Maria Kristina Burbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
María Cristina de Borbón-Dos Sicilias fare de Franz Xaver Winterhalter realigita en Parizo en 1841

María Cristina de Borbón-Dos Sicilias (Palermo, 27-a de aprilo de 1806 - Sainte-Adresse, 22-a de aŭgusto de 1878) estis Reĝino de Hispanio pro ŝia edziĝo kun la reĝo Fernando la 7-a en 1829 kaj regentino de Hispanio, inter 1833 kaj 1840, dum parto de la minoritato de ŝia filino, nome la reĝino Isabel la 2-a.

Geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj gepatroj estis Francisko la 1-a (1777-1830) reĝo de la Du Sicilioj inter 1825 kaj 1830 kaj la infantino Maria Isabel de Burbono (1789-1848) filino de Karlo la 4-a. Ŝi edziĝis en Aranjuez la 11-a de decembro de 1829 kun sia onklo Fernando la 7-a, iĝante reĝino de Hispanio.

Regenteco[redakti | redakti fonton]

Fernando la 7-a mortis en 1833. La reĝo estis nomuminta ĝin en sia testamento Guberniestrino de la Regno, posteno kie ŝi estos konfirmita de la konstitucia parlamento en 1836. La 28-a de decembro la saman jaron kiam ŝi vidviniĝis, ŝi edziniĝis per morganata geedzeco sekrete kun serĝento Agustín Fernando Muñoz y Sánchez.[1] Tiu rilato ne estis bone akceptita de la tiama socio.[2] La ĵusa pastro Marcos Aniano González, amiko de la edzo, celebris la geedziĝon kaj restis ligita al la familio dum preskaŭ tri jarkvinoj kiel unika konfesinto de Maria Kristina.[3] Ŝia filino kaj heredontino Isabel la 2-a estis nur 3-jaraĝa kaj pro tio ŝi agadis kiel regentino de la regno dum la venontaj sep jaroj, ĝis 1840. Dum tiu tempo ŝi faris necesajn sociajn kontribuojn, kia helpo al onuba marbordo en 1834 post epidemio de ĥolero. Danke la municipo de la tiam nomita Real Isla de la Higuerita petis kaj atingis la ŝanĝon de nomo al Isla Cristina, kies aktuala nomo estis ricevita la 12-an de aprilo 1834 post populara peto honore de la regentino Maria Kristina de Burbono, pro ŝiaj favoroj al la insulo dum tiu epidemio de ĥolero de 1833-34 kiu suferigis grandajn etendojn de Andaluzio kaj Ekstremaduro.[4]

Ŝi havis malamikojn, ĉefe ŝia onklo kaj bofrato Karlo Maria Isidro de Burbono kiu, malakceptante la ĵusan leĝon nome Pragmata Sankcio de 1830, plendis esti la laŭleĝa heredonto de la trono kaj iniciatis la ribelon konatan kiel Unua Karlisma Milito kiu finiĝis en 1839 pere de la Vergara Brakumo.

En 1845, la reĝino partoprenis en klopodo restarigi monarkion en Ekvadoro post peto fare de la tiea prezidento Juan José Flores. Tiu plano dufaza konsistus ke ŝia filo Agustín Muñoz y Borbón iĝu Princo de Ekvadoro kaj, poste, restariganto de la monarkio hispana en Peruo kaj Bolivio, unuiginte la tri landojn sub unusola ŝtato kiu estus Unuiĝinta Regno de Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio. Kiam jam ĉio estis organizita, Flores estis elpostenigita kiel prezidento de Ekvadoro fare la marta revolucio kaj tiu plano tute malsukcesis.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Post diversaj malsukcesaj klopodoj interamikigi la politikajn tendencojn de liberaluloj kaj moderuloj, Maria Kristina devis cedi la regentecon al Baldomero Espartero kaj eziliĝi - ŝi elhispaniĝis la 17-a de oktobro de 1840 per la vaporŝipo Mercurio-. Ekde Marsejlo ŝi anoncis, ke ŝi estis perfortigita rezigni kaj translokiĝis al Romo, kie la tiama papo Gregorio la 16-a konfirmis ŝian morganatan geedzecon. Ŝi instaliĝis poste en Parizo, danke al financa apogo de Francisco, grafo de Luzárraga, kaj ekde tie ŝi konspiris kun fideluloj kontraŭ la esparterisma registaro ĝis ties elpostenigo kaj posta nomumado de ŝia filino 13-jaraĝa kiel reĝino Isabel la 2-a. Unu el la aferoj plej gravaj dum tiu periodo estis la edukado de la princinoj, pro luktado inter la personaro de la reĝa palaco nomumita de Espartero kaj la resto, klinemaj al la regentino, kia la markizino de Santa Cruz.

