Hispana literaturo de la Romantismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los poetas contemporáneos (nuntempaj poetoj, 1846), de Antonio María Esquivel. En ĝi la pentristo portretis multajn verkistojn, kiuj konstituis la kremon de la hispana Romantismo, kun politikistoj, pentristoj, muzikistoj, aktoroj kaj intelektuloj. Aperas Antonio Ferrer del Río (1814-1872), Juan Eugenio Hartzenbusch (1806-1880), Juan Nicasio Gallego (1777-1853), Antonio Gil y Zárate (1793-1861), Tomás Rodríguez Rubí (1817-1890), Isidoro Gil y Baus (1814-1866), Cayetano Rosell y López (1817-1883), Antonio Flores (1818-1866), Manuel Bretón de los Herreros (1796-1873), Francisco González Elipe, Patricio de la Escosura (1807-1878), José María Queipo de Llano, grafo Toreno (1786-1843), Antonio Ros de Olano (1808-1887), Joaquín Francisco Pacheco (1808-1865), Mariano Roca de Togores (1812-1889), Juan González de la Pezuela (1809-1906), Ángel de Saavedra, duko de Rivas (1791-1865), Gabino Tejado (1819-1891), Francisco Javier de Burgos (1824-1902), José Amador de los Ríos (1818-1878), Francisco Martínez de la Rosa (1787-1862), Carlos García Doncel, José Zorrilla (1817-1893), José Güell y Renté (1818-1884), José Fernández de la Vega, Ventura de la Vega (1807-1865), Luis de Olona (1823-1863), Antonio María Esquivel, Julián Romea (1818-1863), Manuel José Quintana (1772-1857), José de Espronceda (1808-1842), José María Díaz (1813 - 1888), Ramón de Campoamor (1817-1901), Manuel Cañete (1822-1891), Pedro de Madrazo y Kuntz (1816-1898), Aureliano Fernández-Guerra (1816-1891), Ramón de Mesonero Romanos (1803-1882), Cándido Nocedal (1821-1885), Gregorio Romero Larrañaga (1814-1872), Bernardino Fernández de Velasco y Benavides, duko de Frías (1873-1851), Eusebio Asquerino (h.1822-1892), Manuel Juan Diana (1814-1881) kaj Agustín Durán (1793-1862).

La RomantismoRomantikismo estas revolucia movado en ĉiuj fakoj de la vivo kiu, ĉe artoj, rompis la skemojn starigitajn dum la Novklasikismo, defendante fantaston, imagemon kaj la malraciajn fortojn de spirito. La Novklasikismo restis ankoraŭ ĉe kelkaj verkistoj, sed multaj, kiuj iniciatiĝis en la novklasikisma sinteno, konvertiĝis entuziasme al Romantismo, kiaj la Duko de RivasJosé de Espronceda. Aliaj tamen estis dekomence konvinkitaj romantistoj.

La origino de la termino "romantismo" ne estas tute klara. Krome, la evoluo de la movado varias laŭ la lando. En la 17a jarcento ĝi aperis en Anglio kun la signifo de "nerealo". Samuel Pepys (1633 - 1703) uzis ĝin en la senco "emocia" kaj "amtema". James Boswell (1740 - 1795) uzis ĝin por priskribi la aspekton de Korsiko. Romantic aperas kiel ĝenra adjekto por esprimi ion "pasian" kaj "emocian". En Germanio, tamen, ĝi estis uzita de Johann Gottfried Herder kiel sinonimo de "mezepoka". La termino romanhaft (noveleca aŭ romaneca) estis anstataŭata per romantisch, kun konotacioj pli emociaj kaj pasiaj. En Francio, Jean-Jacques Rousseau uzis ĝin en priskribo de la Lago Lemano. En 1798, la Dictionnaire de l’Académie française montras kaj la naturan kaj la literaturan sencojn de romantique. En Hispanio oni devas atendi ĝis 1805 por trovi la esprimon romancista. Dum la jaroj 1814 kaj 1818, post sinsekvaj polemikoj, oni uzis ankoraŭ necertece la terminojn romanesco, romancesco, románico kaj romántico (romantisma).[1]

La pioniroj de la Romantismo, kiu etendiĝis tra Eŭropo kaj Ameriko, estis Rousseau (1712 - 1778) kaj la germana dramaturgo Goethe (1749 - 1832). Sub la influo de tiuj figuroj la romantistoj ekkreis verkojn malpli perfektajn kaj malpli regulajn, sed pli profundajn kaj intimajn. La moto estis libero en ĉiu aspekto de la vivo.

La Romantismo en Hispanio estis malfrua kaj mallonga, pli intensa, ĉar la dua duono de la 19a jarcento ekmodigis la Realismon, kun karakteroj tute malaj al tiuj de la romantisma literaturo.

Tendencoj de la Romantismo[redakti | redakti fonton]

Lord Byron, portreto de Thomas Phillips, 1813.

