Bizancio (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bizancio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Bizancio (Bizanco) estas unu el la ĉefaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1956, kiam la aŭtoro estis en la kerno de sia etapo de ekzilo.[1] Ĝi rajtis esti publikigita en Hispanio nur en 1968, kiam la verkoj de Sender ekpublikiĝis en lia lando.[2]

Temas pri historia romano kiu rakontas la historion de la almogavaroj en la Bizanca Imperio. Sender en sia ekzilo, ne povanta reveni sialanden, sentas sin proksima al la naskolando almenaŭ esplorante ties pasintecon kaj rekreante ĝin.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La kerno de la verko estas la ekspedicio de ok mil katalun-aragonaj trupoj apoge dekomence kaj opozicie poste al la Bizanca Imperio, starte en 1302, alvokitaj de la imperiestro Androniko la 2-a Paleologo kontraŭ la turkoj kiuj minacis la imperiajn landlimojn. La estro estis Roger de Flor, kaj kapitanoj Muntaner kaj Arenós; aliflanke estas Mikaelo, filo de Androniko, kaj Maria, filino de la komplotema Irene, fratino de la imperiestro.

Almogavaro defias kaj venkas du grekajn kavalirojn kaj ekde tiam oni starigas la superecon de la aragonanoj, instalitaj en Blankerno, malamike de kontraŭa kvartalo de ĝenovanoj. Roger edziĝas al la princino Maria, kiu montriĝas fantaziema. En konflikto mortas kvar mil ĝenovanoj kaj neniu kataluno. Arenós konfesas al Muntaner, ke ankaŭ li estas enamiĝinta je Maria, kaj tial li foriras ankaŭ por eviti konflikton kun Roger kaj pro la fiagoj de almogavaroj. Okazas ankaŭ serio de venkoj kontraŭ la turkoj, kio vekas envion de malamikoj, kun komplotoj en Konstantinopolo, kaj ribeloj de aliancanoj, kiel alanoj kaj grekoj. Intermezas oftaj leteroj de Maria. Androniko pagas malbone al la almogavaroj vintrumantaj en Kalipoli. La imperiestro protektas la ĵus alveninta Berenger de Entenza, rivalo de Roger de Flor.

Roger venas al Konstantinopolo, kie estas murdita dum bankedo, kio startigas persekutadon kontraŭ la almogavaroj, jam nenecesaj, ĉar ili jam venkis la turkojn, kaj iĝis multekostaj. Tri kapitanoj defendas sin arde en turo, sed aliaj kvar mil almogavaroj estas mortigitaj. La nova estro Rocafort venkas en Apros, kaj Rodesto, kion rakontas Maria. Okazas sinsekvaj sukcedoj de almogavarestroj kaj armitaj konfliktoj. La princino Maria, enamiĝinta de Berenguer, komplotas, ĉefe post lia murdo, kaj Rocafort, ankaŭ enamiĝinta de Maria, estas ekzekutita. La almogavaroj retiriĝas tra Tesaloniko al Ateno.[3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Sender estas jam enradikiĝinta en Usono, lia klino al la hispana kulturo kondukas lin al elekto kiel eposa popolo la katalun-aragonanojn. Inter la dek du historiaj romanoj de Sender, tiu ĉi estas kiu plej malantaŭen retroeniras serĉe de la prasento de la hispana popolo, kontraste kun orientanoj. Krome, li kiel aragonano sentas sin proksima al la pirenea naskolando de almogavaroj.

Temas pri epopeo de Roger de Flor, en kiu aperas la morto kiel virta fakto. Sender sekvas kiel inspiro la "Crónica" de Ramón Muntaner, precize el la fragmentoj 199 ĝis 239.[4] Kiel heredo de la "Crónica" en la diversaj bataloj oni kalkulas milojn da mortoj, ĉefe faritaj de almogavaroj, sed ne nur. Perfidojn oni pagigas per miloj da mortoj, de kie naskiĝis la esprimo "kataluna venĝo". La tema insisto en sangelverŝo ligas tiun verkon kun aliaj de Sender, en kiuj oni alproksimiĝas al la flanko de malbono], kiel Epitalamio del prieto Trinidad, La aventura equinoccial de Lope de AguirreEl bandido adolescente.

Citaĵo
 En malmultaj horoj la batalkampo estis por la aragonanoj, kiuj mortigis pli ol dek mil turkaj soldatoj kaj kaptis ĉirkaŭ dek mil ĉevalojn [...] La venko estis kompleta kaj sendamaĝa por aragonanoj aŭ katalunoj, kiuj retroiris kunportante la militakiron. [5] 

En la dua parto la amasmortigado elĉerpiĝas kaj aliaj temoj okupas pli da gravo, kiel la superrealismaj diskursoj kaj leteroj de la princino Maria, la diversaj amaferoj de diversaj almogavarestroj, enamiĝintaj je ŝi, la komplotoj kaj perfidoj de tiu situacio derivitaj ktp.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Estas roluloj kaj kolektivaj kaj unuopaj. Inter kolektivaj elstaras la almogavaroj, herooj aŭ duondioj, kiuj ĉiam venkas, venkegas. Kiel primitiva montardevena popolo, kompare kun la rafinitaj grekoj aŭ ĝenovanoj, ili estas sovaĝaj kaj sangelverŝemaj. En la verkaro de Sender abundas la roluloj instinktaj, energiaj, neraciaj, kontraŭ la denaturigita okcidenta civilizacio.

