Reĝa Palaco de Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Palaco de Milano
arta muzeo • muzea konstruaĵo • reĝa palaco • city palace • itala palaco • konstruaĵaro
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Giuseppe Piermarini vd
Lando Italio vd
Situo Milano
Adreso piazza Duomo, 12
Situo
Geografia situo 45° 27′ 47″ N, 9° 11′ 28″ O (mapo)45.4630549.191153Koordinatoj: 45° 27′ 47″ N, 9° 11′ 28″ O (mapo)
Reĝa Palaco de Milano (Milano)
Reĝa Palaco de Milano (Milano)
DEC
Reĝa Palaco de Milano
Reĝa Palaco de Milano
Situo de Reĝa Palaco de Milano
Map
Reĝa Palaco de Milano
Posedata de Comune di Milano vd
Retejo http://www.comune.milano.it/dseserver/webcity/portale/palreale.nsf/index.htm?readForm&settore=MCOI-66DHPH_HP
vdr
La Palazzo Reale kaj ĝia interna korto, vidita el la tegmento de Duomo (la milana katedralo), tra ties marmoraj spajroj.

La Palazzo RealeReĝa Palaco de Milano estis dum multaj jarcentoj la sidejo de la registaro de la urbo Milano (Italio), rezidejo de regentoj kaj aktuale grava kulturcentro, foirejo kaj ekspoziciejo.

Dum la regado de Habsburgoj ĝi suferis ŝanĝon al novklasika arkitekturo fare de la itala arkitekto Giuseppe Piermarini; la palaco estas dekstre de la fasado de la Duomo, kontraŭ la loko de la konata Galleria Vittorio Emanuele II. La fasado de la palaco sekvas la linion de iama korto, formante enirejon rilate al la Piazza del duomo, nomita ankaŭ piazzetta reale.

Menciidas la Sala delle Cariatidi (Salono de la kariatidoj) en la ĉefa etaĝo de la palaco, kiu okupas la lokon de la iama teatro, perdita pro incendio en 1776, kaj kiu estas la nura loko kiu survivis al forta bombardado de la urbo en 1943, dum kiu oni perdis la novklasikajn internojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Melano, Oscar Pedro Milano di terracotta e mattoni, Mazzotta, 2002.