La Celestina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Celestina, unu el la plej gravaj verkoj de la hispana literaturo.

La Celestina estas la nomo per kiu oni konas ekde la 16-a jarcento la verkon titolita origine Tragicomedia de Calisto y Melibea (Tragikomedio de Kalisto kaj Melibeo), atribuita preskaŭ entute al Fernando de Rojas. Estas verko de transiro inter la Mezepoko kaj la Renesanco verkita dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj kaj kies unua eldono konata estas de 1499.

La verko prezentas du ĉefajn versiojn: la Comedia (1499, 16 aktoj) kaj la Tragicomedia (1502, 21 aktoj). La tradicia kritikistaro multe debatis pri la ĝenro de La Celestina, ĉu teatraĵo ĉu rakontaĵo. La aktuala kritikistaro koincidas en indiki ties miksitan karakteron kaj ties koncepton kiel "pura dialogo", eble por esti deklamita de ununura leganto teatrigante la voĉojn de la diversaj roluloj antaŭ eta aŭskultantaro. Ties meritoj estas jenaj: psikologia karakterigo de la roluloj -ĉefe ĉe la perantino, Celestina, kies antaŭulo origine troviĝas en Ovidio-, la arta novaĵo kompare kun la humanisma komedio, kie ŝajne inspiriĝas, kaj ties manko de antaŭuloj kaj posteuloj en la okcidenta literaturo.

Historia kaj socia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La Celestina verkiĝas dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj, tio estas de 1469 ĝis 1504, kiam mortis Izabela la Katolika. En 1492 okazas la Malkovro de Ameriko, la Granada Milito kaj la forpelo de la judoj el Hispanio, dum kulture Antonio de Nebrija publikas la unuan gramatikon de la kastilia lingvo, kio kune kun la profesora agado de Nebrija en Salamanko, helpas la aperon de la Humanismo en Hispanio. Pro tio oni situas tiujare, 1492, la komencon de la transiro el la Mezepoko al la Renesanco. En la 1490-aj jaroj aperas la unuaj eldonoj de la Comedia de Calisto y Melibea.

La unuigo de la teritorioj de la Iberia Duoninsulo, escepte Portugalio, en ununuraj regno kaj religio, la kristana, okazis tiam. Socie oni malakceptas la anojn de la aliaj du religioj: judoj kaj islamanoj kaj eĉ tiujn kiuj jam konvertiĝis al la kristanismo. Finfine tiuj estos ekzilitaj kaj la Inkvizicio ĉikanis kaj eĉ mortigis la suspektindulojn. Tio rilatas kun la aŭtoro kaj la fono de la verko.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Estis granda nombro de eldonoj en la unuaj jaroj; temas pri verko kiu ampleksiĝas el 16 al 21 aktoj (ĉapitroj), kaj en la bibliografio oni trafas diversajn teoriojn pri antaŭaj aŭ postaj eldonoj rilate la oficialan datigon. Ekzistas du ĉefaj versioj, nomitaj Komedio, kun 16 aktoj, kaj Tragikomedio, kun 21.

La Komedio[redakti | redakti fonton]

Kvankam eble estis antaŭa eldono, oni konsideras aktuale, ke la princa eldono de la Komedio estis publikita en Burgoso de la presisto Fadrique de Basilea en 1499, sub probabla titolo de Comedia de Calisto y Melibea kaj konservita en la Hispanic Society de Novjorko. Tamen, kelkaj fakuloj dubas pri la dato de tiu eldono, eble posta al tiu de Toledo de 1500, kiu estus la princa eldono. La problemo de la eldono de Burgoso estas ke mankas en ĝi la unua folio kaj oni ne scias ĉu ĝi nomiĝis Comedia.

La Comedia enhavas 16 aktojn kaj, post la eldono de Toledo, enhavas poemeton kun Akrostiko kie oni povas legi "El bachiller Fernando de Rojas acabó la Comedia de Calisto y Melibea e fue nascido en la Puebla de Montalbán" ("La studento Fernando de Rojas finis la Comedia de Calisto y Melibea kaj tiu naskiĝis en la Puebla de Montalbán"). Tiu eldono de 1500 inkludas enkondukon, la menciitajn versojn, la incipit kaj la historion.

La sukceso de la verko estis subita, kio helpis la aperon de novaj eldonoj kaj en 1501 la verko publikiĝis en Sevilo sub titolo de Comedia de Calisto y Melibea, eble la nomo de la eldono de 1499. Kiel la du antaŭe menciitaj, enhavas 16 aktojn kaj el tiu oni konservas ununuran ekzempleron.

