Crónica del pueblo en armas (historias para niños)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Crónica del pueblo en armas
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Crónica del pueblo en armas (historias para niños) (Kroniko de la popolo en armoj (porinfanaj historioj)) estas unu el la fruaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1936, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Ĝi estas kun Míster Witt en el Cantón (1936), Primera de Acero (1937) kaj Contraataque (1937) unu el kvar verkoj inspiritaj de kaj verkitaj dum la Hispana Enlanda Milito (el kiuj Míster Witt en el Cantón verkita ĵus antaŭe sed tute montranta similan internan konflikton).

Crónica del pueblo en armas estas speco de lernolibro por infanoj pri la startinta milito.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La enhavo de la verko estas la historio de la antaŭaĵoj de la milito el perspektivo de dialektika materiismo. Tamen la tradiciaj konceptoj (posedantoj de produktorimedoj kontraŭ laboristoj) konvertiĝas en posedantoj kontraŭ popolo, kio estas pli svaga termino. Pri la kampo de posedantoj, Sender inkludas reĝon, nobelaron kaj eklezion. Tia kontraŭstaro estas sekvata ekde historiaj tempoj, ĉiam per tro partiisma rigardo. Eĉ iamaj invadantoj estas favore traktataj kompare kun klerikaro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, Crónica del pueblo en armas (historias para niños), Madrid-Valencia, Ediciones Españolas, 1936; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 45.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]