Malago (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la provinco de Malago sude de Hispanio

La provinco Malago (hispane: Provincia de Málaga) estas unu de la ok provincoj de Hispanio kiuj komponas la regionon de Andaluzio. Ĝi situas sude de la Iberia Duoninsulo, ĉe la marbordo de la Mediteraneo, inter la provincoj de Granada oriente kaj Cádiz okcidente. Norde limas kun la provincoj de Córdoba kaj Sevilo. Ĝia ĉefurbo estas la urbo de Málaga.

Ĝi estas la plej malgranda provinco de Andaluzio. Ĝi enhavas surfacon de 7.306 km² distribuita en 100 municipoj, 9 komarkoj kaj 11 jurteritorioj. La populacio superas milionon kaj duonon de loĝantoj, laŭ la censo de 2008, kaj estas la dua provinco de Andaluzio kaj la sesa de Hispanio laŭ la populacio.

Tiu provinco enhavas la du komarkojn de la Costa del Sol kiu estas ege fama allogaĵo por turismo kaj por milionuloj kiuj venas loĝi tien (ĉefe portempe) ĉu arabestroj ĉu rusaj mafiuloj.