Biopsio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
biopsio de cerbo

Biopsio (greke βιοψία, viopsía de malnovgreke βίος, bíos, „vivo“ kaj ὄψις, ópsis, „vidado“) estas faka termino el la medicino por la forpreno kaj esploro de materialo (plej ofte histo) el viva organo. La forprenita histo (la "biopsaĵo") de faka kuracisto pri patologio estas ekzamenata helpe de mikroskopo. Sed ankaŭ kemiaj analizoj apartenas al la esploraj metodoj.

La ekscioj el biopsio permesas pritakson de malsanaj ŝanĝiĝoj de la ĉela strukturo de la materialo (patohistologio) de la esplorata histo. Aparte la demando, ĉu kancera histo estas "maligna", do kancere agreseme disvstgiĝanta, aŭ "benigna", do relative sendanĝera el vidpunkto de disvastiĝo, plej ofte nur respondeblas pere de biopsio.

Formoj[redakti | redakti fonton]

biopsia metala tubeto por forpreno de osta medolo

Ekzistas diversaj formoj de biopsioj. Plej ofte uziĝas specialaj metalaj tubetoj, kaj oni nomas la biopsion laŭ la ekzake uzita speco de tubeto. Ankaŭ la vortokombino el "biopsio" kaj la esplorenda organo kutimas (do ekzemple hepata biopsio, muskola biopsio, pulma biopsio, rena biopsio).

Plej ofte oni komence per tranĉileto ĉizas la surfacan haŭton, aparte ĉe tubetoj kun kompare vasta diametro. Laŭ la esplorenda organo la biopsio povas esti plenumata per simpla vida kontrolo, aŭ per helpo de rentgeno, magneta resonanca bildigosonografio.

Se nur eta parto de la esplorata materialo, ekzemple kancera histo, estas forprenata, uzatas la nomo "inciza biopsio" (angle incisional biopsy, germane Inzisionsbiopsie). Se aliflanke forpreniĝas la tuta malsana histo dum la biopsio, uzatas la nomo "elciza (aŭ eltranĉa) biopsio" (angle excisional biopsy, germane Exzisionsbiopsie).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]