Kabula Universitato
El Vikipedio
| Kabula Universitato paŝtoe دکابل پوهنتون perse دانشگاه کابل |
|
|---|---|
| fondodato | 1931 |
| urbo | Kabulo, Afganio |
| retejo | www.ku.edu.af |
La Kabula Universitato - paŝtoe دکابل پوهنتون, perse دانشگاه کابل, internacie ankaŭ angle nomata "Kabul University" - havas sian sidejon en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio.
La universitato laŭ la stato de la jaro 2007 havas 7 000 studentojn, inter ili 1 700 virinoj. La nuna ĉefa universitata konstruaĵo stariĝis 500 metrojn for de la origina ĉefa konstruaĵo kreita en la 1930-aj jaroj kaj havas preskaŭ la saman aspekton. La studentoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, ekonomiko, farmakologio, juro, literaturo, inĝenierarto kaj vidaj artoj.
Rilatoj al Esperanto[redakti]
La juna taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda, subtenite de UEA, en 2005 gvidis kurson de Esperanto en la universitato.
Eksteraj ligiloj[redakti]
Koordinatoj: 34° 31' 04" norde, 69° 07' 41" oriente