En februaro de 1844 ŝi revenis al Madrido (kvankam ŝi reforiros dum mallonge en 1847) kaj instaliĝis en palaceto, tiu de las Rejas, ekde kie ŝi klopodis kontroli la politikon farata de ŝia filino. Krome, kun ŝia edzo, ekis negocojn rilatajn kun salo kaj al fervojo - kie partoprenis ankaŭ Narváez- kaj oni diris, ke «no había proyecto industrial en el que la Reina madre no tuviera intereses (ne estis industria projekto kie la patrina reĝino ne havu interesojn)». Kiel konsekvenco, Maria Kristina ricevis malemon el la popolo -ĉefe fare de ŝia bofilo Francisko de Asizo de Burbono- kaj en 1854 ŝi estis elpelita de Hispanio kaj estis nuligita la dumviva pago kiun la parlamento estis doninta al ŝi.

Ŝi restis en Francio la reston de sia vivo kaj revenis al Hispanio nur kiam ŝia nepo Alfonso la 12-a okupis la tronon, sed kun limigo ke ŝi ne instaliĝu definitive en la lando. Kiel kuriozaĵo, menciindas ke nek ŝia filino (la reĝino) nek ŝia nepo (la venonta reĝo) havis bonan rilaton al ŝi, ĉar ili malakceptis ŝian duan geedziĝon (morganata geedzeco).

Morto[redakti | redakti fonton]

Ŝi mortis dumekzile kaj estis entombigita, poste, en la Monaĥejo de El Escorial.

Antaŭuloj[redakti | redakti fonton]

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
16. Filipo la 5-a de Hispanio
 
 
 
 
 
 
 
8. Karlo la 3-a de Hispanio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
17. Isabel de Farnesio
 
 
 
 
 
 
 
4. Fernando la 1-a de Du Sicilioj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
18. Aŭgusto la 3-a de Pollando-Saksio
 
 
 
 
 
 
 
9. Maria Amalia de Saksio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
19. Maria Josefa de Aŭstrio
 
 
 
 
 
 
 
2. Francisko la 1-a de Du Sicilioj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
20. Leopoldo la 1-a de Loreno
 
 
 
 
 
 
 
10. Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
21. Isabel Carlota de Borbón-Orleans
 
 
 
 
 
 
 
5. Maria Karolina de Aŭstrio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
22. Karlo la 6-a
 
 
 
 
 
 
 
11. Maria Tereza de Aŭstrio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
23. Isabel Kristina de Brunsvigo-Wolfenbüttel
 
 
 
 
 
 
 
1. María Cristina de Borbón-Dos Sicilias
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
24. Filipo la 5-a (=16)
 
 
 
 
 
 
 
12. Karlo la 3-a de Hispanio (=8)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
25. Isabel de Farnesio (=17)
 
 
 
 
 
 
 
6. Karlo la 4-a de Hispanio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
26. Aŭgusto la 3-a (=18)
 
 
 
 
 
 
 
13. Maria Amalia de Saksio (=9)
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
27. Maria Jozefa de Aŭstrio (=19)
 
 
 
 
 
 
 
3. María Isabel de Borbón
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
28. Filipo la 5-a (=16)
 
 
 
 
 
 
 
14. Filipo la 1-a de Parma
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
29. Isabel de Farnesio (=17)
 
 
 
 
 
 
 
7. Maria Luiza de Parma
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
30. Ludoviko la 15-a
 
 
 
