Montizón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montizón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23266
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 606  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 23′ N, 3° 6′ U (mapo)38.3911063-3.10074867559Koordinatoj: 38° 23′ N, 3° 6′ U (mapo) [+]
Alto 643 m [+]
Areo 211 km² (21 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montizón (Provinco Ĥaeno)
Montizón (Provinco Ĥaeno)
DEC
Montizón
Montizón
Situo de Montizón
Montizón (Hispanio)
Montizón (Hispanio)
DEC
Montizón
Montizón
Situo de Montizón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montizón [+]
vdr
La sep municipoj de la komarko El Condado de Ĥaeno. Montizón nordoriente malhelverde.
Komarko El Condado de Ĥaeno en Andaluzio.
Montizón en la provinco Ĥaeno.

Montizón [montiZON] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko El Condado.

La areo de la municipo estas 211,93 km2 kie loĝas 1 725 geloĝantoj, do loĝdenso estas 8,23 loĝ./km2.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montizón estas en la komarko El Condado nordoriente de la provinco Ĥaeno kaj nordoriente de El Condado, lime kun Castellar okcidente kaj sude, kaj kun Chiclana de Segura oriente, same kiel kun Villamanrique norde, farante limon interprovincan la sierra de Segura.

De Montizón dependas la domaroj Venta de los Santos je 3 km en direkto norde, kaj Aldeahermosa je 2 km sude. Ene de ĝia municipa teritorio estas la Akvorezervejo Dañador, apartenanta al la Hidrografia Konfederacio de Gvadalkiviro, natura rezervejo de granda riĉo kaj ekologia kaj ĉasada.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

El la prahistorio estas pruvaro de homa okupo en la zono: ŝtonaj iloj en la zono de Torre-Alber kaj ceramiko en Cabeza Chica. De la Romia Imperio estas restaĵoj de romiaj ŝoseoj kaj apud Aldeahermosa oni trovis la mejloŝtonon kiu indikis la distancon el tie al Kontrebia en la valo de la rivero Ebro kaj skribaĵoj en Venta de los Santos, indikanta dependecon de Ilugo (Santisteban del Puerto). En la epoko islama Al Andalus estis nur kampardomo, kiu estis konkerita en 1226 fare de Fernando la 3-a kiel la cetero de la komarko. Sed en la 14a kaj 15a jarcentoj la areo restis senhoma, kiel malferma kverkarbaro nur por brutobredado dependa de Santisteban del Puerto, konata kiel Barranco Hondo.

En la 18a jarcento Montizón estis fondita en 1767, kun siaj du dependaj domaroj nome Aldeahermosa kaj Venta de los Santos, dum la regado de Karolo la 3-a, ene de la plano de reloĝado de Sierra Morena kaj Sierra de Segura por atingi sekurecon survoje inter Andaluzio kaj la nordo, cele al finigo de banditeco. La unua setlantoj de la "sierra" estis senditaj de la intendanto de la reĝo, nome D. Pablo de Olavide, rekrutitaj en Centreŭropo: francoj, germanoj, nederlandanoj, svisoj kaj italoj kiuj ricevis teron por kultivo de cerealo, olivarbojn, loĝejon kaj necesajn ilojn; Montizón havis nur 6 domojn, preĝejon kaj cerealujon.

En la 19a jarcento, estis 408 domoj kaj 352 lokanoj, kun lernejo, preĝejo kaj cerealujo. En 1808 oni akiris rajton al propra municipo, kiu perdis en 1888, kiam ekdependis de Castellar, kaj rekuperis sian sendependecon en 1906.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo gravas sude de la municipa teritorio en diversaj areoj: irigaciaj 7 ha. ĉefe de verda fabo, senirigaciaj 543 ha. ĉefe de tritiko, kaj olivarbaj 5324 ha. ĉefe dediĉitaj al la produktado de verdaj olivoj. Forstado kaj ĉasado (perdrikoj kaj kunikloj, krom migrantaj birdoj) en la zonoj de makiso, apartenanta al la mediteranea ekosistemo. La brutobredado estas de ŝafoj, kaj iom da porkoj. La rura turismo estas grava en la Akvorezervejo Dañador, je 7 km de Venta de los Santos, en la "Barranco del Lobo" (Ravino de la Lupo), apud Venta de los Santos, kie okazis batalo inter la hispanoj (estritaj de la generalo Gaspar Vigodet) kaj francoj dum la Milito de Hispana Sendependigo, la Mino "Avellanar", iama minejo de galeno ekspluatita ĝis antaŭŭ nelonge kaj arkeologiaj kuŝejoj de la antikva ermitejo de San Ildefonso kaj de la romiaj restaĵoj de Solaria.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Confederación Hidrográfica del Guadalquivir. Ministerio de Medio Ambiente. Junta de Andalucía. «Ficha del embalse del Dañador». Konsultita la 25an de februaro 2020.
  2. Promoción y Difusión de los Recursos Turísticos de la Provincia de Jaén. Grupos de Desarrollo Rural de la Provincia de Jaén. «Área Recreativa Las Torrecillas». Konsultita la 25an de februaro 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]