La Tragikomedio[redakti | redakti fonton]

En 1502 aperis nova eldono titolita Tragicomedia de Calisto y Melibea kun 5 aktoj pliaj antaŭ la fina akto, 21 totale, nome la Tratado de Centurio ĉar en ĝi aperas tiu rolulo, kaj enkonduko kie oni klarigas, ke la verko inspiriĝas en la frazo de Heraklito "ĉio kreiĝis kiel lukto aŭ batalo", tio estas, "milito aŭ diskordo estas patro de ĉio", dialektika koncepto de la vivo, bazo de la verko, kie ĉiuj malamas unu la alian: servistoj kaj senjoroj, junuloj kaj maljunuloj, viroj kaj virinoj, naivuloj kaj malnaivuloj, eĉ la propra lingvo militas en la senco, ke estas kontrasto inter la alta stilo latineska kun alia malalta, familiara kaj popolaĉa. De tiu Tragikomedio ekzistas 6 eldonoj de tiujare 1502, en Sevilo, Salamanko kaj Toledo.

La sukceso estis tioma ke el 1499 al 1634 oni konservas 109 eldonojn en Hispanio, krom 24 de ties traduko al la franca, 19 en la itala, 2 en la germana, po 1 en la latina kaj la hebrea.

Sed la titolo ne sukcesis, ĉar neniam estis konata ĉu laŭ Comedia ĉu laŭ Tragicomedia sed laŭ La Celestina (nomo de nur unu el la 5 duarangaj roluloj, kaj tio okazis jam komence de la 16-a jarcento.

En 1526 estis eldonita en Toledo nova versio, kiu entenis aldonan akton nomitan la Acto de Traso. Ĝi estis nomita laŭ la nomo de unu el la roluloj, kiuj aperas en tiu akto. Ĝi fariĝis la 19-a akto de la verko, tiel la tuta nombro da aktoj iĝis 22. Laŭ la 1965-eldono de la verko, plenumita de Criado de Val kaj G. D. Trotter, "ĝia literatura valoro ne havas sufiĉan forton por akiri daŭran rangon en la strukturo de la libro, kvankam variaj malnovaj eldonoj de la verko inkludas ĝin"[1].

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Kvankam la aŭtoro estas sendube Fernando de Rojas [rOĥas], ekzistas polemiko tiuteme, parte kaŭzita de la aŭtoro mem. La verko ne subskribiĝis kaj Fernando de Rojas estas nur la nomo kiun oni trafas en la komencaj akrostikoj, kun letero kie oni diras, ke ĉirkaŭ 1497 li trafis la unuan akton kaj la komencon de la dua, dum lia studado de juro en Salamanko, kaj tio plaĉis al li sed ne konis la finon de la historio, kaj pro tio aldonis pliajn 15 aktojn ĝis la fino. La unua problemo, do, estus, laŭ tio dirita de Rojas, trafi la aŭtoron de tiu unua akto; eble Juan de Mena kaj laŭ aliaj fakuloj Rodrigo de Cota.

La problemo graviĝis, ĉar en la 19-a jarcento oni neis la ekziston de Rojas, sed aŭtoroj de komenco de la 20-a jarcento (Serrano y Sanz en 1902 kaj Del Valle Lersundi en 1929) pruvis, ke temas pri reala persono, prezentante dokumentojn kiuj pruvis ties ekziston kaj aŭtoradon.

Menéndez Pelayo pristudis tiujn dubojn (ekzemple el Leandro Fernández de MoratínBlanco White) kaj misfidis de Rojas, kiu ŝajnigis alies aŭtorecon pro timideco aŭ timo de konvertita judo al la Inkvizicio; ĉar vere estas unueco de stilo. Aliaj fakuloj konsideras, ke tiu unua akto estus vere anonima kaj ĉio alia de Fernando de Rojas, ĉar estas diferencoj en fontoj, en sintakso kaj stilo. Tamen, alia fakulo, Alan D. Deyermond, asertas, ke tiujn diferencojn kaŭzus la tempopaŝo. Sed ankaŭ aliaj fakuloj opinias, ke Rojas estas aŭtoro nur de la 5 aldonitaj aktoj en la Tragikomedio, tiu nomita Tratado de Centurio, aŭ eĉ inverse, la Tratado de Centurio estus frukto de kolektiva kunsido de humanismaj amikoj.

Literatura ĝenro[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la ĝenro de La Celestina estas polemika, kiam la 18-a jarcento klopodis enmeti ĉiun verkon en klaso kaj tiele Moratín nomigis "La Celestina" «drama romano». La kataluno Buenaventura Carlos Aribau nomigis ĝin «dialoga romano».

Kovrilpaĝo de la La Celestina.

Neniu volis enkadrigi ĝin en teatro. Temas ja pri dialogo, sed tro ampleksa kaj salteca ĉu laŭ tempoj ĉu laŭ spaco, do neludebla kaj ĉiukaze nur legebla, kiel kutime tiam; tamen por la tiama leganto povus temi pri teatraĵo. En la 20-a jarcento kaj per modernaj scenejaj resursoj, la verko povis esti ludata ĉu plene ĉu resume.

