Villanueva de la Reina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de la Reina
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 964  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 0′ N, 3° 55′ U (mapo)38.0051245-3.9145513Koordinatoj: 38° 0′ N, 3° 55′ U (mapo) [+]
Alto 221 m [+]
Areo 209 km² (20 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de la Reina (Provinco Ĥaeno)
Villanueva de la Reina (Provinco Ĥaeno)
DEC
Villanueva de la Reina
Villanueva de la Reina
Situo de Villanueva de la Reina
Villanueva de la Reina (Hispanio)
Villanueva de la Reina (Hispanio)
DEC
Villanueva de la Reina
Villanueva de la Reina
Situo de Villanueva de la Reina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de la Reina [+]
vdr
Villanueva de la Reina en la provinco.

Villanueva de la Reina [biĝaNŬEba delaREJna] (Nova Urbo de la Reĝino) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La areo de la municipo estas 209 km2 kie loĝas 3081 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 15,08 loĝ./km2.

Villanueva de la Reina situas sur la sudoriento de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj. Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.

Estas submunicipoj La Condesa, La Crujía, La Quintería kaj Rincón de San Ildefonso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo formas longan strion kiu okupas la mezan areon de la rivero Gvadalkiviro, karakterizita de ebena orografio. En la norda zono de la teritorio, la pejzaĝo estas montara kaj tie abundas pinoj, kverkoj kaj makiso. La municipa teritorio de Villanueva de la Reina formas parton de la Natura Parko Sierra de Andújar.

La municipa teritorio limas nordoriente kun la teritorio de Baños de la Encina, oriente kun Espeluy, Bailén kaj Lahiguera, sudoriente kun Cazalilla, sude kun Fuerte del Rey kaj okcidente kun Andújar.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita de romianoj.

Enirejo al unu de la kavodomoj de Lituergo.

Alfonso la 10-a konkerinte ĝin en la 13a jarcento donis la urbon al Andúxar (Andújar) kaj tiu ricevis la nomon Villanueva de Andújar. Sendependiginte de Andújar la 14an de februaro 1791 fare de Karlo la 4-a, ĝi eknomiĝis Villanueva de la Reina honore al lia edzino María Luisa de Parma naskinta sian filinon, nome la Infantino María Teresa de Burbono la 16an de februaro. Tiel oni malpravigas la teoriojn ke la nomo de la Reĝino rilatas al Isabel la 2-a, kaj ke iam la nomo estis Villanueva del Río.

Ĉe la rivero estas la ĉirkaŭ 50 kavodomoj de Lituergo. Post la Hispana Enlanda Milito kelkaj familioj instaliĝis tie kaj la popolnombrado de 1945 indikas 183 personojn loĝantaj tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]