Juvelarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Augsburg (Bayern, Germanio): Keltaj juveloj en la Romepoka muzeo
Montrofenestro de juvelvendejo

Juvelo estas dekora objekto belig-cele metata sur homon, alian beston, aŭ eĉ alian objekton. Ofte ĝi estas farita el valora metalo (oro, arĝento, bronzo) sen aŭ kun kromaj gemoj (diamanto, rubeno ktp.). Juveloj ankaŭ povas konsisti el aliaj materialoj (sukceno, perloj, plumoj, k.a.).

Juvelarto estas arto, tekniko kaj agado rilataj al produktado kaj vendado de juveloj. La rilataj ejoj estus juvelateliero pri la produktado kaj juvelvendejo aŭ eĉ juvelejo pri la vendejo. La respektivaj profesiuloj estus juvelfaristo kaj juvelvendisto; foje sama isto dediĉas sin al ambaŭ agadoj, tiam ĝi estus juvelisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Juvelisto en juvelateliero

Ekde sia ekesto homo uzis juvelojn. Dum la frua ŝtonepoko oni uzis interalie lupajn dentojn kiel juvelojn. Antaŭ la disvastiĝo de la mondaj religioj, kaj ankoraŭ en kelkaj paganaj socioj, la mortintoj entombigitis akompane de siaj juveloj. Per la bronzepoka evoluo de metala prilaborado kaj la posta utiligo de daŭre novaj materialoj (precipe dum kaj post la 20-a jarcento) la aĵaro por juvelfarado multe plivastiĝis. Kun pli valoraj entenaĵoj juveloj mem iĝis valoraj, komerce interŝanĝeblaj. Grandan juvelaron sen konata posedanto oni kelkfoje nomas trezoro.

Dum la unua mezepoko eŭropaj landoj kontaktis kun orientaziaj landoj, kiuj estis tre disvolvigitaj en tiu arto. Tiam komencis tutmonda komerco pri tiuj produktoj. Post la malkovro de Ameriko komencis eniri en Eŭropon grandajn kvantojn kaj de valoraj metaloj, kiel oro kaj arĝento, kaj de gemoj. Tio akcelis la produktadon kaj ĉefe la antaŭenigon de la juvelarto en Eŭropo.

Nuntempe plej altrangaj juveloj estas realigitaj el titanio. Tiuj juveloj uzas la karakterojn de la titanio (rigideco kaj malpezeco) por atingi novajn dimensiojn (florojn de 18 cm de diametro, grandaj papiliojn, ktp). Tiuj juveloj el titanio estas produktitaj per gluado (ciro) kaj poste poluritaj.

Ekzistas krome la juvelarto de "fantazio", kiu uzas metalojn nevalorajn kiel kupro, latuno, stano, zamako, kaj lastatempe kirurgia ŝtalo aŭ la jam menciita titanio. Tiu duaranga parto de la juvelarto uzas ankaŭ nematalajn materialojn kiel kristalo (strass), émajlo, kaj naturajn materialojn kiel ligno, korno, plumoj, kaj sintezaj rezinoj. Tiuj juveloj estas foje tre kreivaj kaj inventivaj kaj povas esti multekostegaj.

Teknikoj de juvelarto[redakti | redakti fonton]

Tradicia manfarado[redakti | redakti fonton]

La fabrikado de juveloj estis tradicie farita permane de manartistoj, tre bonkvalite kaj solide. Tio implicas formadon, faldadon, fajladon, segadon kaj lutadon (veldado aŭ brazado) de pecoj de valoraj metaloj aŭ gemoj. Polurado kutime estas la lasta tasko.

Industria manfarado[redakti | redakti fonton]

Pro antaŭenigo de inventoj eblis uzado de pli precizaj fornoj kaj teknikoj de lutado, kiel uzado de elastomeroj aŭ la fonto de perdita ciro; oni uzas acidojn por forigi borakson, kiu estas likvido uzata por lutado kaj kiu poste solidiĝas. Polurado povas esti ĉu mekanika ĉu kemia, kio estas pli danĝera.

J uveloj por homoj[redakti | redakti fonton]

Modernaj juveloj
Nuptoringo de bizanca stilo

Inter homoj juveloj estas dekoraĵoj, kiujn oni rekte-nerekte portas sur la korpo. Ĉefcelo de la juveloj estas fari personon pli atraktiva interne de socio, aŭ elmontri statuson de la homo.

Multe da fascino kuŝas en la juvelaj materioj (brila metalo, buntaj gemoj) kaj fasonoj.

Inter juveloj troviĝas:


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]