Citaĵo
 Estis la almogavaroj feroca gento, kun iom en siaj kutimoj el la aspra libereco de la montoj de Aragono. [6] 

Roger de Flor estas la ideala reprezentanto de tiu kolektivo, sed li ne estas soldato, sed kapitano kaj nobelo, do ankaŭ nobla, kio kondukas lin al fidemo, perfido kaj morto. Muntaner estas alia aparta kapitano, tiu kiel intelektulo (fakte aŭtoro de la "Crónica", kiun uzis Sender kiel fonto de la historia materialo), sed tamen ankaŭ kuraĝa kaj povega militisto. Berenguer kaj Rocafort opozicias unu la alian en la dua parto, ĉefe post la morto de Roger, kiel aspirantoj al la estreco kaj al la amo de Maria. Sender bazinte sin sur la vera historia realo, muntas tie veran klasbatalon: Rocafort (signife Forta Roko) estas pli primitiva, sovaĝa kaj preferata de la almogavaroj, dum Berenguer estas pli klera, altklasa kaj preferata de kapitanoj.[3]

La dua kolektiva rolulo estas "Bizancio", tio estas la bizancanoj, grekoj, kun ĝenerala trajto en dekadenco, sed ene de tiu la unuopaj roluloj estas pli markitaj ol ĉe hispanoj. La princino Maria estas tute aparta kazo, mikso de fantazio kaj komunsenca filozofio, abstrakta Homo, kiu suferas same sub ĉiu kulturo kaj epoko, kaj ŝlosila en la verkaro de Sender. Ŝia patrino, la reĝino Irene, estas tipa komplotisto, kiu kongruas kun la serio de perfidoj kiuj strukturigas la verkon, sed ankaŭ kiuj estis konstanto en la historio kaj dekadenco de la Bizanca Imperio. La princo Mikaelo estas febla, frustacia kaj enviulo, kontraŭ la energio de almogavaroj. La imperiestro Androniko estas ne tiom markita, kaj enmetita en la kortega vivo.[3]

La ĝenovanoj estas tria kolektiva rolulo, sed sen unuopaj individuoj elstarigitaj. Ili estas komplotemaj, perfidaj, ambiciaj, materiismaj kaj rafinitaj. Tial ili tuj opozicios al almogavaroj.[3]

"Bizancio" kaj "La aventura equinoccial de Lope de Aguirre""[redakti | redakti fonton]

Estas tiom multaj similaĵoj inter tiuj du romanoj, ke oni ne povas paroli pri simplaj koincidoj, sed pri la reuzado fare de Sender de similaj elementoj, eĉ sen kontraŭi la historian realon, tio estas prefero por difinitaj temeroj. Ambaŭ romanoj rakontas tre foran ekspedicion, kiuj iam ribeliĝas kontraŭ la establita povo (la grekoj aŭ la kastilia monarkio), kaj kiuj faras sian vojon pere de sangelverŝo kaj mortoj.[3]

Estas ankaŭ koincidoj ĉe la roluloj. En "Bizanco" la princino Maria estas edzino de la estro Roger de Flor, pot lia morto amantino de Berenguer kaj poste de Rocafort. En "La aventura..." doña Inés estas amantino de don Pedro, post lia morto de La Bandera, sekva estro, kaj poste de Zalduendo. En ambaŭ romanoj, kiel en aliaj historiaj romanoj de Sender, estas intelektula rolulo, kiu portas la sciencajn kaj kulturajn ideojn de la aŭtoro kaj utilas kiel anakronisma kontrapunkto, profitante lian historian perspektivon. Tiukadre kaj Muntaner (rekte) kaj Pedrarias (nerekte) estis aŭtoroj de kronikoj el kiuj Sender prenis informon por siaj verkoj. Kurioze ambaŭ kronikistoj estas konektitaj kon la loka folkloro; Pedrarias alvenas ĝis la fino nemortiginta, kaj Muntaner ne estas tiom sovaĝa kiel aliaj almogavaroj.[3]

Pli anekdotaj estas aliaj koincidoj. En ambaŭ romanoj estas momentoj en kiuj por eviti dizertadon oni detruas boatojn aŭ ŝipojn, same kiel en du verkoj de Sender pri Hernán Cortés. En "Bizancio" la ekzekutisto estas ĉino, kaj en "La aventura..." nigruloj. En ambaŭ romanoj aperas misteraj lumoj super tomboj de mortigitoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, Bizancio, México, Diana, 1956; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 23.
  2. Ramón J. Sender, Bizancio, Andorra, Barcelona, 1968, I-325 pp. II-318 pp.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 José María Salguero Rodríguez, Un análisis de "Bizancio" de Ramón J. Sender, en "Cátedra Nova", Badajoz, nº 14, diciembre 2001. pp. 393-404.
  4. Ramón Muntaner, "Crónica", Alianza, Madrid, 1970. 700 pp. Nome en pp. 410-492.
  5. (op. cit. v. !, p. 88)
  6. (op. cit. v. I, p. 15)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender, Universidad de Extremadura (Facultad de Filosofía y Letras), Cáceres, 1981. pp. 22-39.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]