Martos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvartalo de San Amador kaj La Peña (Rokaĵo) fone, kerno ĉirkaŭ kiu ekdisvolviĝis la urbo

Martos estas vilaĝo en Hispanio, situanta je 24 kilometroj de la urbo Jaeno, en la aŭtonom-komunumo Andaluzio. Konsiderita kiel la vilaĝo produktanta de oliv-oleo plej grava en la mondo, en ĝi ankaŭ troviĝas unu el la plej grandaj industrioj de aŭtomobil-reflektoroj, tiu de la franca entrepreno Valeo[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La originoj de Martos troviĝas en la prahistorio. La disvolviĝo de la vilaĝo ŝuldiĝas ĉefe al la ekzisto de la apuda rokego, hispanlingve la peña. Troviĝas ankaŭ apude, sufiĉe abundaj akvo-fontoj kaj tio ligita al la rokego, kiel natura defendilo, faciligis la homan setlejon ĉe la zono. La plej antikvaj restaĵoj apartenas al la Neolitika Periodo. De tiu epoko eblas trovi restaĵojn en la zono de la Plursportejo, temas pri subteraj strukturoj dediĉitaj al la loĝado, staplado, defendado kaj entombigado.

Antikva Historio[redakti | redakti fonton]

Iberoj[redakti | redakti fonton]

Martos, sub la nomo Tucci (prononcu Tukki) fondiĝas en la 5-a jarcento a.K. dum la ibera regado. La nuntempa jaena provinco dividiĝis laŭ kvar zonoj, unu el ili Turdetanio havis du gravajn setlejojn Obulco kaj Tucci. Antikvaj historiistoj, kiel Appiano Aleksandrino, Diodoro de Sicilio, Strabono, Plinio kaj Ptolomeo parolis pri la graveco de tiu ibera vilaĝo. Laŭdire la tiutempa Martos okupis la nuntempan placon Sankta Marta kaj ĉirkaŭaĵojn, ĉefe pro defendaj kialoj.

Romianoj[redakti | redakti fonton]

Post la romia konkero de la Ibera Duoninsulo la vilaĝo Tucci fariĝis kolonia urbo, tio okazis dum la periodo de la imperiestro Cezaro Aŭgusto, tiel la urbo ricevis la nomon “Colonia Augusta Gemella Tuccitana”. Ekzistas kelkaj restaĵoj de romiaj vilaoj kaj abundas romiaj moneroj, ceramikaĵoj kaj belegaj romiaj gravuritaj ŝtonoj, nuntempe videblaj sur la faŝado de la Urbodomo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Visigotoj[redakti | redakti fonton]

Dum la visigota periodo, Martos estis episkoka sidejo, okazis tiam influo de la kristana religio kaj perfektiĝis la administraciaj strukturoj de la urbo. Al tiu epoko apartenas unu el la plej belaj kaj altkvalitaj restaĵoj trovitaj en Martos: la sarkofago, de la jaro 330 al 340, nuntempe videbla ĉe la Arkeologia Muzeo de Jaeno.

Araboj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 711 finiĝis la visigota monarkio ĉe la Ibera Duoninsulo konkerita tiam de la araboj. La romia kaj visigota Tucci nomiĝus TuŝTuss kaj dum la 9-a jarcento ĝi estis unu el la plej gravaj defend-lokoj de la arabaj regnoj. La araboj starigis sur la rokego grandan kastelon por defendi la tutan zonon. Fine de la 10-a jarcento la jaena provinco dividiĝis laŭ 16 distriktoj, unu el ili estis Mar-Tuss, nomo kiu reale signifas “la rokego de Tuss”, kiu estas la origino de la nuntempa nomo de la vilaĝo: Martos. Ĉe la vilaĝo ekzistis du moskeoj, la plej grava el ili konstruita sur la romia templo. Dum la 11-a jarcento malaperas la Al-andalusa kalif-lando kaj post tiam Martos apartenis al la Granada regno. En la jaro 1078 la granada emiro Abd Allah donacis la vilaĝon al la Sevila Emiro.

