Aleksandro Blok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandr Blok
Александр Блок
Aleksandr BlokАлександр Блок
Elstara rusa poeto-simbolisto, tradukisto, artologo
Naskiĝo La 28-an de novembro 1880
en Sankt-Peterburgo (Rusia imperio)
Morto La 7-an de aŭgusto 1921
en Sankt-Peterburgo (Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandr Aleksandroviĉ BLOK (ruse Александр Александрович Блок, eventuale esperantigebla kiel Aleksandro Bloko; naskiĝis la 28-an de novembro 1880, mortis la 7-an de aŭgusto 1921) estis elstara rusa poeto, tradukisto kaj artologo, opiniata kiel la plej elstara reprezentanto de la rusa simbolismo, ofte menciata kiel la dua plej granda rusa poeto (post Aleksandr Puŝkin).

Infanaĝo kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Blok estis naskita en Sankt-Peterburgo en rafinita kaj intelekta familio. Lia patrino, Aleksandra Andrejevna Beketova (filino de fama rusa botanikisto Andrej Nikolajeviĉ Beketov, rektoro de la Sankt-Peterburga universitato), estis edzinigita al german-devena varsovia juristo Aleksandr Lvoviĉ Blok. Baldaŭ post la naskiĝo de la infano la gepatroj disiĝis, kaj Blok kune kun la patrino loĝis en la familio de la avo. La unuaj jaroj de la poeto pasis en la ava apudmoskva bieno Ŝaĥmatovo. Jam en la infanaĝo la poeto konatiĝis kun la rusa poezio de la 19-a jarcento (ĉefe kun la versaĵoj de F. Tjutĉev kaj A. Fet).

Siajn unuajn versaĵojn Blok verkis jam estante 5-jara (jam post lia morto la plej fruaj versoj aperis kiel libro "Adoleskaj versaĵoj", ruse "Отроческие стихи"). La infanaĝo pasis en bohema medio. Kelkajn kilometrojn for de Ŝaĥamatovo troviĝis la bieno Boblovo de Dmitrij Mendelejev, al kies filino Lubovj Mendelejeva Blok poste pasie enamiĝis.

La formiĝo de la poezia individueco de Blok komence pasis tute sen la influo de la rusa simbolismo, kies unuaj praktikantoj - D. Mereĵkovskij, Z. Gippius kaj V. Brjusov - jam komence de la 1890-aj jaroj faris ĝin rimarkinda evento en la poezia vivo de Rusio. Kiel skribis Blok en sia membiografio, "eĉ ne unu linion de la t.n. nova poezio mi aŭdis antaŭ la unua studjaro en la universitato". Blok eniris la Sankt-Peterburgan universitaton en la jaro 1898; komence li studis en la jura fakultato, tamen en la jaro 1901 li transiris al la filologia (en la jaro 1906 li finis ĝian slav-rusan fakon).

La poezia debuto[redakti | redakti fonton]

La jaro 1901 estis markita de Blok mem kiel la turnopunkta jaro. En tiu jaro li konatiĝas kun la poezio kaj filozofio de elstara rusa filozofo Vladimir Solovjov, kies ideoj formis la fundamenton por la rusa simbolismo. Grandparte sub la influo de tiuj ideoj en la jaro 1904 aperas la unua libro de Blok - "Versaĵoj pri la Belega Damo" (ruse "Стихи о Прекрасной Даме"). Ĝia ĉef-heroino estas L. D. Mendelejeva (1881-1939), kun kiu Blok konatiĝis jam en 1898; ilia geedziĝo okazis en 1903. La versaĵoj de la libro prezentas interesan kombinon de la romantika amo kaj preskaŭ religia adorado de la Amatino, kiu, same kiel ĉe Danto, estas perceptata kiel la tera enkorpiĝo de la Dio. La sakramentoj de la Di-riveliĝo kaj de la mondo-transformiĝo estas kombinitaj kun la lirikaj temoj kaj biografia fideleco. La Amatino estas prezentita kiel personigo de la eterna virineco kaj de la monda animo (prikantita de Vladimir Solovjov), tamen samtempe la sentoj de la poeto estas direktitaj al reala virino kaj foje alprenas dramatikan karakteron.

