Francisco Delicado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Lozana andaluza, Venecio, 1528.

Francisco DELICADO, (ĉ. 1475 - ĉ. 1535), pastro kaj verkisto hispana de la epoko de la Renesanco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni konas malmultege pri lia deveno, krom tio rakontita en liaj verkoj, publikitaj plejparte el ili en Romo kaj Venecio. Kvankam li diris, ke li naskiĝis en Martos (Ĥaeno), li ne naskiĝis tie, sed en Córdoba aŭ en alia loko de tiu diocezo. Pro liaj konoj pri la kutimaro de la konvertitaj judoj, eble ankaŭ li estis tio. Li estis disĉiplo de Antonio de Nebrija, ricevis pastrecon kaj estis vikario de la valo de Cabezuela en Ekstremaduro (Jerte); li foriris al Italio fine de la 15a jarcento. Eble lia unua verko estis la eseeto De consolatione infirmorum. Li estis en Romo inter 1523 kaj 1527, kaj forlasis la urbon post la rabado de Romo farita de la hispanaj kaj aliancaj trupoj de Karlo la 1-a, kiu kompreneble provokis grandan kontraŭhispanan senton. En Romo li publikis en 1525 verketon pri la kuracaj propraĵoj de la ligno de Indioj rilate la sifiliso kiun la propran aŭtoron suferis. Fuĝinta el Romo en 1527, li setlis en Venecio, kaj tie publikigis sian plej faman verkon en 1528, nome La lozana andaluza. La sukceso enkuraĝigis lin sekvi presnegocojn kaj en 1533 li eldonis ankaŭ en Venecio Amadís de Gaula kaj venontjare Primaleón. Li krome publikigis elstarajn eldonojn de La Celestina kaj de la Cárcel de amor. En Venecio li konis la ambasadoron kaj humaniston Andrea Navagero, kiu interesis al li pro la hispanaj antikvaĵoj. En sia venecia retiro li verkis ankaŭ en itala verketon per kiu li inter alia mencias la rabadon de Romo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • De consolatione infirmorum.
  • Retrato de la Lozana andaluza (Venecio 1528).
  • El modo de adoperare el legno de India occidentale: Salutifero remedio a ogni piaga et mal incurabile, Romo, 1525.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]