Kristanoj[redakti | redakti fonton]

La kastilia reĝo Ferdinando la 3-a, konata kiel la sanktulo, subskribis traktaton kun la emiro Abd Allah al-Bajjasi, laŭ tiu traktato la kristana reĝo helpus la araban reĝon en liaj militoj kontraŭ liaj malamikoj, kontraŭe la kristanoj ricevus la urbojn Martos kaj Andújar. Tio okazis en la jaro 1219. En la jaro 1228 la reĝo donacis la urbon kaj la kastelon al la milita ordeno Kalatravo, kiu sidejigis en Martos la ĉefurbon de la ordeno ĉe la Supera Gvadalkivira regiono. Dum tiu tempo stariĝis du gravaj kristanaj preĝejoj dediĉitaj al la Virgulino Sankta Maria kaj al Sankta Marta. En la jaro 1489 la administracion de la vilaĝo reprenis la kastilia reĝo, komenciĝis tiam fruktodona epoko ĉefe dank´al la alveno de kastiliaj koloniistoj altiritaj de la agrikultura riĉeco de la zono kaj ankaŭ de la moriska enloĝantaro post la sufoko de la moriska ribelo ĉe la sud-andaluza regiono Alpuharo.

La Fratoj Carvajales

Ĉu realo ĉu legendo, aŭ verŝajne ambaŭ aferoj duon-duone, la rakonto de la fratoj Carvajales estas la plej grava okazintaĵo en la martosa historio. En la jaro 1312 la kavaliro Juan de Benavides, privata konsilanto de la reĝo Ferdinando la 4-a, estis murdigata de du viroj. La reĝo kulpis senpruve al la fratoj Juan Alfonso kaj Pedro Alfonso de Carvajal. Kiam la reĝo estis en la provinco Jaeno, okaze de la konstantaj luktoj kontraŭ la islamanoj, li ordonis kapti kaj ekzekuti la du fratojn. La morto-puno estus terura ĉar la reĝo ordonis ekzekuti lin enpuŝitaj el la pinto de la rokego de Martos, kie la fratoj ankaŭ troviĝis luktantaj kontraŭ la islamanoj en la apuda vilaĝo Alcaudete. La fratoj Carvajales asertis antaŭ la reĝo, ke ili estas senkulpaj, tamen malgraŭ tiu deklaro kaj kvankam la reĝo havas nenian pruvon kontraŭ ili, Ferdinando la 4-a juĝis kontraŭ ili. La lastaj vortoj de la fratoj Carvajales admonis, ke ĝuste post unu monato la reĝo devus ĉeesti antaŭ la juĝo de Dio. La mortopuno plenumiĝis antaŭ la popolo de Martos, kies enloĝantoj renkontiĝis ĉe loko ankoraŭ nomata "la kruco de la plorado" (memore al la ploroj de la martosanoj vidantaj tiun maljustaĵon). Tuj post la ekzekuto la reĝo marŝis en Alcaudete-n por daŭirigi la lukton kontraŭ la islamaj malamikoj, tie li malbone fartis kaj ĝuste post unu monato la reĝo Ferdinando la 4-a mortis en Jaeno, tio estas ĝuste atingita la lim-tempon anoncita de la fratoj Carvajales, kiuj estis entombigataj ĉe la Preĝejo Sankta Marta en Martos.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

16-a / 18-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La 16-a jarcento estas sendube unu el la plej fruktudonaj rilate la disvolviĝon de Martos. Okazis tiam ekonomia kaj arta evoluo de la vilaĝo. La arkitekto Francisco del Castillo transformis la urbon, li pligrandigis la preĝejojn de Sankta Maria de la Villa kaj de Sankta Marta, sed sendube lia plej grava konstruaĵo estas la Fuente Nueva (Nova Akvofonto) kaj la administracia konstruaĵo, kiu samtempe estis malliberejo kaj urbodomo. Aktuale tiu konstruaĵo ankoraŭ utilas kiel sidejo de la urbestraro.

