Akrostiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akrostiko estas poemo kies komencaj, mezaj aŭ finaj literoj de ĉiuj versoj, legate vertikale, formas vorton (ĝenerale propran nomon), devizon, moton aŭ ideon. Vidu ekzemplon de Poul Thorsen pri Marĝorie Bulton:

Mire mi sentis unua-ekvide:
Ambaŭ nin konas tre bone.
Rave mi, longe de vi izolite,
Ĝuis vin frande -- platone.

Ofte vi venis en versoj vizite,
Restis por senviakone
Inter Teneraj Sonetoj merite
Ekstravaganci ĉi-dome.

Baŭmas surtable sen ĝen' surogato:
Ulo al kiu vi faras
Libro-altaron por mis-adorado.

Tute trompita mi staras
Orfa kun ĉi serenado,
Nuda eĉ pli ol la kato!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]