Anna Aĥmatova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Aĥmatova
Persona informo
Анна Андреевна Ахматова
Naskonomo Анна Андреевна Горенко
Naskiĝo 11-an de junio 1889 (1889-06-11)
en Odeso, Ĥersona gubernio,  Rusia Imperio
Morto 5-an de marto 1966 (1966-03-05) (76-jaraĝa)
en Domodedovo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Infarkto vd
Tombo Cemetery in Komarovo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko OdesoSankt-PeterburgoTaŝkentoKievo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Women's Higher Courses (Kyiv) vd
Subskribo Anna Aĥmatova
Familio
Patro Andrey Gorenko vd
Patrino Inna Stogova vd
Edz(in)o Nikolaj Gumilov • Vladimir Shileyko • Nikolay Punin vd
Amkunulo Nikolay Punin vd
Infanoj Lev Gumiljov vd
Parencoj Erazm Stogov vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • literaturkritikisto • poeto • aŭtoro • literatursciencisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1911–1966 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna Andrejevna AĤMATOVA (ruse Анна Андреевна Ахматова; vera familinomo Gorenko (ruse Горенко); naskiĝis la 23-an de junio 1889; mortis la 5-an de marto 1966) estas elstara rusa poetino, tradukisto, unu el la ĉefaj roluloj en kio estas konata kiel Arĝenta epoko de la rusa poezio.

Ŝi naskiĝis apud Odeso (Ukrainio) en familio de maroficiro kaj edziĝis kun la fama poeto Nikolaj Gumilov kaj estis la patrino de la fama historiisto Lev Gumilov.

La verkoj de Aĥmatova inkluzivas kaj mallongajn lirikajn kantojn, kiel "La Kanto de la Lasta Kunveno", kaj longajn lirikajn ciklojn, kiel ekzemple la ciklo "Rekviemo" (1935-1940), kiu rakontas la historion de la rusa popolo sub la terorisma regado de Stalin. Ŝia poezio traktas diversajn temojn, ekde tempo kaj memoro, tra la sorto de la kreiva virino, ĝis la spertoj de la rusa popolo.

Ŝia unua poemaro, "Vespero", estis publikigita en 1912. Ĉi tiu libro reprezentis la fluon de akmeismo - al kiu apartenis Aĥmatova, kune kun ŝia unua edzo, la poeto Nikolaj Gumiljov - en ĝiaj minimumismaj psikologiaj priskriboj kaj aliĝo al klasika poezia lingvo. Ĝi fariĝis unu el la unuaj gravaj poeziaj libroj verkitaj en la rusa de virino, kaj instigis multajn virinojn verki poezion.

Post starigo de sovetia regado, Aĥmatova, male al multaj intelektuloj, elektis ne forlasi Rusion. Komencante en la unua duono de la 1920-aj jaroj ĝi suferis perskuto de la nova reĝimo. Ŝi estis deklarita "burĝa elemento", kaj estis akuzita en servo kontraŭ la spirito de socialismo. Pro la nekapablo eldoni siajn poemojn, ŝi devis vivteni sin per poeziaj tradukoj el diversaj lingvoj

En 1940 ŝi komencis verki Poemon sen heroo, en kiu ŝi provis rekrei la etoson de la "Arĝenta Epoko" de sia junaĝo; Pri la diversaj versioj de ĉi tiu verko, ŝi devis laboradi - kun paŭzoj - dum 25 jaroj, kaj fakte por la resto de ŝia vivo.

Post la morto de Stalin en 1953 ĉesis persekutado kontraŭ Aĥmetova. Ŝia verkoj estis represita en Sovetunio (kvankam en cenzuritaj versioj) kaj ŝi publikigis novajn poeziaĵojn. Ŝiaj malfruaj poemoj estas verkitaj en pli libera lingvo, kaj la klopodo revivigi la voĉojn de tiuj, kiuj estis al ŝi karaj kaj ne plu vivas, estas evidenta en ili.

En 1964, Aĥmatova rajtis viziti Italion, kie ŝi ricevis la prestiĝan Taormino Premion. La sekvan jaron ŝi vizitis Anglion, kie ŝi ricevis honoran diplomon de la Universitato de Oksfordo. Ŝia reklamado daŭre kreskis post ŝia morto. En Rusujo estas memoraĵoj kaj muzeoj nomataj laŭ ŝi.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vespero (ruse Вечер) (1912)
  • Rozario (ruse Четки) (1914)
  • Blanka birdaro (ruse Белая стая) (1917)
  • Plantago (ruse Подорожник) (1921)
  • Anno Domini (1922)
  • Kuro de tempo (ruse Бег времени) (1965)
  • Misteroj de la metio (ruse Тайны ремесла) (1936-60)
  • Vento de milito (ruse Ветер войны) (1941-44)
  • Nordaj elegioj (ruse Северные элегии) (1940-45)
  • Poemo sen heroo (ruse Поэма без героя) (1940-62)
  • Rekviemo (ruse Реквием) (1935-40, publ. en 1987)

Aĥmatova en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La multaj verkoj de Anna Aĥmatova estas tradukitaj en kelkajn fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton. Jen ekzemplo, kiun faris Je. Bebenina kaj Oĉjo Ĉajka.

Nokto, lundo, la dudek unua / ruse Двадцать первое, ночь, понедельник

Nokto, lundo, la dudek unua.

La konturoj de l' urb' en malhel'.

Fantaziis maldilegentulo, Ke ekzistas la am' sub ĉiel'.


Pro enuo aŭ pro oportuno

Ĉiuj kredas l' fabelon en kor':

Renkontiĝas kaj timas malkunon,

Kantas kantojn pri arda amor'.


Klaras ver' nur por raraj rigardoj.

Kovras ilin mistera silent'.

Mi eksciis pri tio hazarde

Kaj malsanas de tiu moment'.

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]