19-a / 21-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a, la oliv-arba riĉeco de Martos faciligas la popol-kreskadon. Dum tiuj jaroj oni konstruas fervoj-linion inter Kordovo kaj Jaeno trapasantan Martos. La vilaĝa centro descendas de la Placo Sankta Marta al la Placo Fuente Nueva. Oni konstruas komence de la 20-a jarcento belegajn vilaojn kaj grandajn domojn apartenantajn al la grandaj ter-posedantoj. Dum la civila milito Martos situas ĉe la respublikana flanko ĝis la jaro 1939; post la milito oni rekonstruis detruitajn monumentojn, ĉefe preĝejojn, kaj oni starigis novajn kvartalojn. Dum la 1960-a kaj 1970-a jaroj la vilaĝo ege kreskis, ekestis belega parko, moderna bus-haltejo kaj granda naĝejo, ekfunkciis prosperaj industrioj, inter ili fabriko de aŭtomobilaj reflektoroj, unu el la plej grandaj en la mondo. Ĉi tiuj industrioj kune kun la produktado de oliv-oleo estas la motoroj de la nuntempa vilaĝo Martos.

Naturaj Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la urbo sub neĝo kun la Peña fone.


La Rokego. Temas pri rokego kronita de la restaĵoj de araba kastelo. Ĝi estas la vera símbolo de la vilaĝo. Sur kelkaj verkaĵoj oni diras, ke ĝi estas unu el la kolonoj starigitaj de Heraklo.

Lageto de la Hituelo-Madroño. Temas pri natura lageto kie nestas anasoj.

Lageto de Las Aceras. Kiam abundas la pluvado estas eble trovi en ĉi tiu lageto eĉ flamingojn.

Vilaĝa Parko “Manuel Carrasco”. Konstruita fine de la 1960-aj jaroj, ĝi estas grandega parko, de proksimume 65.000 kvadrataj metroj.

Oliv-arba Oceano. ne temas pri konkreta loko, la tuta vilaĝo estas ĉirkaŭata de oliv-arboj. Martos estas la plej granda produktanto de oliv-oleo en la mondo.

Promenejo El Calvario. En la malsupra parto de la roketo troviĝas promenejo. Temas pri loko kie renkontiĝas la junularo, tiu loko ofertas belegajn vidindaĵojn.

La Verda Linio. Post la malapero de la iama fervoj-linio oni konstruis naturan vojon kiun promenantoj aŭ biciklantoj povas ĝui.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Martos troviĝas ĉe mediteranea klimata zono. Jen kelkaj veteraj datumoj:

Meteologia Stacio de Martos
Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Temperaturo °C 7,8 9,4 11,9 15,2 20,1 23,1 27,3 27,3 23,5 16,8 12,0 8,8
Pluvado mm-oj 66,1 68,5 64,1 57,7 48,3 23,3 8,7 7,9 23,8 52,5 65,7 73,2

Laŭ ĉi tiuj datumoj oni povas vidi, ke la temperaturoj estas altaj dum la somero kaj tre malvarmaj dum la monatoj decembro kaj januaro. Pluvo estas tute malofta dum la someraj monatoj kaj pli abunda de oktobro ĝis majo. Do, la klimato estas tipe mediteranea.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de la Vilaĝo


Urbodomo (antikva prizono). Ĝi estas konsiderata kiel juvelo de la andaluza manierismo. Konstruita de Francisco del Castillo en la jaro 1557.

La Fuente Nueva. Konstruita ankaŭ de Francisco del Castillo fine de la 16-a jarcento. Estas ekzemplo de renasenca konstruaĵo.

Kastelo sur la rokego. La alteco de la rokego estas 1000 metroj sur la mar-nivelo kaj 250 metroj sur la vilaĝa surfaco. El la kastelo nur ekzistas ruinaj restaĵoj, kvankam videblas la ĉef-turo.

