle “Distribution of content languages among websites that use” arkivo
- angle “Wikimedia Traffic Analysis Report - Wikipedia Page Views Per Country – Breakdown”
- Google Tadjikistan