Hildegard de Bingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hildegard von Bingen.jpg

Hildegard von Bingen [HILdegart fon bingen] (naskiĝis en la jaro 1098 en Bermersheim/Alzey, mortis la 17-an de septembro, 1179 en la monaĥinejo Rupertsberg/Bingen) estis germana monaĥino. Ŝi fondis monaĥinejon, predikis, verkis librojn pri teologio, naturscienco kaj kuracado, kaj komponis pli ol 70 muzikaĵojn.

Hildergarda, proklamita Doktoro de la Eklezio, estas celebrata kiel verkistino, muzik-komponantino, kosmologino, artistino, dramverkistino, filozofino, poetino, politika konsilantino, mistikulino, teologino, natur-studantino, sciencistino... (Espero Katilika, decembro 2012).

Jam kiel eta infano Hildegard havis viziojn, kiujn nek ŝi nek ŝia familio komprenis. Kiam ŝi havis ok jarojn, oni portis ŝin al la monaĥinejo Disibodenberg, kie ŝi ricevis ampleksan instruadon. Inter 1112 kaj 1114 ŝi fariĝis benediktanino kaj eklaboris laŭ la benediktana regulo Ora et labora (= Preĝu kaj laboru). En la jaro 1136 la abatino de la monaĥinejo mortis kaj Hildegard transprenis ties taskojn.

En 1141 ŝi denove havis vizion: Dia voĉo instigis ŝin fiksi kaj disvastigi siajn sciojn. Post ioma hezito — laŭ la tiamaj konvencioj ne decis al virinoj meti sin tiel en la centron de la atento — ŝi dum la sekvaj dek jaroj, kun helpo de sia sekretario Volmar, skribis sian plej gravan teologian verkon Scivias (latine: Sciu la vojojn). Komence ekleziaj gravuloj iom hezite rigardis ŝian agadon; tio ŝanĝiĝis, kiam dum la sinodo de Trier en 1147 Bernardo de Clairvaux kaj la ĉefepiskopo de Mainz sciis veki la specialan atenton de Papo Eŭgeno la 3-a, kiu, okupiĝinte pri la vivo kaj la verkado de Hildegard, kuraĝigis ŝin daŭrigi sian laboron.

La papo foje eĉ nomis ŝin germana profetino.

Dum tiu ĉi tempo ŝi havis plian vizion: Ŝi forlasu la sekurecon de la monaĥinejo Disibodenberg kaj fondu novan monaĥinejon sur la monto Rupertsberg. Ekde 1150 ŝi kun 20 monaĥinoj dum pluraj jaroj dediĉis sian tutan energion al la konstruo de sia nova hejmo. En tiu nova monaĥinejo apud Bingen ŝi vivis siajn plej produktivajn jarojn. Tie ekzemple ŝi komponis ankaŭ la muzikon, kiu nuntempe denove faras ŝin tiel fama. Tiu ĉi muziko estas same malsimila disde la tiutempe kutima muziko kiel ĉiuj ŝiaj ceteraj verkoj estas karakterize malŝablonaj: fakte oni povas konsideri ĝin kiel tute propran branĉon de l' Gregoria muziko, se entute ĝi meteblas sub tiu kategorio.

Malgraŭ sanproblemoj Hildegard von Bingen faris kvar longajn vojaĝojn, dum kiuj ŝi predikis kaj al klerikoj kaj al la popolo. Ŝia influo fariĝis tiel granda, ke eĉ reĝoj, episkopoj kaj sciencistoj el tuta Eŭropo koresponde petis ŝian helpon aŭ konsilon. Kiam ŝi — en la aĝo de 81 jaroj — mortis, oni jam adoris ŝin kvazaŭ sanktulinon. En la nuntempo la medicinaj scioj de Hildegard, ŝia maniero sanigi per herboj kaj ŝtonoj, trovas vastan aprezon, sed ĉefe ŝiaj muzikaj komponaĵoj retrovas intereson kaj oni denove ludas kaj surdiskigas ilin.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Liber Divinorum Operum
  • Liber Scivias (1141–51)
  • Liber vitae meritorum (1158–63)
  • Liber divinorum operum (1163–73/74)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Eta poemo "Sekvenco pri la Sankta Spirito" en El tiom da Jarcentoj, eldonita de VoKo en 1994.
  • Pliaj tekstoj aperos siatempe en Antologio Latina volumo 9.
  • La germana benediktana abatino Hildegarda de Bingen, en Espero Katolika oktobro-decembro 2012. (tie estas ankaŭ priskribta la naturo kaj karakterizoj de la "Lingua ignota".)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]