Kastelo de la Vilaĝo. Temas pri urba fortreso konstruita de la kalatrava ordeno kiel defendilo.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Nia Sinjorino de la Villa. La konstruado de la unua templo okazis tuj post la kristana konkero. Dum la 16-a jarcento la arkitekto Francisco del Castillo rekonstruis ĝin. Okaze de la civila milito la preĝejo estis preskaŭ tute detruata. La nuntempan preĝejon oni starigis dum la 4-a jardeko de la 20-a jarcento.

Reĝa Preĝejo de Sankta Marta. Starigita sur la restaĵoj de araba moskeo en la jaro 1219. La preĝejon oni dediĉis honore al la Patronino de la vilaĝo Sankta Marta.

Preĝejo de Sankta Amador. Starigita honore al la patrono de Martos Sankta Amador kiu naskiĝis en la vilaĝo kaj mortis en Kordovo dum la araba epoko.

Faŝado de la Preĝejo de Sankta Francisco. El la originala preĝejo restas nur tiu fasado, ekzemplo de la baroka stilo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La karnavalo en Martos estas tipa andaluza karnavalo.

Pasko. Tipa kutimo en Martos dumpaske estas la trumpetego de Juanillon (prononcu Ĥuaniĵon). La origino de ĉi tiu kutimo estas jena: la Kunfrataro de Nia Patro Jesuo la Nazoreo posedis grandan areon de la fruktodonaj kultivitaj kampoj de Martos. Kiam alvenis la Pasko la Kunfrataro sciigis al ĉiuj ter-luantoj, ke oni devus pagi baldaŭ la lu-prezon de la teroj. La maniero sciigi tion al ĉiun ter-kamparanoj estis ludi trumpetegon el la Preĝejo de la Virgulino de la Villa kaj la respondeculo de tiu luado estis viro konata kiel Juanillon. Hodiaŭ la kutimo ankoraŭ ekzistas, dum la Pasko oni ludas trumpetegon el la murego de la preĝejo de la Virgulino kaj la ripetitan melodion eblas aŭdi en la tuta vilaĝo.

Festo honore al Nia Sinjorino de La Villa okazas dum la post-paska mardo.

Sankta Amador la 5-an de majo.

Festoj de Sankta Johano: tipa festo organizata ĉe la plej antikva kvartalo.

Sankta Marta la 29-an de julio.

Festoj de Sankta Bartolomeo: temas pri la plej granda festo en la vilaĝo, ĝi okazas fine de la monato aŭgusto.

Pilgrimado de la Virgulino de la Victoria okazas dum la lasta dimanĉo de la monato majo.

Festo de la Olivo por festi la komencon de la oliv-rikoltado, okazas la 8-an de decembro. Ĉiuj vizitantoj ricevas panon kaj oliv-oleon.

Kuir-arto[redakti | redakti fonton]

La ĉefrolulo de la kuir-arto en Martos kompreneble estas la oliv-oleo, tre simpla sed bongustega manĝaĵo estas la hoyo kiu esence estas nur pano kaj oleo. Tipaj ankaŭ estas la pipirrana, la ajoblanco, la picadillo de naranja¸ ktp. Menciindaj estas la dolĉaĵoj ellaborataj de la monaĥinoj de la monaĥejo de la Trinidad, kies ĉefaj produktoj estas la costrada, la perrunilla kaj la pestiño.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Martos baziĝas sur du gravaj kolonoj: la agrikulturo kaj la industrio. La agrikulturo estas tute dediĉata al la kultivado de la oliv-arbo, entute 22 milionoj da hektaroj estas dediĉataj al tiu arbo, kiu produktas unu el la plej alt-kvalitajn oleojn en la mondo. Alie, dum la lastaj 40 jaroj la industrio fariĝis fruktodona kaj grava sektoro en Martos. Oni produktas aŭtomobilajn reflektorojn en la fabriko apartenanta al la franca entrepreno Valeo. Kompreneble kiel rezulto de la kultivado de oliv-arboj la produktado de oliv-oleo ankaŭ estas gravega, laŭdire Martos estas la unua produktanto de oliv-oleo en la tuta mondo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluado de la enloĝantaro