Marcelino Menéndez Pelayo en Orígenes de la novela, fine de la 19-a jarcento, parolis pri la kontraŭdiro konsideri ĝin teatro ĉar ĝi estas aktiva kaj ne rakonta, aŭ ne konsideri ĝin, pro la troa longo, maldeco kaj strukturo, kun malabundaj agado kaj scenejoj. Tamen, Menéndez Pelayo ne dubas pri la influo de la verko sur la posta romanaro pro ties realismo, kaj etosa kaj psikologia. Tamen la strukturo ne estas tre diferenca de tiuj multaj tiamaj verkoj kaj eĉ postaj.

Postaj kritikistoj, kiel Alan Deyermond fine de la 20-a jarcento, rekuperis la nomigon de Aribau de dialoga romano, konsiderante La Celestina unu el la antaŭantoj de la moderna romano kaj la Kiĥoto, unua verko de tiu konsidero.

María Rosa Lida parolis pri neludinda teatro. Gilman solvas la demandon klasigante la verkon kiel senĝenra; ĉefe ĉar ĝi enhavas puran dialogon, iom diferenca kaj antaŭa al la formigo de la romano kaj la teatro kiel propraj ĝenroj aktuale konsiderataj. Lida asertas en 1962 ideon jam sugestitan de Menéndez Pelayo nome konsidero kiel humanisma komedio, tio estas subĝenro tiama karaktera pro legada celo, simpla historio kaj malrapidaj disvolviĝo kaj koncepto de tempo kaj spaco, uzo de prozo, dialogo, la divido en aktoj kaj intereso pri tio pitoreska. Tamen aliaj fakuloj malakceptas tiun teorion, ĉar ĝi ne estas verkita en latino kaj ĉefe pro la tragika fino, heredita laŭ Deyermond de la sentema romano. La uzado de la dialogo antaŭvidigas pli postajn kaj modernajn verkojn.

Estas modernaĵoj ankaŭ la uzo de la flankeno (ne markita), la monologoj kaj la ironio, kies radikoj devenas el la latina "komedio" de Terentio, aŭtoro kiu ofte estis uzata kiel lernolibro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fernando de Rojas estis granda leganto, kiel pruvas la listo de siaj posedataj libroj inkludita en sia testamento. La fontoj estas kleraj; tamen ankaŭ estas persona vivosperto kiel advokato, kio eble kontaktigis lin kun krimuloj. Inter tiuj kleraj fontoj estas la verkoj kun kiuj La Celestina hazarde koincidas (Museo, TeokritoSapfo). Multaj cititaj aŭtoroj ne estis cititaj rekte, sed ties vortoj alvenas el tre nerektaj fontoj (Menandro, EpikuroHeraklito). Ekzemple pri malperfekto de virinoj, temo kiu povas veni el Aristotelo, sed siavice literatura temo mezepoka tiom ofta kiom tiu de carpe diem, kiu same aperas en la verko. Aliflanke, la rolulo de la amperantino oftas en la Ars amandi de Ovidio kaj en klasikuloj kiel Seneko la pli juna, Plaŭto kaj Terentio. Gravas la influo de la filozofia verko de la humanisto Francesco Petrarca, kaj pli precize De remediis utriusque Fortunae, kiu estas citita 99 fojojn kaj kiun Rojas konis per la Indekso aŭ resumo de liaj verkoj.

Aliflanke, kaj pri la historio de la verko, ekzistis la antaŭaĵoj de Paulus (1390) de Pier Paolo Vergerio, la Commedia Poliscena de Leonardo Bruni, la Historia duobus amantibus de la kardinalo Enea Silvio Piccolomini (erota verko de la estonta papo), kaj la Elegia di madonna Fiammeta de Giovanni Boccaccio, krom aliaj humanistaj komedioj latinlingvaj de la Mezepoko kiel la Pamphilus.

Pri la kastillingva heredo, oni trafas la du ĉefpastrojn: Alfonso Martínez de Toledo kaj Juan Ruiz (eble la Libro de buen amor ne estis konita rekte de Rojas, sed per komuna temaro kun Pamphilus), la Crónica General, la Tristán de Leonís, la Cárcel de amor kaj la verkaro de Juan de Mena, Jorge Manrique, kaj Juan del Encina.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La ekstera divido de la verko en aktoj ne havas veran strukturan signifon. Laŭ la agado, tamen, oni povas diri, ke tiu dividiĝas en du partoj, la jenaj:

  • Unua parto kun Enkonduko. Renkonto inter Calisto kaj Melibea en la unua sceno. Interveno de Celestina kaj la servistoj kaj morto de tiuj. Unua amnokto.
  • Dua parto: temo de la revenĝo. Dua amnokto. Morto de Calisto, memmortigo de Melibea. Ploro de Pleberio.

