Komplutensa Universitato de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Estrejo

La Komplutensa Universitato de Madrido hispane Universidad Complutense de Madrid estas hispana universitato kiu troviĝas en la Universitata Urbo de Madrido kaj en la Universitata Areo de Somosaguas, en Pozuelo de Alarcón (Hispanio).

La originoj de la Komplutensa Universitato troviĝas en la Cisneriana Universitato de Alcalá de Henares. Post ĝia malapero dum la 18-a jarcento, pere de la Reĝa Ordono de la Reĝino Regento de la 29-a de oktobro 1836, dekretiĝis la malaperigo en Alcalá kaj translokiĝo al Madrido, kie ĝi nomiĝis Centra Universitato.

En 1927 estis elpensita la konstruado de universitata kvartalo, en la zono de Monkloo, en la terenoj ceditaj de la reĝo Alfonso la 13-a. La Hispana Enlanda Milito konvertis la kvartalon en batalkampo, kaŭzante la detruadon de fakultatoj kaj institutoj kaj la perdon de ĝia riĉa heredaĵo (sciencaĵoj, artaĵoj kaj ampleksaj bibliografiaĵoj ĉefe el la antikva komplutensa universitato). Ankaŭ perdiĝis, grandparte pro ekzilado, multajn prestiĝajn profesorojn.

Ĝiaj aktivaĵoj disvolviĝas en du areoj, unu en la Universitata Urbo en la distrikto Monkloo-Aravako kaj la alia en Somosaguas, Pozuelo de Alarcón.

La Komplutensa Universitato estas la edukcentro kun pli da ĉeestaj studentoj en tuta Hispanio (laŭ datumoj de la Universitato mem, en la lerneja jaro 2006–2007 ĝi havis entute 88.177 studentojn) kaj ĝi estas la dua en tuta Eŭropo. En tiu sama lerneja kurso ĝi havis pli ol 6.000 profesorojn.

Cetere, la biblioteko de la Universitato estas unu el la plej gravaj de Hispanio, ĝi estas la dua laŭ bibliografiaj arkivoj post la Nacia Biblioteko de Hispanio.