La Iruela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Iruela
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23476
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 881  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 55′ N, 3° 0′ U (mapo)37.9203509-2.9941404Koordinatoj: 37° 55′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 954 m [+]
Areo 124 km² (12 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Iruela (Provinco Ĥaeno)
La Iruela (Provinco Ĥaeno)
DEC
La Iruela
La Iruela
Situo de La Iruela
La Iruela (Hispanio)
La Iruela (Hispanio)
DEC
La Iruela
La Iruela
Situo de La Iruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Iruela [+]
vdr
La Iruela kaj maldekstre la kastelo sur rokopinto.
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. La Iruela en la nordo, norde de Cazorla.
La Iruela en la provinco.

La Iruela estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 123,97 km2 kie loĝas 1 899 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 15,79 loĝ./km2.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Iruela situas sur la nordo de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Chilluévar, Cazorla kaj Santiago-Pontones. Estas sur 668 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.

Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Apartenas al la municipo La Iruela la submunicipoj Burunchel, El Burrueco, La Pasada Barrero, El Palomar, Arroyo Frío, Tramaya, Fontanares, La Estrella, Mortalejos, Los Tiscares, Arroyos de Plaza, Juntas de Muriel, Nubla, el Pocico, Copete, Don Roque, Mortalejos kaj San Martín.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de La Iruela.

La kastelo de La Iruela estas de konstruo fare de almohadoj, sur iama bazo de berberoj. La Iruela estis okupita de islamanoj, cele al kultivo de la tieaj teroj; ili konstruis domojn kaj poste muregon defendan. Poste la almohadoj eniris en Iberio en la 12a jarcento, kaj en la loko de tiuj kamparanaj domoj kontruis la unuan remparon de la fortikaĵo, el tri kiuj estas aktuale. La dua remparo, konstruita ankaŭ de almohadoj, konsistas en kastelkorto ĉirkaŭita de serio de turetoj unuigitaj de murego.

En la interno de la kastelkorto, estas ankoraŭ restoj de iama akvorezervujo. La kastelo, kun la cetero de la municipo, estis konkerita de la kristanoj en la 13a jarcento, en tempo de la reĝo Fernando la 3-a kun helpo de la trupoj de la arkiepiskopo de Toledo Rodrigo Ximénez de Rada, al kiu oni donis la jurisdikcion de tiuj teroj ene de la senjorlando Adelantamiento de Cazorla. La kristanoj faris serion de reformoj en la kastelo, elstare la konstruado de la ĉefturon. La kastelo estis deklarita Historia Monumento en 1985 kaj aktuale, inter la kastelo kaj la rokaĵo oni konstruis spektaklejon je stilo de klasika teatro kie oni faras artajn spektaklojn.

En la 16a jarcento oni konstruis renesancan preĝejon, laŭ ordono de Francisco de los Cobos, markizo de Camarasa, kiu estis nomumita senjoro Adelantado de Cazorla kaj persona sekretario de Karolo la 5-a. Partoprenis en la arkitekturo Andrés de Vandelvira, liaj disĉiploj, kaj en 1538 Rodrigo de Gibaja. Iama pordego-turo de islama deveno estis reuzita de la kristanoj kiel sonorilturo. Dum la Milito de Hispana Sendependigo la 4an de junio 1810 la preĝejo estis incendiita de la francoj kun aliaj domoj de la municipo. Post la milito, la Iglesia preĝejo restis totale en ruinoj, kaj eĉ malboniĝis kiam falis la tegmento. La preĝejo iĝis tombejo ĝis 1954.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]