María Rosa Lida de Malkiel markas la precizan motivigon de la historio tute realisma, kaj la rilaton inter kaŭzo kaj efiko en la okazaĵoj. La komenca sceno kie renkontiĝas la amontoj apenaŭ gravas per si, sed poste estos necesa, ĉar ĝi signifas, ke la amo estos malpermesita, kio permesos siavice la tragedion. Ĉio estas rilata: unu afero kaŭzos alian.

La ripeto de temoj faras simetrion. Tio fandiĝas kun alia ordigo pli pova: la antaŭdiro de la fino. Ĉiu parta simbolo ordiĝas el la fina tragedio.

Alia kritikisto, Morón, parolas pri tiu strukturo:

  • akto 1.................peko
  • aktoj 2-14........perdo de la havaĵoj
  • aktoj 15-18.....famo
  • akto 19.............vivo kaj animo
  • aktoj 20-21.......resumo

Temaj aksoj[redakti | redakti fonton]

La temoj de la verko laŭ la enkonduka subtitolo kondukas al averto al frenezaj amantoj, al amperantinoj kaj al trompaj servistoj. El kio oni deduktas edukan celon (kontraŭ amfrenezo kaj avido). Tamen estas alia filozofia temaro esprimita en la dua enkonduko kaj elprenita el la filozofia verkaro de Francesco Petrarca pri ĝenerala lukta etoso, familiara por advokato, de senjoroj kontraŭ servistoj, maljunuloj kontraŭ junuloj, ktp., kaj eĉ popola lingvaĵo kontraŭ klera.

Tiuj estas la ĉefaj temoj: amo, morto (kiel sekvo de amo) kaj avido. La amtemo estas la decida akso de la verko kaj markas la konduton de ĉiu rolulo, kiuj suferos pro ĝi. La prezentado de tiu temo en "La Celestina" estas eksterordinara kaj netradicia, ĉar ili superpasas socian diferencon kaj fizike realigas sian amon. Krome oni parodias en la verko la tradician koncepton mezepokan, ĉe Kalisto kaj Melibea (la riĉuloj), ĉar ili fluas inter antaŭromantikismo kaj estetikismo, dum la servistoj (Sempronio kaj Pármeno kun Elicia kaj Areusa) iras rekte al la fizika ĝuo.

Calisto kaj Melibea uzas idealan kaj literaturan lingvaĵon, ekzemplo de la amlingvaĵo kiu validos ĝis la 18-a jarcento, sed kiu povas esti konsiderata kiel parodio, ĉar ankaŭ ili iras rekte al fizika amo. Alia tipo de amo estas la "freneza amo" aŭ voluptamo, unue ĉe Calisto, sed ankaŭ ĉe Melibea kiam ŝi jam akceptas la amdeziron de Calisto kaj lin mem nokte el la ĝardeno, kontraŭ la sociaj konvencioj. La lasta tipo de amo estas "amo kiel sekseco". En tiu amtipo estas Celestina, kiu, kiel profesiulo, propagandas la kunigon de ambaŭ konceptoj kaj eĉ la komunumeco de tiu: ŝi volas ĉeesti kaj poste eĉ Lucrecia, la servistino de Melibea, ĉeestas dum tiu amindumas kun Calisto.

La tragikaj sekvoj de tiu amo konfirmas la etikan interpretadon de la verko. Tamen en la malalta socitavolo (la servistoj) estas la avido kiu anstataŭas amon, kiel kaŭzo de la tragedio.

Estas ankaŭ la temo de magio, pri kio fakuloj malinterkonsentas. Laŭ Lida De Malkiel estas naiva tiuepoka kondiĉo negrava. Tamen laŭ aliaj fakuloj, kiel Petriconi, Maravall aŭ Russel, gravas ĉar nur danke al la magio de Celestina, Melibea enamiĝas de Calisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La verko komencas kiam Calisto vidas hazarde na Melibea en ŝia hejmĝardeno, kie li eniris serĉi sian falkon, kaj galantas al ŝi. Ŝi malakceptas lin, sed malfrue, ĉar li violente jam enamiĝis al Melibea.

Laŭ konsilo de la servisto Sempronio, Calisto dungas eksprostitutinon kaj aktualan amperantinon, kiu kiel hejmvendistino iras ĉe Melibea; Celestina krome estras putinejon kun Areusa kaj Elicia.

La alia servisto de Calisto, Pármeno, klopodas averti la senjoron, sed tiu ĉi malakceptas tion, ĉar volas nur sian deziron, kaj ankaŭ tiu servisto kuniĝas kun Sempronio kaj Celestina por profiti la pasion de Calisto kaj ricevi donacojn.

Pere de Diabla kontrakto, Celestina sukcesas aligi na Pármeno post enamiĝo al unu el siaj putinoj kaj enamigi na Melibea el Calisto pere de la sama magio kaj kiel premio ricevas orĉenon, pro kio ŝi polemikos kun la servistoj de Calisto; tiuj mortigas ŝin kaj pro tio estas arestitaj kaj mortopunitaj.

