Strekokodo
El Vikipedio
Strekokodo estas optika maŝinlegebla prezento de datenoj. Origine, strekokodoj prezentis datenojn en la linioj kaj spacetoj de paralelaj linioj, konataj kiel linearaj aŭ 1D (unudimensiaj) strekokodoj. Tamen, nun ili havas multajn paternojn de kvadratoj, punktoj, seslateroj kaj aliaj geometriaj paternoj, nomataj 2D (dudimensiaj) matricokodoj. Malgraŭ mankas strekoj, 2D sistemoj ĝenerale estas nomataj strekokodoj.
La unua uzo de strekokodoj estis por aŭtomatigi komercajn vendado-sistemojn, nun tasko preskaŭ universala hodiaŭ. Strekokodoj estas legeblaj per optikaj legiloj aŭ skanitaj de bildo per speciala programo.