Henri Laurens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Laurens
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1885 (1885-02-18)
en Parizo
Morto 5-an de majo 1954 (1954-05-05) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Claude Laurens
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • dezajnisto • gravuristo • ilustristo • presisto • grafikartisto
Verkoj La Grande Musicienne
Q3546905
vdr

Henri LAURENS (18a de Februaro, 1885 – 5a de Majo, 1954) estis franca skulptisto kaj ilustristo.

Henri Laurens laboris kiel ŝtonmasonisto antaŭ iĝi skulptisto. En 1899 li studis desegnadon, kaj li produktis verkojn kiuj estis tre influitaj de la populareco de Auguste Rodin.

Later Laurens eniris en la artisma kreiveca etoso en Montparnasse. Ekde 1915 li ekskulptis laŭ kubisma stilo post renkontiĝi kun Pablo Picasso, Georges Braque, Juan Gris kaj Fernand Léger.[1]

Laurens ne devis partipreni en la Unua Mondmilito, ĉar oni amputis al li kruron en 1909 pro osto-tuberkulozo.[2]

Amfiono en la Ciudad Universitaria de Caracas, Venezuelo.

Plurtalenta, Laurens laborkis por afiŝoj, kaj kolaĝo, estis gravuristo kaj kreis teatrodesegnadon kaj dekoracion. En 1915 li ilustris libron por sia amiko, la verkisto Pierre Reverdy.

En 1937 li ricevis la premion Helena Rubinstein, kio rezultis en aldonaj komisioj.[3] En 1938 li kunhavis ekspozicion kun Braque kaj Picasso kiu veturis al ĉefaj urboj de Skandinavio. En 1947, li farus presaĵojn por librilustraĵoj. En 1948 li ekspoziciis en la grava internacia Venecia Bienalo. Tiun saman jaron, li ekspoziciis ĉe la Galerie d'Art Moderne en Bazelo, Svisio.

Multaj el liaj skulptaĵoj estas amasaj objektoj. Ekzemplo de tiu stilo estas la monumenta peco Amfiono, kiun li dekomence desegnis je pli malgranda skalo antaŭ krei la finan version de 1952 por la Ciudad Universitaria de Caracas, Karakaso, post peto el la arkitekto Carlos Raúl Villanueva.[3]

La skulpta verkaro de Laurens influis la verkaron de arkitekto Jørn Utzon, fama pro la Sidneja Operejo, precize ĉe tombo fare de Laurens por aviadisto desegnita por la tombejo de Montparnasse, Parizo, en 1924.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christopher Green, Cubism and its Enemies, Modern Movements and Reaction in French Art, 1916–1928, Yale University Press, New Haven and London, 1987, p. 23.
  2. Cooper, Philip. Cubism. London: Phaidon, 1995, p. 114. (ISBN 0714832502)
  3. 3,0 3,1 Georges Braque (1964). Georges Braque (1882-1963), Henri Laurens (1885-1954): Drawings, Gouaches and Collages. J.P.L. Fine Arts. p. 22.
  4. Frampton, Kenneth. (1995) Studies in Tectonic Culture. Londono: The MIT Press, p. [htt://archive.org/details/studiesintectoni0000fram/e/277 277], 279. ISBN 0-262-56149-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]