La putinoj Elicia kaj Areusa, kiuj perdis na Celestina kaj siajn amantojn, decidas sin venĝi, konspirante tiel ke la fanfarona Centurio murdu na Calisto; Centurio organizas surstratan kverelon dum Calisto kaj Melibea amindumas. Aŭdante la bruon kaj pensante ke siaj novaj servistoj troviĝas en danĝero, Calisto transsaltas la muron de la ĝardeno, falas kaj mortas. Senespere Melibea memmortigas sin kaj la verko finiĝas per la ploro de Pleberio, patro de Melibea, kiu pardonas la amantojn.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La roluloj de Rojas estas tre vivaj kaj plenaj de psikologia realo, do ili estas malproksime de la kutimaj mezepokaj 'tipoj'. Tamen kelkaj kritikistoj vidis en ili nur alegoriojn ekstertekstajn. La literatura kritikisto Stephen Gilman[2] eĉ finfine konkludis, ke ne eblas analizi ilin kiel plenaj roluloj, pro tio ke Fernando de Royas volonte limigis dialogojn : laŭ Gilman, la roluloj simple respondas al tre precizaj situacioj, tiel ke ilia sociologa profundeco estas difinebla nur per ekstertekstaj elementoj.

Lida de Malkiel parolas pri objektiveco; tiele, diversaj roluloj konsideras aliajn aliel. Pri kontraŭdiroj de konduto, ekzistas ĉar Rojas homigis siajn rolulojn.

Komuna trajto al ĉiu rolulo (kaj inter riĉuloj kaj inter servistoj) estas individuismo, egoismo kaj manko de altruismo. Sed ili foje ŝanĝas. La temon de avido pritraktis Francisco José Herrera en artikolo pri spezo en la serio de celestina verkaro, kie asertas, ke la ĉefa kialo de amperantinoj kaj servistoj estas 'avido kaj rabemo' respektive, kontraŭ la kialoj de la riĉuloj, kiu estus la ampasio kaj la defendo de familia kaj socia honoro.

Fernando de Rojas kreis la rolulojn laŭ paroj por akiri komplementarecon kaj kontraŭstaron: tiele estas du grupoj, nome servistoj kaj riĉuloj, kaj en ambaŭ grupoj la roluloj algrupiĝas siavice laŭ paroj: Pármeno kaj Sempronio, Tristán kaj Sosia (duarangaj kaj anstataŭantaj servistoj post la morto de la unuaj), Elicia kaj Areusa, inter servistoj; Calisto kaj Melibea, Pleberio kaj Alisa (ŝiaj gepatroj), inter riĉuloj. Nur Celestina kaj Lucrecia (servistino de Melibea) ne havas korespondon, sed nur ĉar ili gravas en la historio: Celestina eksplodigas la tragedion, dum Lucrecia, reprezentas la familian subpremadon. Tiusence, la huligano Centurio aldonita en la dua versio de la verko, elstaras, kiel rekta kaŭzo de la morto de Calisto.

Celestina[redakti | redakti fonton]

Celestina estas la plej sugesta rolulo de la verko, ĝis kiom ŝi elprenis la titolon: temas pri pitoreska rolulo, hedonisma, avara kaj viveca. Ŝi konas la psikologion de la resto de la roluloj, konvinkante la malakceptintojn. Ŝiaj celoj estas avaro, seksamo (ĉu per faciligo ĉu per spektado) kaj amo al psikologia povo. Ŝi reprezentas perturban elementon ene de la socio: propagandas kaj faciligas la seksan ĝuadon. La rolulo inspiriĝas en la rolulo de la amperantino, kiu jam aperis en la romiaj komedioj de Plaŭto kaj laŭlonge de la Mezepoko en verkoj kiel la Libro de Buen Amor de Juan Ruiz, Arcipreste de Hita (la rolulo konata kiel Urraca la Trotaconventos (Pigo la Monaĥinej-trakurulino)) kaj en latinaj kaj italaj verkoj kiel la Historia duobus amantibus de Enea Silvio Piccolomini aŭ la Elegia de madonna Fiammeta de Giovanni Boccaccio. La lingvaĵo similas al tiu de Corbacho de Alfonso Martínez de Toledo kaj de la Coplas de Rodrigo de Reinosa. Ŝi estas fiera profesiulino. Plaĉas al ŝi la vino kaj estas ege inteligenta, sed freneziĝas pro avido. Krome ŝi estas sorĉistino kiu kuntraktas kun Plutono, tio estas la diablo.

Calisto[redakti | redakti fonton]

Calisto surgenue antaŭ Melibea.