 
 
 
 
15. Luisa Isabel de Francio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
31. Maria Leszczynska
 
 
 
 
 
 

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Unua geedziĝo[redakti | redakti fonton]

El ŝia unua geedziĝo, kun la reĝo Fernando la 7-a, ŝi havis du filinojn:

Dua geedziĝo[redakti | redakti fonton]

El ŝia dua geedziĝo, nome kun Agustín Fernando Muñoz y Sánchez, poste Duko de Riánsares kaj Markizo de San Agustín, ŝi havis ok gefilojn, al kiuj la reĝino Isabel la 2-a donis nobelajn titolojn el 1847 al 1849:[5]

  • María Amparo Muñoz y Borbón, grafino de Vista Alegre (1834 - 1864)
  • María de los Milagros Muñoz y de Borbón, Markizino de Castillejo (1835 - 1903)
  • Agustín Muñoz y Borbón, Duko de Tarancón, Vicgrafo de Rostrollano kaj Princo de Ekvadoro (1837 - 1855)
  • Fernando Muñoz y de Borbón, Vicgrafo de la Alborada kaj Grafo de Casa Muñoz, Duko de Riánsares, Duko de Tarancón kaj Vicgrafo de Rostrollano (1838 - 1910)
  • María Cristina Muñoz y de Borbón, Markizino de Isabela kaj Vicgrafino de la Dehesilla (1840 - 1921)
  • Juan Muñoz y Borbón, Grafo de Recuerdo, Vicgrafo de Villarrubio kaj Duko de Montmorot en Francio (1844 - 1863)
  • Antonio de Padua Muñoz y Borbón (1842 - 1847)
  • José Muñoz y Borbón, Grafo de Gracia kaj Vicgrafo de la Arboleda (1846 - 1863)

Anekdoto[redakti | redakti fonton]

Du paŝtistoj kiuj estis laborantaj ĉe kampardomo de la Montaro Segura skribis leteron al la reĝino-regentino la 26an de aprilo de 1834, per kiu ili diris, ke "…lloraron la muerte de su amado rey, derramaron sus zaques y apalearon los perros en justo sentimiento de la orfandad en que quedaban (ili ploris pro la morto de la amita reĝo, elverŝis siajn trinkujojn kaj batis siajn hundojn (!) pro justa kompato el la orfeco kie ili restis)[6]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peña González, José, Historia política del constitucionalismo español, 2006, Dykinson, isbn=978-84-9772-906-2, Madrido http://books.google.es/books?id=7tDd60l9sWsC Alirita la 2an de januaro de 2012, paĝo 124, noto 304.
  2. Errazkin, Iñaki, Hasta la coronilla: autopsia de los Borbones, 2009, Txalaparta, isbn=978-84-8136-539-9, paĝoj 80 kaj ss. Tafalla, url=http://books.google.es/books?id=CMkbIc7rd8QC&pg=PA80&dq=%22guardia+de+corps+Agust%C3%ADn+Fernando+Muñoz%22&hl=es&sa=X&ei=GvwaT6aBJcqChQesgtyrCA&ved=0CDsQ6AEwAA Alirita la 2an de januaro de 2012
  3. Burdiel, Isabel, Isabel II: una biografía (1830-1904), 2011, Taurus, isbn=978-84-306-0795-2, paĝoj 37-38, Madrido, oclc=712159968, serio Memorias y biografías.
  4. http://www.cfnavarra.es/salud/docencia.investigacion/textos/temas_medicina/5_sanidad_espa%C3%B1ola_XIX/10-ANEXO%204.pdf http://www.cfnavarra.es/salud/docencia.investigacion/textos/temas_medicina/5_sanidad_espa%C3%B1ola_XIX 14a de novembro de 2009, Real Orden de 24 de agosto de 1834.
  5. Zorrilla y González de Mendoza, Francisco Javier, Conde de las Lomas: Genealogía de la Casa de Borbón de España. Madrid, 1971, pp. 149-179.
  6. Panorama Español. Madrid, 1842. Tomo II. Pág. 153

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]