Okil Okilov
| Okil Okilov عاقل عاقلف Окил Окилов |
|
|
7-a ĉefministro de Taĝikio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 20-a de decembro 1999 |
|
| Antaŭulo | Jaĥjo Azimov |
|---|---|
|
|
|
| Naskiĝo | la 2-an de februaro 1944 (do nun 69-jara) en Ĥuĝando |
| Nacieco | taĝikia |
| Politika partio | Popola Demokrata Partio de Taĝikio |
| Profesio | politikisto |
| Religio | sunaisma islamo |
Okil Gajbulojeviĉ Okilov aŭ Okil Okilov (taĝike Оқил Оқилов respektive en araba (persa) alfabeto آقل غیباللهیوچ آقلاو, foje ankaŭ latinliterigita Oqil Oqilov, ruse Акил Акилов [Akil Akilov]) estas taĝikia politikisto naskiĝinta la 2-an de februaro 1944 en Ĥuĝando, do nun 69-jara. Ekde la 20-a de decembro 1999 li estas la ĉefministro de Taĝikio, do la gvidanto de la nacia registaro. Li reprezentas la politikan partion "Popola Demokrata Partio de Taĝikio", kiu gvidiĝas de la ŝtata prezidanto Emomalii Raĥmon.
Vivo[redakti]
Okil Okilov studis ĝis la jaro 1967 en la Moskva Instituto pri Konstruado. Post la kolapso de la ŝtatego Sovetunio] li havis plurajn politikajn postenojn en la sendependiĝinta respubliko Taĝikio: inter alie li de 1993 ĝis 1994 estis nacia ministro pri konstruado, de 1994 ĝis 1996 nacia vicĉefministro, kaj de 1996 ĝis 1999 unua vicestro de la provinco Leninobod (nuntempe Provinco Sugd).