Tiu disduiĝo kaŭzis turmentoplenan konflikton inter la geedzoj, iliaj interrilatoj en la reala vivo restis senfruktaj. La konflikto iĝis aparte akra, kiam la interrilatojn malhelpis poeto A. Belij: liaj sentoj al L. Mendelejeva provokis la neelteneblan situacion, kiu preskaŭ kaŭzis la duelon inter Blok kaj Belij. Tiel finiĝis la unua periodo en la kreado; la poeto mem poste nomis ĝin "mistikoplena ĉarlatanado".

Aleksandro Blok en 1903

La frua poezio de Blok[redakti | redakti fonton]

La mistikaj bildoj, prezentitaj en lia unua libro, kontribuis al tio, ke Blok estis agnoskita kiel pintulo de la rusa simbolismo. Tamen jam ekde la jaroj 1905-07 (la tempo de la unua Rusia Revolucio) oni povas vidi, ke simbolismaj temoj iom-post-iom iĝas por Blok malpli gravaj (malgraŭ tio, ke li daŭre restas en la kadroj de la simbolisma skolo).

En la jaro 1907 aperas la dua vers-kolekto - la libro "Neatendita ĝojo" (ruse "Нечаянная радость"). La centran pozicion en ĝi okupas la ciklo el kvin versaĵoj, en kiuj aperas la simbola bildo de Nekonatino (la plej fama versaĵo de tiu ciklo havas la nomon "Nekonatino", la saman nomon havas ankaŭ la lirika dramo, finverkita aŭtune 1906). La bildo de Nekonatino - virino, renkontita en la ripoza antaŭurbo de Peterburgo kaj samtempe stelo, falinta sur la teron - restas en la kadroj de simbolismo. Tamen samtempe tiu bildo (speciale en la dramo) estas perceptata kiel fiasko de la mito pri la Belega Damo. Samtempe aperas la dramo "Foir-teatro" (ruse "Балаганчик"), simbolisme prezentanta la interrilatojn inter tri marionetoj (multaj sukcesis ekvidi en la dramo la aludojn al la rilatoj inter Blok kaj A. Belij); poste la simbolismaj vizioj malaperas kaj ĉio finiĝas per bufonado (simila al la itala commedia dell'arte), kiu tamen daŭre restas iom tragika - tiel Blok forlasis sian poezian junecon.

La matura periodo de la kreado[redakti | redakti fonton]

La sekvaj libroj kaj vers-kolektoj - "La neĝa masko" (ruse "Снежная маска", 1907), "Faina" (ruse "Фаина", 1906-08) - alportis al Blok grandegan poezian famon. En tiuj libroj la ĉefa motivo estas la bildo de la urbo, kombinanta en si la fascinajn kaj la diablajn trajtojn (la t.n. "Peterburga mito" de Blok). Samtempe en la versaĵoj de Blok aperas la motivo de forta, preskaŭ mistika amo al la patrio. Blok penas trovi la "vivan animon" de Rusio en ĝia "mizera" naturo, en la kompreno de ĝia historia vojo, kiu pasas tra heroaj elprovoj (la verso-ciklo "En la Kulikova kampo", ruse "На поле Куликовом", 1909). La ideo de la vojo, de la evoluo najbaras al la vizioj de ĥaoso, pereo kaj katastrofo, kiujn la poeto sentis jam longe antaŭ la Unua Mondmilito kaj la Oktobra Revolucio de la jaro 1917.

Samtempe la poeto multe okupiĝas pri publicistiko (liaj plej gravaj artikoloj aperis libroforme en la jaro 1918 sub la titolo "Rusio kaj inteligencio", ruse "Россия и интеллигенция"). En siaj versaĵoj kaj artikoloj li ĉiam pli kaj pli distanciĝas de simbolismo, kaj ĉiam pli kaj pli orientiĝas al la rusa romantika tradicio. La lastaj verkoj de Blok, en kiuj ankoraŭ senteblas la ideoj de simbolismo estas la dramo "Rozo kaj Kruco" (ruse "Роза и Крест", 1913), la versociklo "Karmen" (ruse "Кармен", 1914) kaj la poemo "Najtingala ĝardeno" (ruse "Соловьиный сад", 1915). Tiuj verkoj fakte finas la lirikan periodon de la kreado de Blok.

