Torreperogil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torreperogil
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 108  (2023) [+]
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 2′ N, 3° 18′ U (mapo)38.034339-3.291725Koordinatoj: 38° 2′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 90,1 km² (9 010 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torreperogil (Provinco Ĥaeno)
Torreperogil (Provinco Ĥaeno)
DEC
Torreperogil
Torreperogil
Situo de Torreperogil
Torreperogil (Hispanio)
Torreperogil (Hispanio)
DEC
Torreperogil
Torreperogil
Situo de Torreperogil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torreperogil [+]
vdr
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno. Torreperogil plej sudoriente flave.

Torreperogil estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la centro de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la sudoriento de la komarko La Loma.

La areo de la municipo estas 90,1  km2 kie loĝas 7 276 geloĝantoj, do loĝdenso estas 82,03 loĝ./km2.

La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ties municipa teritorio estas en la norda parto de la Betika Montĉeno. La olivarboj, kiuj estas konstituitaj en preskaŭ unukultivo, kun la industrio de produktado de olivoleo, estas la ĉefaj enspezofontoj de la loko. Tamen estas ankaŭ kultivoj de irigacio en la valoj de la sudo de la municipo por diversaj legomoj, krom areoj por vitoj, kio faras, ke Torreperogil estas unu el la malmultaj lokoj en la provinco kiu havas gravan produktadon de vino.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Úbeda, Sabiote kaj Villacarrillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Torreperogil.

La nomo "Torreperogil" (Turo de Pero Gil) devenas de la senjoro de la turo ĉirkaŭ kiu oni konstruis la vilaĝon: nome Pero Xil de Zatico. Don Pero Xil distingiĝis en la konkero de Úbeda je ordonoj de Fernando la 3-a en 1231. Torreperogil atingis sian sendependecon disde Úbeda en 1635, havigita de Filipo la 4-a, sed tio validiĝis nur en 1642 ĉar antaŭe la senjoroj de Úbeda malakceptis tion.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Malhelaj turoj, Torres oscuras, de iama kastelo.
  • Preĝejo de Sankta Maria.
  • Ponto Cerrada.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]