Calisto estas junulo kiu volas nur realigi sian deziron, super ĉio. Lia cinikismo faras, ke li malestimas la sincerecon de sia servisto Pármeno, kiam tiu ĉi avertas lin pri la venuntaj danĝeroj. En Calisto ne videblas veraj krizoj, estas persono ege egoisma kaj ankaŭ pli literatureca, pli artefarita. Estas la 'freneza amo', kaj ties viktimo. Kiam venas la amo, estos kontraŭleĝe, oni eĉ ne parolas pri geedziĝo, laŭ kelkaj fakuloj, ĉar li estas malnovkristano kaj ŝi ne, ĉar ŝia patro estas negocisto; lau aliaj fakuloj, li estus novkristano, ĉar sia religio estas sufiĉe pagana. Laŭ alia teoriulo, Otis H. Green, la komenca neado respondus al la idealo de Fin'amor, sed Calisto malobeos ties regularon kaj pro tio ricevos 'poezian punon'.

Melibea[redakti | redakti fonton]

Melibea estas pasia virino, kiu transiras el la rezisto al absoluta sindono al Calisto sen iu ajn dubo; ĉe ŝi la subpremado aperas iom nenatura; ŝi suferas familian hipokrecon. Ŝi volas nur kaŝi sian pasion, sed ne malobeo ĝin. Ties pasio estas pli reala kaj malpli literatura ol tiu de Calisto; ŝia kialo estas voluptamo, dum li baraktas kaj Celestina konspiras. Nur la morto de Calisto estas fina malsukceso. Fine ŝi sinmortigas post tragike paroli kun ŝia patro.

Pármeno[redakti | redakti fonton]

Pármeno estas eble la plej tragika rolulo de la verko, ĉar li estas koruptita de la aliaj servistoj. Ĉar li estas putinfilo kaj konis na Celestina, klopodas averti la senjoron, sed tiu humiligas lin. Poste li eniras en la koruptadon, post amindumi kun putinoj, ĉar li bezonas monon por pagi ŝin. Estas iom de paralelismo kun Melibea, kiu neas komence sed poste eniras en la koruptadon.

Sempronio[redakti | redakti fonton]

Sempronio estas malideala persono kiu volas nur ekspluati la riĉulojn. Ŝi amindumas kun putino, kiu trompas lin; siavice li trompas la mastron pro egoismo kaj avido. Estas la plej evidenta pruvo de la rompo de la feŭdaj rilatoj inter mastroj kaj servistoj je la fino de la Mezepoko.

Elicia kaj Areusa[redakti | redakti fonton]

La putinoj Elicia kaj Areusa malamas virojn kaj amatoron kiel Melibea; estas hatemaj, envias al Melibea klopodas, ke Centurio revenĝu la morton de siaj amantoj, la servistoj de Calisto. Elicia estas pli malzorgema kaj nur la morto de Celestina priokupas ŝin. Areúsa estas pli realeca kaj volas revenĝon pro sento kontraŭ mastroj.

Gepatroj de Melibea[redakti | redakti fonton]

Alisa estas la patrino de Melibea kaj ne posedas veran rilaton kun la filino; ŝi konspiras pri ŝia edziniĝo sen konsulti ŝin.

Pleberio estas la patro tro okupita (probabla novkristano) kiu amas sian ununuran filinon kaj vidas kiel sia vivo perdas sian sencon pro la memmortigo de tiu, kaj tio estas la kialo de la fina ploro en la verko, ploro pri la povo de amo kiu alportas onin al sufero kaj senfruktodono.

Spaco[redakti | redakti fonton]

La makrospaco de la verko estas evidente urba, kio aperas pere de la dialogoj de la roluloj: stratoj, placoj, preĝejoj... Oni ne konas certe la urbon, ŝajne Rojas kreis arketipan urbon, kvankam kelkaj indikis ĉu al Toledo ĉu al Salamanko. Krome estas multaj hejmoj, nome tri: tiu de Melibea, tiu de Calisto kaj tiu de Celestina (la aliaj servistoj ne havas propran). La ĉefa kaj kerna loko estas la ĝardeno de Melibea kie estas la unua dramigo de la naturo en la hispana literaturo, krom la lokiĝo de amo (ankoraŭ en hispana lingvo "alportu iun al fruktoĝardeno" signifas "amindumi").

Intenco de la verko[redakti | redakti fonton]

Estas tri ĉefaj temoj en la verko, markitaj de la aŭtoro: la korupto, la averto kontraŭ la freneza amo aŭ malreligia, kaj pli serioza temo, pli drama kaj filozofia, laŭ kio la homa vivo estas konstanta kaj akra lukto inter maloj: junuloj kontraŭ maljunuloj ktp. Ĉiu bono generas sian malbonon. Amo generas detruon: la forta naturalismo estis akceptebla nur per tragedia fino, kie kulpuloj estu punataj kaj tiele mortas Celestina, Melibea, Calisto kaj la servistoj Pármeno kaj Sempronio, enmetitaj en tiu korupto. Tamen, la intenco estis debatita de fakuloj, el etika intenco (ĉiu rolulo mortas pro sia pekaro) al alia pli kritika (la socio kaŭzas la mortojn).

