Françoise Gilot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Françoise Gilot
Persona informo
Françoise Gilot
Naskonomo Marie-Françoise Gilot
Naskiĝo 26-an de novembro 1921 (1921-11-26)
en Neuilly-sur-Seine, Seine,  Francio
Morto 6-an de junio 2023 (2023-06-06) (101-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio,  Usono
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioUsono vd
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojUniversitato de KembriĝoUniversitato de Parizo • Instituto en Parizo de la Universitato de Londono • Académie Julian vd
Familio
Edz(in)o Luc Simon • Jonas SalkPablo Picasso vd
Infanoj Paloma PicassoClaude Picasso vd
Profesio
Okupo pentristo • modeloilustristoartokritikistoverkisto • vidartisto vd
Laborkampo vidigaj artojpentrado • literary activity vd
Aktiva en Francio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Françoise GILOT (Neuilly-sur-Seine, 26-an de novembro 1921 - Manhatano 6-an de junio 2023) estis franca pentristino, artokritikistino kaj verkistino. Ŝi ricevis la honoran legion. Ŝi estis konata ĉar suferis dek malfacilajn jarojn de amrilato kun Pablo Picasso.

Ŝi studis filozofion kaj anglan literaturon en la Universitato de Kembriĝo kaj en la Instituto de la Universitato de Londono en Parizo. Ŝia patro insistis, ke ŝi finigu siajn studojn de internacia juro en Rennes, sed ŝi finfine abandonis tion kaj sekvis artan karieron, helpite de la patrino, kiu estis instruinta al ŝi pentrarton. Jam estante 14-jaraĝa, ŝi eklernis ceramikon. Estante 21-jaraĝa, ŝi konis Picasso. Kvankam li influis super la verkoj de Françoise Gilot kiel kubisma pentristo, ŝi disvolvigis propran stilon. Ŝi evitis la akrajn bordojn kaj angulecajn formojn kiujn Picasso kutime uzis, kaj anstataŭe ŝi uzis organikajn figurojn. Dum la Dua Mondmilito, la patro de Gilot klopodis savi siajn plej valorajn propraĵojn translokigante ilin, sed la kamiono estis bombardita de la germanoj, kio rezultis en la perdo de la desegnoj kaj akvareloj de la artisto.

​Gilot kaj Picasso ekrilatis printempe de 1943, kiam ŝi estis 21-jaraĝa kaj li 61-jaraĝa. Tiam Gilot ekfaris sian artan karieron. La tiama partnerino de Picasso estis Dora Maar, kiu estis anstataŭita de la juna artistino. Poste, Gilot ekloĝis kun li en 1946. Ilia rilato daŭris preskaŭ dek jarojn kaj ŝi apenaŭ sekvis sian karieron. Picasso kaj Gilot neniam geedziĝis, sed ili havis du gefilojn, Claude, naskiĝinta en 1947, kaj Paloma, en 1949.​ Dum siaj dek jaroj de kunvivado Gilot estis ofte alirita surstrate en Parizo de la laŭleĝa edzino de Picasso, Olga Ĥoĥlova. En 1964, 11 jarojn post ilia separiĝo, Gilot verkis "Vivo kun Picasso" (kun la artkritikisto Carlton Lake), libro kiu estis vendita en pli ol unu miliono de ekzempleroj en dekoj da lingvoj, spite la malsukcesaj klopodoj de Picasso por eviti tion. Ekde tiam, Picasso malakceptis plue renkontiĝi kun Claude aŭ Paloma. La gajnoj de la libro estis uzitaj por helpi Claude kaj Paloma plendi por esti agnoskitaj kiel laŭleĝaj heredantoj de Picasso.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]