La jaroj 1910-16 estis la periodo de la pleja literatura famo de Blok. Li estis ofte komparata al Aleksandro Puŝkino, dum la tuta Arĝenta epoko de la rusa poezio estis foje nomata kiel "Epoko de Blok". En la 1910-aj jaroj Blok estis agnoskita de ĉiuj literaturaj kritikistoj; lian fortan influon poste agnoskis multaj rusaj poetoj (inter ili Anna Aĥmatova, Marina Cvetajeva, Boris Pasternak, Vladimir Nabokov k.a.).

Influo de la revolucio[redakti | redakti fonton]

La titolpaĝo de la libro "Teatro" (1909)

Julie 1916 Blok estis vokita militservi, tamen, post la Februara Revolucio li revenas en Petrogradon. Li partoprenas la laborojn de la eksterordinara komisiono pri esplorado de la krimoj de la cara reĝimo; lia libro "La lastaj tagoj de la imperatora regado" (ruse "Последние дни императорской власти") aperis postmorte en 1921. En tiu tempo Blok estas plena je svagaj apokalipsaj antaŭtimoj kaj konstante ŝanceliĝas inter espero kaj despero. "Mi sentas, ke iu granda evento venas, sed kio ĝi estas - tio ne estis malkovrita al mi", - li skribis en sia taglibro somere 1917.

La eventojn de oktobro 1917 li akceptis kiel purigan eksplodon, la revolucio iĝis por li la fina elnodiĝo de liaj apokalipsaj sopiroj. Li akceptis la revolucion kaj rezignis la elmigradon. En sia artikolo "Inteligencio kaj revolucio" (ruse "Интеллигенция и революция") li alvokis la rusian intelektularon "per la tutaj korpo, koro, konscio [...] aŭskulti la grandan muzikon de la estonteco, [...] aŭskulti la Revolucion" kaj ĉiel kunlabori kun la nova reĝimo. Januare 1918 lin trafis granda poezia inspiro, kiu realiĝis en la poemoj "Dek du" (ruse "Двенадцать") kaj "Skitoj" (ruse "Скифы"}. Ambaŭ poemoj rakontas pri la "monda incendio", pri "fiasko de la malnova mito". Super la ŝtormanta oceano de la revolucio la poeto vidas la aŭroron de la "nova vivo".

La poemo "Dek du", tre diversritma kaj diversstila, ĝis nun restas unu el la plej diskut-provokaj verkoj en la tuta rusa poezio. De unu flanko ĝi plenas je revoluciaj sentoj, de la alia flanko ĝi enhavas multajn religiajn simbolojn kaj aludojn. La poemo rapide forturnis de Bloko liajn iamajn admirantojn: la bildo de Kristo, paŝanta tra neĝ-kovrita Petrogrado estrante la taĉmenton de bolŝevikaj soldatoj, estis neakceptebla por la kontraŭbolŝevisma inteligencio. Tamen, ankaŭ la nova bolŝevika reĝimo ne akceptis Blok-on pro liaj mistikismo kaj simbolismo. Blok konsideris tiun poemon lia plej bona verkaĵo.[1] En la serĉo de moderna lingvaĵo kaj novaj bildoj, Blok uzis nekutimajn fontojn por la poezio de simbolismo: urba folkloro, sentoplenajn baladojn kaj popolajn kantetojn ("ĉastuŝka"). Lin inspiris la populara kanzonisto Miĥail Savojarov (Михаи́л Никола́евич Савоя́ров, Mikhai'l Nikoláevič Savoyárov, 1876-1941), kies koncertojn inter la jaroj 1915–1920 li ofte vizitis.[2] La akademiulo Viktor Ŝklovskij notis, ke la poemo vortumiĝis en krimula lingvaĵo kaj en ironia stilo, simile al la rimaj kanzoneroj de Savojarov, per kiu Blok imitis la ruslingvan slangon de la urbanoj de Petrogrado (Sankt-Peterburgo) de 1918.[3]

En la poemo "Skitoj" sonas la ideoj de ruiniĝo de la eŭropa kulturo. Post tiuj du poemoj Blok preskaŭ ne verkas novajn versaĵojn, laborante pri la membiografia novelo "Konfeso de pagano" (ruse "Исповедь язычника", konserviĝis nur kiel aro da malnetaĵoj).

