Daniel-Henry Kahnweiler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel-Henry Kahnweiler
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1884 (1884-06-25)
en Mannheim
Morto 11-an de januaro 1979 (1979-01-11) (94-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioGermanio
Familio
Edz(in)o Lucie Kahnweiler
Parencoj Louise Leiris
Xavier Vilató
Okupo
Okupo artkolektanto • borsisto • koreografo • arthistoriisto • verkisto • artovendisto • eldonisto • kolektanto
vdr

Daniel-Henry KAHNWEILER (25a de Junio 1884 – 11a de Januaro 1979) estis german-devena artokolektisto, kaj unu el plej elstara franca artokomercistoj de la 20-a jarcento. Li famiĝis kiel posedanto de artogalerio en Parizo el 1907 kaj estis inter la unuaj promociantoj de Pablo Picasso, Georges Braque kaj la kubisma movado en arto.

Li edukiĝis en familio de artokomercistoj kaj bursistoj. Li estis inter la unuaj kiuj agnoskis la gravon kaj belecon de Les Demoiselles d'Avignon de Picasso kaj tuj deziris aĉeti ĝin kun ĉiuj el la verkoj de Picasso. En sia galerio, Kahnweiler subtenis multajn el la grandaj tiamaj artistoj kiu trovis sin mem sen taŭga agnosko kaj malmulta aŭ nenia intereso inter kolektantoj. Dekomencaj aĉetoj estis verkoj de Kees van Dongen, André Derain, André Masson, Fernand Léger, Georges Braque, Juan Gris, Maurice de Vlaminck kaj kelkaj aliaj artistoj de tiu sama generacio. Por uzi siajn proprajn vortojn, Kahnweiler deziris "defendi" grandajn artistojn, sed nur tiujn kiuj ne havis komercistojn kaj rpi kies talentoj li estis konvinkita. Pli ol ekspozicii gravajn verkojn de jam establitaj artistoj el la pasinteco kaj la nuntempo, Kahnweiler promociis la burĝonajn artistojn kiel André Derain, Kees van Dongen, Fernand Léger, Juan Gris, Maurice de Vlaminck kaj kelkaj aliaj kiuj estis venintaj el la tuta mondo por loĝi kaj labori en Montparnasse tiam.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • John Richardson, A Life of Picasso: The Prodigy, 1881–1906, Publ. Alfred A. Knopf, 1991, (ISBN 978-0-307-26666-8)
  • John Richardson, A Life of Picasso: The Cubist Rebel, 1907-1916, Publ. Alfred A. Knopf, 1991, (ISBN 978-0-307-26665-1)
  • Malcolm Gee, Dealers, critics, and collectors of modern painting: aspects of the Parisian art market between 1910 and 1930, London, Garland, 1981.