Gaston Bachelard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gaston BACHELARD [Baŝlar] (1884-1962) estis franca filozofo.

Unue poŝt-laboristo li fariĝis instruisto pri Fiziko kaj Kemio en Bar-sur-Aube. En 1922 li sukcesis ekzamenon de "agrégation" pri Filozofio kaj instruis tiun fakon en la Universitato de Dijon antaŭ fariĝi profesoro en la fama Universitato de la Sorbonne en Parizo, ĝis 1954.

Unue epistemologo, li estis interesita de historio kaj kritiko de sciencoj:

La nova scienca spirito (1934) (Le nouvel esprit scientifique)
La konsistigo de la scienca spirito (1938) (La formation de l'esprit scientifique)
La filozofio de la neo (1940) (La philosophie du non)
La racionalista agado de la nuna fiziko (1951) (L 'activité rationaliste de la physique contemporaine)

Li poste interesiĝis pri la poezia imago kaj la revoj rilataj al la fizika medio:

La psikanalizo de la fajro (1938) (La psychanalyse du feu)
La akvo kaj la revoj (1942) (L'eau et les rêves)
La aero kaj la sonĝoj (1943) (L'air et les songes)
La tero kaj la revaĵoj de kvieto (1946) (La terre et les rêveries du repos)
La tero kaj la revaĵoj de volo (1948) (La terre et les rêveries de la volonté (1948)

Lia lasta libro estis aŭtobiografio:

La flamo de kandelo (1961) (La Flamme d'une chandelle)

Citaĵoj el La akvo kaj la revoj:

"Ni suferas pro la revoj kaj resaniĝas dank'al la revoj" (Nous souffrons par les rêves et nous guérissons par les rêves)

Jen ĉi-sube ekzemplo de la tipika analizema kaj samtempe poeziema stilo de Bachelard. Oni povas miri tie la progreson de subtila analizo de supraĵa imago, ĝis sintezo de alia imago ege pli profunda:

Rimarkoj pri la kombinoj de la akvo kun la nokto:
"Se la Nokto estas personigita, ŝi estas diino al kio nenio rezistas, kiu ĉirkaŭas ĉion, kiu kovras ĉion, ŝi estas la diino de la Vualo. Tamen, la revaĵo de materioj estas tiel natura kaj nevenkebla revaĵo, ke la imago akceptas sufiĉe facile la revon de aktiva nokto, de penetranta nokto, nokto kiu eniras la materiojn de aĵoj. Tiam la Nokto ne plu estas vuala diino, ŝi ne plu estas vualo, kiu etendiĝas sur la Tero kaj la Maroj; la Nokto estas noktaĵo, la nokto estas substanco, la nokto estas la nokta materiaĵo. La nokto estas kaptita de la materia imago. Kaj ĉar la akvo estas la substanco, kiu plej bone pretas al miksoj, la nokto penetras la akvojn, ŝi retenas la lagon en sia profundeco, ŝi saturas la lagon."
(La akvo kaj revoj, Ĉapitro 4, 3)

Bachelard kondutas la leganton, en ĉiu paĝo de siaj libroj, gvidante lin paŝo post paŝo, de la plej supraĵaj evidentaĵoj ĝis la plej profundaj subtilaĵoj. Tiel, la legado de Bachelard estas kiel eksterordinara filozofa vojaĝo, vojaĝo al la imago, vojaĝo al la malkovro de sia propra plej profunda imago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]