Arroyo del Ojanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arroyo del Ojanco
municipality of Andalucía

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 187  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 19′ N, 2° 54′ U (mapo)38.320833333333-2.8947222222222Koordinatoj: 38° 19′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Alto 540 m [+]
Areo 61 km² (6 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arroyo del Ojanco (Provinco Ĥaeno)
Arroyo del Ojanco (Provinco Ĥaeno)
DEC
Arroyo del Ojanco
Arroyo del Ojanco
Situo de Arroyo del Ojanco
Arroyo del Ojanco (Hispanio)
Arroyo del Ojanco (Hispanio)
DEC
Arroyo del Ojanco
Arroyo del Ojanco
Situo de Arroyo del Ojanco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arroyo del Ojanco [+]
vdr
Arroyo del Ojanco en la provinco.
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.

Arroyo del Ojanco [arojo deloĥanko] (Rojo de la Okulego) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 57,31 km2 kie loĝas 2 288 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 41,06 loĝ./km2.

Ĝi atingis la sendependigon disde Beas de Segura kaj sian konstituon kiel sendependa municipo la 24an de januaro 2001, post longa jura proceso, komencita per postuloj el la 4a de junio 1953.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arroyo del Ojanco situas sur la okcidento de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 540 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°19′15″N 2°53′41″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Segura de la Sierra, Puente de Génave, Beas de Segura kaj Chiclana de Segura. Estas ĉe la enirejo de la Natura Parko kaj la municipa teritorio estas trapasata de la rivero Guadalimar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]