La lastaj vivo-jaroj[redakti | redakti fonton]

La malakcepto flanke de la nova reĝimo kaŭzis al Blok severan deprimon. Komence li ankoraŭ penis kunlabori kun kulturaj institucioj. Li laboris en la eldonejo "Monda Literaturo" (redaktante la verkojn de Heine), estris la reĝisoran fakon en la Granda Teatro, membris en la estraro de la Sovetia Unuiĝo de Verkistoj. Fojfoje li koncertis en Petrogrado kaj Moskvo. Tamen la kreskanta abismo inter la atendata "purigo per revolucio" kaj la nudokule observebla plifortiĝo de la bolŝevisma teroro iom-post-iom forturnis la poeton for de la publika aktivado. La lastajn monatojn de sia vivo li travivis en severa deprimo.

Lia lasta publika prezentaĵo estis la parolado pri la destino de la poeto, farita dum la memor-vespero pri A. Puŝkino. Blok parolis pri la "mistera libero", kiu estas bezonata al la poeto pli, ol la persona aŭ politika liberecoj; laŭ la vortoj de Blok, perdinte tiun misteran liberon, la poeto mortas, same kiel Puŝkino, kiun mortigis la "manko de aero". Tiu parolado iĝis lia arta kaj homa testamento.

La 7-an de aŭgusto 1921 Blok mortis ĉe iom enigmaj cirkonstancoj, nur 40-jara. Plej verŝajnaj kaŭzoj de lia morto estis inanicio kaj deprimo; kiel la supozatan morto-kaŭzon oni mencias ankaŭ la kor-inflamon. Post lia morto liajn vortojn pri "manko de aero" oni ekuzis rilate al li mem. La morto de la poeto restis preskaŭ nerimarkita de la oficiala gazetaro. En la ĵurnalo "Pravda" aperis nur unufraza sciigo: "Hieraŭ matene forpasis poeto Aleksandro Blok". Ekde 1920-aj kaj ĝis la fino de la 1970-aj jaroj la versaĵoj de Blok estis tre malmulte konataj en Sovetio.

La versaĵo de A. Blok sur la muro en Leiden

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La versaĵoj de A. Blok estas tradukitaj en multajn lingvojn de la mondo. En Esperanto haveblas la jenaj tradukoj:

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La versaĵo de A. Blok "Nokto. Strato. Lanterno. Apoteko" estis transformita en monumenton en unu el la stratoj de Leiden (Nederlando).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pavel Fokin, Sergeij Poliakov: Блок без глянца ("Blok sen brilo", 2008), eldonejo Amfora, Sankt-Peterburgo, 360 paĝoj
  2. Елизавета Дмитриевна Уварова (Elizabeta Dmitrievna Uvarova): Лексикон "Эстрада России: XX век" (enciklopedio "Popmuziko de Rusio: 20-a jarcento"). Гос. институт искусствознания (Ŝtata Instituto pri Artoscienco). Moskvo: Eldonejo РОССПЭН (RossPen) 2000, 783 paĝoj, ISBN 5-86004-157-8
  3. Виктор Шкловский, Александр Юрьевич Галушкин (Viktor Ŝklovskij, Aleksandr Jureviĉ Galuŝkin): "Гамбургский счёт: статьи, воспоминания, эссе, 1914-1933" ("La hamburga konto: artikoloj, memoroj, eseoj, 1914-1933), eldonejo Советский Писатель (Sovjetskij Pisatel, "Sovetia Verkisto"), Moskvo 1990. ISBN 5-265-00951-5, ISBN 978-5-265-00951-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Wikiquote-logo-en.png
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.