Lautreamont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lautreamont, Lautréamont, nome Grafo Lautreamont, laŭ oficiala nomo Isidore-Lucien Ducasse (4a Aprilo 1846 – 24a Novembro 1870), estis franca poeto naskiĝinta en Urugvajo.

Lia ununuraj verkoj, Les Chants de Maldoror kaj Poésies, havis grandan influon sur moderna literaturo, pli precize sur Superrealistoj kaj Situaciistoj. Li mortiĝis nur 24jaraĝa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Montevideo kie la patro, Francois Ducasse, estis funkciulo de konsulejo. La infano suferis familian tragedion, kiam la patrino, Célestine-Jacquette Davezac, drogulino kaj deprimita pro edza malfidelo, mortpafis sin. La patro sendis la nur 13jaraĝan filon al internulejo en Francion. Dum tiu veturado denove vivis tragedion kiam maristo mortis ne helpite de la kolegoj. Krome alia maristo volis perforti lin.[1]

En la lernejo li ne trovis kompaton, nek amikojn nek agrablan etoson pro troa disciplino. Defende li ekkonstruis al si strangegan kaj tragikeman personecon. Nur instruisto Lataste instigis lin al verkado, kio poste fruktiĝos. Tamen lia tragedia vivostilo kreskis helpe de drogemo, obseda legado de Les fleurs du mal" de Baudelaire kaj konstanta pesimismo. La patro vizitis lin nur en 1861. Li poste finstudis en Tarbes kaj en la lernejo Luis Barthou de Pau. Iom poste li kreis sian pseudonimon Lautreamont, pri kies signifo la fakuloj ankoraŭ ne tute interkonsentis, sed tio sonas kiel "la alia monto" aŭ "montevideo". Poste li suferis pro amhistorio kun iu hispanino nome Beatriz, kiu forestas, kaj kun iu Isabelle Didier, prostituino aŭ malhela virino kiu akceptis perforton de duonpatro.

Isidore translokiĝis al Parizo. Tie alkoholo, drogoj, malsato kaj ekonomiaj malfacilaĵoj markis lian vivon. En tiu etoso li kreis siajn Les Chants de Maldoror (kantoj de Maldoror) kiel gloriigo de malbono, murdo, torturo, seksa perforto ktp. Mikso de imago kaj persona esperto, ne trovis facilan eliron al la literatura mondo. Nur apogo de Baudelaire kaj de Viktoro Hugo ebligis ties publikigon.

Verkogravo[redakti | redakti fonton]

Superrealismo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Lautréamont[redakti | redakti fonton]

  • Les Chants de Maldoror - Chant premier, de *** (1a kanto, publikita anonime), Imprimerie Balitout, Questroy et Cie, Paris, Aŭgusto 1868
  • Les Chants de Maldoror - Chant premier, de Comte de Lautréamont (1a kanto, publikita laŭ la pseŭdonimo Comte de Lautréamont), en: "Parfums de l'Ame" (antologio, eldonite de Evariste Carrance), Bordeaux, 1869
  • Les Chants de Maldoror (una kompleta eldono, ne liverita al librovendistoj), A. Lacroix, Verboeckhoven et Cie, Brussels, 1869
  • Poésies I, Librairie Gabrie, Balitout, Questroy et Cie, Paris, 1870
  • Poésies II, Librairie Gabrie, Balitout, Questroy et Cie, Paris, 1870
  • Les Chants de Maldoror, Tip. de E. Wittmann, Paris kaj Brussels, 1874 (kompeta eldono de 1869, kun nova kovrilo)
  • Les Chants de Maldoror, enkonduko de Léon Genonceaŭ, kun letero de Lautréamont, Éditions Léon Genonceaux, 1890 (nova eldono)
  • Les Chants de Maldoror, kun 65 ilustraĵoj de Frans De Geetere, Éditions Henri Blanchetière, Paris, 1927
  • Les Chants de Maldoror, kun 42 ilustraĵoj de Salvador Dalí; Albert Skira Éditeur, Paris, 1934
  • Œuvres Complètes, enkonduko de André Breton kaj ilustraĵoj de Victor Brauner, Óscar Domínguez, Max Ernst, Espinoza, René Magritte, André Masson, Joan Miró, Roberto Matta, Wolfgang Paalen, Man Ray, Kurt Seligmann kaj Yves Tanguy, G.L.M. (Guy Levis Mano), Paris, 1938
  • Maldoror, kun 27 ilustraĵoj de Jacques Houplain, Société de francs-bibliophiles, Paris, 1947
  • Les Chants de Maldoror. kun 77 ilustraĵoj de René Magritte; Éditions de "La Boetie", Brussels, 1948
  • Œuvres complètes. Fac-similés des éditions originales (faksimilo de origina eldono), La Table Ronde, Paris, 1970
  • Œuvres complètes, baze sur eldono de 1938, kun ĉiuj historiaj enkondukoj de Léon Genonceaux (Édition Genouceaux, Paris, 1890), Remy de Gourmont (Édition de la Sirène, Paris, 1921), Edmond Jaloux (Éditions Librairie José Corti, Paris, Aprilo 1938), Philippe Soupault (Éditions Charlot, Paris, 1946) Julien Gracq (La Jeune Parque, Paris, 1947), Roger Caillois (Éditions Librairie José Corti 1947), Maurice Blanchot (Éditions du Club français du livre, Paris, 1949), Éditions Librairie José Corti, Paris, 1984

Duaranga literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Silvia Segura, Lautréamont. La oscura vida de un literato maldito, Qué leer, Barcelona, oktobro 2007, p 60.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]