1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
22.391 22.637 22.732 22.702 22.688 22.682 23.719 23.804 24.601 24.141 24.520

Dum la 50-jardeko de la pasinta jarcento la enloĝantaro en Martos atingis la nombron 41,000 enloĝantoj, nombro kiu descendis ĉefe pro la elmigrado al aliaj hispanaj zonoj, ĉefe al Valencio kaj Barcelono kaj al eŭropaj landoj, ĉefe Francio kaj Svisio.

Laŭ datumoj de la Hispana Instituto pri Statistiko la 1-an de januaro de 2008 Martos havis 24.141 enloĝantojn. El tiuj, 22.537 loĝas en Martos kaj la ceteraj en la ĉirkaŭa kamparo en vilaĝetoj kiel Monte Lopez Alvarez, Las Casillas, La Carrasca, Los Cortijuelos, ktp. Laŭ datumoj de la Urbodomo de Martos en la vilaĝo loĝas 1.100 eksterlandanoj, do la 4,5 % de la tuta enloĝantaro. El tiuj 520 estas marokanoj, 90 ekvadoranoj kaj 90 rumanoj.

Komunikoj[redakti | redakti fonton]

Por atingi Martos el Jaeno estas necese sekvi la aŭto-ŝoseon A-316 (Ubeda-Estepa). Ne ekzistas jam fervoj-linioj, la plej apuda stacidomo troviĝas en Jaeno je 25 km-oj. La plej apuda flughaveno estas tiu de Granado, kiu troviĝas je 90 km-oj.

Informiloj[redakti | redakti fonton]

Ĵurnaloj

- Día a Día: loka revuo.

- Jaén: provinca ĵurnalo.[2]

- Ideal Jaén: provinca ĵurnalo. [3]

Kulturaj revuoj

- Aldaba: kultura revuo eldonita de la Urbodomo de Martos.

- Faro 2000: eldonita de la entrepreno Valeo.

- Nazareno: eldonita okaze de la Pasko.

Radio kaj Televid-elsendejoj

- Radio Martos: radio-elsendejo de la Urbodomo (107.7 MF) [4]

- Radiole Campiña (94.7 MF)

- Vicomar: loka televido.

Elstaraj Martosanoj[redakti | redakti fonton]

Sankta Amador juna pastro martirigita en Kordovo en la jaro 855.

Isabel de Solís, ŝi estis filino de la urbestro de Martos. Ŝi edziniĝis al la reĝo de Granado sub la nomo Zoraida (Maten-stelo). Ŝi loĝis dum la 15-a jarcento.

Francisco Delicado, aŭtoro de la verkaĵo La Lozana Andaluza. Kvankam li naskiĝis en Kordovo en sia verkaĵo li deklaris sin martosano.

Francisco Valenzuela Pescador juristo, en la jaro 1528 la reĝo Filipo la 2-a nomumis lin prokuroro de la Konsilantaro de la Indioj.

Diego de Villalta, historiisto.

Francisco Fernando de Escobedo, generalo. Li estis regiona ĉef-generalo en Gvatemalo de 1673 al 1678. Dum lia regado oni fondis la Universitaton San Carlos en Gvatemalo, la unua supera eduk-centro en tiu centramerica lando.

Antonio Álvarez Alonso muzikisto, aŭtoro de la mond-fama Suspiros de España.

Manuel Valdivia Ureña profesoro en la Universitato de Valencio, agronomia doktoro-inĝeniero kaj matematikisto. Honora Doktoro de la Universitatoj de Valencia (1992), Kastelono (1992) kaj Lieĝo (Belgio) (1994).