Estas nesolvita mistero en la historio: kial du junaj riĉuloj ne klopodas geedziĝon? Ja ne aperas en la historio familiaj kontraŭstaroj, kiel ĉe Romeo kaj Julieta, nek referencoj al problemo de la bandoj, kiu dum jarcentoj okazis en Salamanca inter du familioj. María Mercedes Carranza sugestis kialon, ke Melibea estas konvertita, kaj ŝia nomo indikis ĝin al samtempuloj.

En tiu verko videblas la karakteroj de la finanta Mezepoko antaŭ la Renesanco, ekzemple en:

  • La servistoj: en la Mezepoko l servistoj laboris por la mastro nur pro manĝo kaj defendo, sed en La Celestina ili postulas al Calisto pagon.
  • Calisto: la nobeluloj en la Mezepoko defendis laŭteorie la popolon, sed Calisto ne uzas armilojn kaj nur ripozas. La defendon faras la reĝo kaj la armeo. La nobeluloj jam ne estas necesaj.
  • La apero de la komerco: tio aperas en la ploro de la patro de Melibea, kiu bazigas sian riĉon en aĵoj (turoj, arboj, ŝipoj)kaj ne en terposedaĵoj, kiel en la Mezepoko.

Tezo de la etika intenco[redakti | redakti fonton]

Tiun tezon defendis Marcel Bataillon, kiu opinias, ke la kristana etiko superregas la verkon kontraŭ la 'frenezan amon' kaj ties sekvon. Li neas la realisman econ de la verko kaj elstariĝas ties edukan kondiĉon. Laŭ Alborg, Rojas ne moraligas rekte. Krome la aŭtoro montrus parton de la socio el kiu oni fuĝu: amperantinoj kaj putinoj, krom malbonaj servistoj.

Tezo de la arta intenco[redakti | redakti fonton]

Lida de Malkiel ne neas la moralistan fonon, sed morala fabelo ne enhavus rolulojn, sed ekzempligajn personigojn, tipojn. Laŭ ŝi la verko estas frukto de arta volo, sloŝilo de ties sukceso, ĉar laŭ Lida la eduka intenco ne estis vidata de la samtempaj legantoj. Al ŝi ne gravas la konvertita deveno de la aŭtoro.

Tezo eklektika[redakti | redakti fonton]

Defendita de Otis H. Green, kiu akceptas la moralan intencon kaj klopodas ekspliki kio estas arta. Nenio malebligas la amon; estas la peko kio kaŭzas la tragedian finon. Rojas startus el la ideo de kortega amo, kies rompo kaŭzos la tragedion. Tiu tezo emfazas tiun ingrediencon de kortega amo en La Celestina.

Tezo ekzistadisma[redakti | redakti fonton]

De aŭtoroj kiel Américo Castro aŭ Gilman, kiuj opinias (kiel en la tezo de judismo) ke La Celestina estas frukto de la novkristana deveno de Rojas. Komune oni akceptas el tiu teorio la pesimismon de Rojas, laŭ la morta fino de la ĉefaj roluloj; amo estas mensogo, trompo, la unika realo estas la morto. Gilman asertas, ke la ekzistado de ĉiu rolulo estas en la dialogo kaj ne en la agado: nur la vortoj havas signifon; la viva sinteno de Rojas nek estas moralisma nek satira, sed ironia de malkredanto. Kelkaj fakuloj parolas pri la gravo de la destino. Tiu tezo rilatigus la verkon kun la mezepokaj Mortodancoj, kie la morto aperas kiel egaliga povo, ĉar antaŭ ĝi nek reĝoj nek vilaĝanoj estas gravaj.

Tezo de judismo[redakti | redakti fonton]

Marcelino Menéndez Pelayo jam vidis en La Celestina religian kaj moralan skeptikismon kiu kontraŭdiras la ortodoksajn principojn asertitajn de Rojas. La tezo aplikiĝis al diversaj fragmentoj kaj precizaj problemoj. Melibea estus filino de konvertita, kaj pro tio ne eblus 'normala' rilato. Américo Castro, siavice, vidas en La Celestina literaturan polemikon inter kastoj. Tamen, Deyermond opinias, ke la aŭtoro estas novkristano de tria generacio, pro kio ne eblas ekspliki la pesimismon kiel frukton de vundiga konverto. Aliaj fakuloj kialigas la pesimismon kaj intereson pri la morto sur la bazo, ke la avo de Rojas estis procezita de la Inkvizicio.

