Paŭlo Moĵajev

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paŭlo Moĵajev
Paŭlo Moĵajev
Ukrainia esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto[1],
esperant-lingva kantisto, eksredaktoro de "Kontakto", sciencisto-anatomo
Naskiĝo 16-a de februaro 1981
en Jalto (Ukrainio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Pavel (Paŭlo) Nikolajeviĉ MOĴAJEV (ukraine Павло Миколайович Можаєв; ruse Павел Николаевич Можаев, la eventuala plene esperantigita nom-formo estas Paŭlo Moĵajevo) estas ukrainia esperantisto, inter 2007-2010 — redaktoro de "Kontakto"; profesie — sciencisto-anatomo. Ekde 2010 li estas membro de la Akademio de Esperanto[1]. Ruso, ekde la naskiĝo loĝas en Krimeo (Ukrainio). En Esperanto li preferas esperantigi sian nomon kiel Paŭlo; rete, ankaŭ en Vikipedio, li uzas ankaŭ sian kromnomon Mevo).

Enhavo

Biografio [redakti]

Paŭlo Moĵajev naskiĝis la 16-an de februaro 1981 en la urbo Jalto (Krimeo). Dum la jaroj 1987-1997 li studis en la jalta mezlernejo №12 kun profunda studado de la angla lingvo. Paralele kun la studado en la mezlernejo li finis la muzik-lernejon (la baza fako — pianludo; krome ludis en blov-orkestro kelkajn blov-muzikilojn), dum kelkaj jaroj okupiĝis pri ŝakludo kaj futbalo. Ekde la 7-a studjaro li serioze ekokupiĝis pri arta fot-arto (kelkaj liaj fotoj estis premiitaj en multaj Ukrainiaj kaj kelkaj tuteŭropaj junularaj fot-ekspozicioj).

En la jaro 1997 post fino de la mez-lernejo li eniris la Krimean ŝtatan medicinan universitaton "S.I. Georgijevskij". Post fino de la universitato en 2003 li specialiĝis pri ĥirurgio. Post fino de la specialiĝo li estis invitita labori en la fako pri topografia anatomio kaj operacia ĥirurgio, kie li laboras ĝis nun, instruante kaj okupiĝante pri la sciencaj esploroj (la baza scienca temo — la individua varieco de flugilformaj pleksoj de la homo). Nuntempe li loĝas kaj laboras en Simferopolo.

Personaĵoj [redakti]

Krom serioza interesiĝo pri Esperanto P. Moĵajev ŝatas muzikon, poezion, bardajn kantojn (ĉefe de la rusa bardo M. Ŝĉerbakov kaj la duopo "IVASI"). Li komponas muzikon (ĉefe - kantojn por la versoj de la rusaj poetoj de la Arĝenta epoko); aŭtune 2009 en la krimea eldonejo "Tavrija" estis eldonita lia kantaro "La arĝentaj linioj"[2] (rus. Серебрянные строки).

Lia gepatra lingvo estas la rusa; li bone posedas ankaŭ la ukrainan lingvon, pli-malpli bone la anglan; lastatempe iom studas la polan kaj krime-tataran lingvojn.

Esperanto-aktivado [redakti]

Esperanton Paŭlo lernis memstare laŭ la lernolibro de Boris Kolker, la lernado komenciĝis somere 2000. Ekde la jaro 2001 li partoprenis ĉiujn Krimeajn E-renkontiĝojn ("Aroma Jalto" kaj "Velura Sezono"). Krom aranĝi en Simferopolo ĉiujarajn E-kursojn li iom da tempo gvidis la retan E-kurson "Ŝkola Esperanto" ("Lernejo de Esperanto").

Ekde la jaro 2002 li okupiĝas pri tradukado. Plej famas liaj tradukoj de diversaj ruslingvaj kantoj kaj kelkaj pecoj el famaj anglalingvaj muzikaloj de A. L. Webber — tiuj tradukoj konsistigas la signifan parton de lia kanto-disko "Pluke-Traduke" (2005). Siajn tradukitajn kantojn li prezentas koncerte dum diversaj E-aranĝoj (i.a., dum IJK-2004, IJK-2005, IJS-2005, ARKONES-2005, RET-2007, IET-2008, IJK-2008, IJK-2011). Li partoprenis ankaŭ tradukadon de subtitoloj por kelkaj sovetiaj kin-filmoj.

Ekde la lanĉo de la seminario "Flugiloj de malfacila vento" P. Moĵajev partoprenis ĝin kiel unu el la gvidantoj de la gramatika parto (i.a., en la seminarioj, organizitaj dum IJK-2004, IJK-2005, RET-2007, IJK-2008).

Somere 2003 P. Moĵajev iĝis la ĉefa provlegisto de "Kontakto". Inter somero 2007 kaj aŭtuno 2010 li estis ĝia ĉefredaktoro.

En Aprilo 2010 laŭ la rezultoj de voĉdonado en Akademio de Esperanto li estis elektita kiel akademiano[1].

Paŭlo Moĵajev agas ankaŭ kiel porparolanto de Esperanto en ruslingvaj Interreto kaj blogosfero.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_13_2010.html
  2. La informo el la blogo de la aŭtoro (oni povas spekti la videojn de la kantar-prezentaĵo en Youtube laŭ la adreso http://www.youtube.com/user/mevamevo1#p/u)