Billy the Kid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Billy the Kid

Henry McCarty (23-an de novembro 1859 – 14-an de julio 1881), pli bone konata kiel Billy the Kid (Vilĉjo la Bubo), sed li uzis ankaŭ la nomojn William Antrim kaj William Harrison Bonney. Li estis fifama eksterleĝulo, kiu vivtenis sin per forrabo de ĉevaloj kaj bovoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis irland-devenaj, lia patro mortis verŝajne en la usona interna milito, lia patrino mortis en 1874 je tuberkulozo. La duonpatro forlasis la infanojn (filojn), la junulo laboris en la proksima hotelo kontraŭ loĝebleco kaj manĝaĵo.

Li prirabis ĉinan lavejon kun Sombrero Jack en 1875 kaj oni arestis lin la 23-an de septembro, ĉar oni trovis la kaŝitajn vestojn. Li fuĝis tra la kameno el la prizono jam en la sekva tago. Dum du jaroj li laboris en provinca Arizono. Li iĝis en 1877 ĉaristo de Fort Grant Army Post, transportis lignon el la arbaro al la seg-uzino. Dum la laboro, li konatiĝis kun Frank „troig-parola” Cahill, kiu ŝatis „ĉikani” la junulon. La 17-an de aŭgusto, Cahill atakis McCarty kaj ĵetis lin al la grundo. La junulo pafis je Cahill, kiu mortis sekvatage je la vundiĝo. Oni arestis lin, sed li sukcesis fuĝi.

Dum la fuĝo li uzis la nomon William H. Bonney. Aŭtune de 1877, li setlis en regiono Lincoln, kie dungis lin James Dolan kaj lia kunulo kiel bovpaŝtiston. Tie li envolviĝis en konflikton de la lokaj grandpotenculoj.

La "milito"[redakti | redakti fonton]

Sur la unua flanko staris James Dolan (apogita fare de la loka politika-ekonomia mafio), sur la alia flanko la angla John Tunstall kaj ties kunulo, Alex McSween. Oni murdis la 18-an de februaro 1878 Tunstall, kio instigis Bonney kaj aliajn por venĝo. Ili fondis sian taĉmenton (Regulatoroj), elektis al gvidanto Richard "Dick" Brewer kaj murdis du supozitajn murdistojn la 6-an de marto.

La Regulatoroj (Jim French, Frank McNab, John Middleton, Fred Waite, Henry Brown kaj Bonney) murdis la 1-an de aprilo la ŝerifon William J. Brady kaj ties vicon. La 4-a n de aprilo la bizonĉasisto Buckshot Roberts murdis la gvidanton de la Regulatoroj, Richard "Dick" Brewer. Du taĉmentanoj vundiĝis, ili sukcesis murdi la bizonĉasiston. Post la afero, ekgvidis la grupon Bonney (McCarty).

Pro murdo de Brady, la bando kaŝis sin kaj la 15-an de julio 1878 trafis en kaptilon en domo de McSween (kun McSween). Post kvintaga atako, oni bruligis la domon. McCarty sukcesis fuĝi, dume murdis Bob Beckwith. McSween estis murdita same.

La nova guberniestro de Nov-Meksiko, Lew Wallace decidis doni amnestion al tiuj, kiuj ne estis juĝe akuzitaj en la bovmilito. En marto de 1879, Wallace kaj la (akuzita) McCarty renkontiĝis kaj interkonsentis. McCarty devis atesti en juĝproceso.

La fino[redakti | redakti fonton]

Laŭ la interkonsento, li devis ludi arestadon kaj eĉ eniri prizonon ĝis atestado. John Dolan - distrikta advokato, grava membro de la bando The House - rifuzis liberigon de McCarty kaj reprizonigis lin en junio de 1879. Li sukcesis fuĝi denove. En la sekva duonjaro li vivtenis sin per ŝtelado, rabado, murdo. Li murdis en januaro de 1880 viron (Joe Grant) en drinkejo de Fort Sumner. Grant fierparolis dum kartludo, ke li povus murdi la Junulon. Kiam la Junulo malkaŝis sin, Grant ekpafis, sed la Junulo murdis lin. En novembro de 1880, polica taĉmento ĉirkaŭis bandon de McCarty en domo. Pro mispafoj kaj miskompreno inter la policanoj, la bando sukcesis fuĝi.

La Junulon kaptis Pat Garrett la 23-an de decembro kaj oni enprizonigis lin en urbo de Mesilla. Ĝis aprilo li donis intervjuojn kaj petis amnestion de Wallace. La 13-an de aprilo la juĝisto Warren Bristol kondamnis lin je morto (pendigo). Oni planis la ekzekuton je la 13-a de majo kaj oni reliveris Billy al Lincoln, kie gardis lin du vicoj de Garrett (James Bell kaj Robert Ollinger). La Junulo fuĝis la 28-an de aprilo; dum Garrett estis ekster la urbo, Billy pafis per kontrabandita pistolo la du vicojn kaj fuĝis.

Li kaŝis sin ĉe sia amiko, sed la 14-an de julio 1881 murdis lin kaŝe Garrett, kiu alvenis pridemandi la amikon.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La figuro de Billy la Junulo estis ĉefa temo de multaj libroj, romanoj kaj filmoj ekde la fino de la 19a jarcento kaj dum la tuta 20a jarcento.

En hispanlingva literaturo la novelo "El bandido adolescente" (La adoleska bandito) de Ramón J. Sender subtrekas la rilatojn de la rolulo kun la meksikdevenaj loĝantoj, kiel montro de la subpremataj tavoloj de la socio fare de la anglosaksa hegemonia loĝantaro en la tiamaj sudokcidentaj ŝtatoj de Usono.