Tezo de socia kritiko[redakti | redakti fonton]

Maravall rigardas la rolulojn sub la lumo de la transformoj de la tiama socio. Calisto reprezentus la novan vivstilon de la nelaboranta klaso, dum Sempronio kaj Pármeno simbolas la rompon de la feŭda ligaro. Laŭ tiu teorio Rojas estus proksima al la komerca burĝaro. La konflikto estus inter 'voli esti' kaj 'devi esti'.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Estas en la verko du kontraŭaj stiloj: unuflanke la klerega, kie regas la Hiperbato, la latineska sintakso, la vortotrezoro plenplena je kulturismoj, la metaforoj, la longaj paragrafoj plenaj de subordiĝa frazaro kaj la grekolatinaj citaĵoj; kaj aliflanke, la populara, de kurta frazaro, kun diminutivoj, proverboj kaj frazaĵoj, konversacia kaj kun oftaj eksklamacioj kaj ironioj. Abundas krome la duoblaĵoj (foje antitezaj, foje sinonimaj de kulturismo kaj de propra vorto), la paralelismoj kaj la antitezo. Oni uzas lerte la flankenon kaj la monologon, kaj oni supozas, ke la verko estis destinita pli al legado ol al ludado. Pri la konstruado de roluloj gravas la simetrio.

Influo[redakti | redakti fonton]

La verko, ege realisma, impresis la samtempulojn kaj estis reeldonita konstante dum la 16-a jarcento, tradukita al ĉiu tiama klera lingvo kaj sekvita de aliaj aŭtoroj (Feliciano de Silva per sia Segunda Celestina (Dua Celestina), 1534; Gaspar Gómez de Toledo per sia Tercera parte de la tragicomedia de Celestina (Tria parto de la tragikomedio de Celestina), 1536; La tercera CelestinaTragicomedia de Lisandro y Roselia, llamada Elicia y por otro nombre cuarta obra y tercera Celestina (Tria Celestina), (Salamanca, 1542) de Sancho Muñón, 1542; Pedro Hurtado de la Vera; Juan Rodríguez, ktp.), kreante la nomitan celestineskan ĝenron; Pedro Manuel de Urrea versigis la unuan akton sub laŭ titolo Égloga de la Tragicomedia de Calisto y Melibea, kaj Juan Sedeño komplete.

Estas celestineskaj spuroj en la Comedia Hipólita, la Comedia Serafina kaj la Comedia Florinea de Juan Rodríguez Florián (1554); en la Comedia Himenea de Bartolomé Torres Naharro, kaj en diversaj verkoj de Juan de la Cueva aŭ en la portugala verkisto Jorge Ferreira de Vasconcelos; ankaŭ en Égloga de Fileno y Zambardo de Juan del Encina. Pedro Calderón de la Barca verkis komedion, Celestina, kiu ne konserviĝis. La influo de La Celestina sentiĝis subtere en la pikareska romano, kaj en La tía fingida kaj el Don Quijote de Miguel de Cervantes, kiel en multaj verkoj de la 16-a jarcento (ekzemple, en La lozana andaluza de Francisco Delicado) kaj 17-a jarcento, ekde El caballero de Olmedo, El anzuelo de Fenisa, El arenal de Sevilla kaj El rufián CastruchoLa Dorotea de Félix Lope de Vega al La segunda Celestina de Agustín de Salazar y Torres. Alonso Jerónimo de Salas Barbadillo, siavice, verkis sian romanon La hija de la Celestina (La filino de Celestina), (Zaragoza, 1612). Eĉ povis eble influi rekte super Shakespeare kaj lia Romeo kaj Julieta, ĉefe pri la rolulo de la mamnutristino.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • La Celestina (1969), reĝisorita de César Fernández Ardavín.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. Criado de Val y G.D. Trotter, Tragicomedia de Calixto y Melibea, Libro también llamado La Celestina, Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1965 (traduko de pĝ.8).
  2. In Memoriam: Stephen Gilman (1917-1986), fare de Constance Rose

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Arellano, Ignacio (ed.); Usunáriz, Jesús M. (ed.). El mundo social y cultural de La Celestina. Madrid/Frankfurt: Iberoamericana-Vervuert, 2003. 273-94.
  • Deyermond, Alan: Historia de la literatura española I. Ariel. Barcelona, 1979.
  • Canet, José Luis: La filosofía moral y La Celestina. Insula. Revista de Ciencias y Letras, 1999 SEPT; (633)
  • Gilman, Stephen: La Celestina: arte y estructura. Taurus. Madrid, 1974.
  • Gilman, Stephen: Diálogo y estilo en La Celestina. Nueva Revista de Filología Hispánica. VII (1953), 461‑469.
  • Gilman, Stephen: La España de Fernando de Rojas. Taurus, Madrid, 1978.
  • Lida de Malkiel, María Rosa: La originalidad artística de La Celestina. Eudeba. Buenos Aires, 1962.
  • Rico, Francisco: Historia y crítica de la literatura española. Edad Media I. Crítica. Barcelona, 1979.
  • Sánchez, Ángel. «Mercantilismo, sociedad y algunos personajes de Celestina». Torre de Papel 4.3 (1994): 59-71.
  • Snow, Joseph T. Fernando de Rojas, ¿autor de ‘Celestina’?. Letras 40-41 (1999-2000): 152-57.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.