Carolus Rex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Carolus Rex
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Carolus Rex: Carlos II el Hechizado (Karolo Reĝo) estas libro de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1963, kiam la aŭtoro estis en la kerno de sia etapo de ekzilo.[1] Ĝi rajtis esti publikigita en Hispanio nur en 1971, kiam la verkoj de Sender ekpublikiĝis en lia lando.[2]

Temas pri historia romano kiu rakontas la historion de la reĝo Karolo la 2-a de Hispanio, lasta el la dinastio de Habsburgoj, lia unua geedzeco (kun Marie-Louise d'Orléans) kaj ekzorco, ĉar oni supozis, ke la reĝo estis sorĉita kaj pro tio li ne kapablis havi filon, ĉio kadre de la kortegaj komplotoj (du jaroj, el 1679 ĝis 1680, do pli mallonge ol ĉe aliaj historiaj romanoj de Sender). Sender en sia ekzilo, ne povanta reveni sialanden, sentas sin proksima al la naskolando almenaŭ esplorante ties pasintecon kaj rekreante ĝin.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La historio sekvas informon senditan al la reĝo de Anglio (ankaŭ Karolo la 2-a). Dekomence jam kontrastas la anksio de la hispana reĝo por havi edzinon kaj filon. Johano de Aŭstrio, ekstergeedza filo de la reĝo Filipo la 4-a, kaj tial duonfrato de Carolus, volas malhelpi la dezirojn de sia duonfrato. Li jam sukcesis eviti alian edziĝon de la reĝo, sed nun okazas festoj por la nova engaĝiĝo kaj la nova reĝino venas al Hispanio. Tiel pliiĝas la ŝancojn de la patrinreĝino, partiano de Aŭstrio, dum mortas Johano. Jam en Hispanio la nova reĝino estas absolute seniluziiĝinta pro la mallibera hispana kortego, kompare kun la franca, kaj kiam ŝi renkontas kun la reĝo en kastilia vilaĝo, la malbela aspekto de la reĝo deprimigas ŝin. Okazas tute senceremonia nupto.

Siaflanke la reĝo estas obseda pro la kompreno, ke la reĝino ne estis virga antaŭ la geedziĝo (li estas ĵaluza pri ĉiuj francoj kiuj alproksimiĝas je ŝi, kaj ĉefe pri du kavaliroj kiuj helpis ŝin je rajdakcidento kaj vidis ŝiajn intimajn areojn), kaj ĉiuokaze pri la seksumado kaj neceso havi sukcedanton; dume la regaferoj kolapsas. Oni supozas, ke okazas ia satana interveno por eviti la gravediĝon de la reĝino, helpe al la interesoj de la aŭstria partio. La reĝoj ĉeestas en aŭtodafeo kaj oni meditas pri la Inkvizicio. La francoj invadis Katalunion kaj liberigis haremon de la Inkvizicio: liberigita Irene Ballabriga rakontas tre longe prie, en epizodo iom for de la kerna fadeno. Finfine okazas ekzorco por helpi la reproduktiĝon de la reĝo.[3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Inter pli ol dek historiaj romanoj de Sender, tiu ĉi estas la plej historia, en la senco ke tiu materialo okupas pli da loko ol la pure romaneca, kvankam ne perdinte la literaturajn nuancojn, kiel ja okazas en "Túpac Amaru".

Kadre de la ĝenerala temo de la dekadenco de Hispanio en la 17-a jarcento, la kontrasto inter la juneca spirito de la reĝino kaj la monstreca figuro de la monarko, revenas al malnova temo de la "malbone edziĝinta", nome junulino al maljunulo, tiukaze al kripla viraĉo. De tiu kontrasto rezultas psikologia evoluo de la rolulo de la monarko, kiu pasas de evidenta enamiĝo al rankoro por la edzino kiu ne gravedas kaj por si mem, kiu estas "sorĉita" kaj bezonas ekzorcon. La fina sceno de la ekzorco konsistigas kirlan momenton de la tuta verko: unuflanke la drona evoluo de la rolulo kondukas lin al absurda situacio, ke li komprenas, ke vere li estas sorĉita kaj la ekzosrco necesas. Duaflanke, spite al la karakteraj misoj de la rolulo, en tiu momento la reĝo montriĝas politike inteligenta; antaŭe li kriis favore al la franca partio (finfine de sia edzino), sed en la momento de la ekzorco li huraas por Aŭstrio; tio estas komprenata dekomence favore al tiu partio, sed ĉar dum la ekzorco oni supozas, ke per la koncernulo parolas Satano, tiel oni devas kompreni tion inverse: la patrinreĝino malsukcesis en sia komploto. Triaflanke tiu afero rezultos kelkajn jarojn poste en la morto senfila de la reĝo kaj malferma milito inter la partianoj de Francio kaj tiuj de Aŭstrio, nome la Milito de Hispana Sukcedo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón J. Sender, Carolus Rex: Carlos II el Hechizado, México, Mexicanos Unidos, 1956; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 28.
  2. Ramón J. Sender, Carolus Rex, Destino, Barcelona, 1971.
  3. Salguero, op. cit. pp. 122-125.
  4. Salguero, op. cit. pp. 133-134.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender, Universidad de Extremadura (Facultad de Filosofía y Letras), Cáceres, 1981. pp. 121-136.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]