En Hispanio, la romantismo estas konsiderata kompleksa kaj konfuza, kun grandaj kontraŭdiroj kiuj iras el ribelemo kaj revolucia idearo ĝis reveno al la tradicio katolika-monarkia.

Rilate al la politika libero, kelkaj komprenis ĝin kiel simpla restarigo de la ideologiaj, patriotaj kaj religiaj principoj kiujn estis dezirante forigi la raciistoj de la 18a jarcento. Plialtigis tiuj la Kristanismon, la Tronon kaj la Patrion, kiel plej altaj valoroj. En tiu tendenco de tradicia romantismo estis ekzemple Walter Scott, en Anglio, Chateaubriand en Francio, kaj la Duko de Rivas kaj José Zorrilla en Hispanio. Ĝi baziĝis sur la ideologio de la absolutisma restaŭrado, kiu okazas en Hispanio post la falo de Napoleono Bonaparto, kaj defendis la tradiciajn principojn reprezentitajn de la Katolika Eklezio kaj la Ŝtato. Aliflanke aliaj romantikoj, kiel liberaj civitanoj, luktas kontraŭ la starigitaj sistemo kaj religio, kaj en arto kaj politiko. Oni postulis la rajtojn de la individuo antaŭ la socio kaj la leĝaro. Ili reprezentas la revolucian romantismonliberalan romantismon kaj ties plej elstaraj reprezentantoj estis Lord Byron, en Anglio, Viktoro Hugo, en Francio kaj José de Espronceda, en Hispanio. Ili apogiĝis sur tri pilieroj: serĉado kaj justigo de la neracia konaro kiun la racio estis neinta, la dialektikon hegelan kaj historiismo.[2]

La ĝenrismo[redakti | redakti fonton]

La ĝenrismo interesiĝis pri tiutempa kutimaro, ĉefe el vidpunkto de popolaj klasoj, kaj uzis purisman kaj surlokan lingvaĵon. La ĉefa aŭtoro por tiu subĝenro estis Mesonero Romanos, situanta marĝene de la Romantismo kun ironia sinteno antaŭ tiu. La ĝenrismo, generita ene de la Romantismo kiel montro de melankolio por la valoroj kaj kutimoj pasintaj kaj perdotaj, kontribuis al la dekadenco de la movado romantisma kaj al komenco de la Realismo kiam tiu burĝiĝis kaj iĝis nur priskriba esprimmaniero.[3]

Historia enkadriĝo[redakti | redakti fonton]

La Romantikismo kovris la unuan duonon de la 19a jarcento, kiu estas epoko de fortaj politikaj konfliktoj post la industria, la usona, la usona kaj la klerisma revolucioj.[4] La konservativuloj defendis siajn privilegiojn sed la liberaluloj kaj progresemuloj luktis por ties nuligo. Aperis la laikismo kaj la framasonismo ĝuis el granda influo. La katolika tradicia pensmaniero defendiĝis antaŭ la novaj ideoj de la liberpensuloj kaj de sekvantoj de la germana filozofo Karl Christian Friedrich Krause. La laborista klaso ekrealigis protestajn agojn de anarkiista aŭ socialista tendencoj, pere de strikoj kaj atencoj. Dum en Eŭropo disvolviĝis forte la industrio kaj pliriĉis kulture, Hispanio montris la bildon de lando neprogresinta kaj pli kaj pli ĝi malproksimiĝis el la cetero de Eŭropo.[5]

Karakteroj de la Romantismo[redakti | redakti fonton]

Vaganto super Nebulmaro de Caspar David Friedrich (Kunsthalle (Hamburgo), Germanio)
  • Malakcepto de Novklasikismo. Kontraŭ la rigoro kaj preciza ordo per kiu en la 18a jarcento oni observis la regulojn, la romantismaj verkistoj kombinis la ĝenrojn, skribmanierojn kaj versojn de diversaj mezuroj, foje eĉ mikse de verso kaj prozo; ĉe teatro oni malaprezis la regulon de la tri unuoj (loko, historio kaj tempo) kaj alternis amuzon kun dramo.[6]
  • Subjektivismo. Por ĉia ajn verko, la pasia animo de la aŭtoro montris per ĝi siajn tutajn sentarojn de seniluziiĝo antaŭ mondo kiu limigas kaj bremsas la flugon de ties spirito pri amo, socio, patriotismo, ktp. Ili okazigis kunigon de la naturo kun sia animstato kaj ke tiu montriĝu melanĥolia, funebra, mistera, malhela..., diference de la novklasikoj, kiuj apenaŭ montris intereson por la pejzaĝo. La sopiroj de pasia amo, feliĉo kaj senfino okazigis ĉe la romantikulo aflikton, enorman seniluziiĝon kiu foje kondukis ilin al memmortigo, kia ĉe Mariano José de Larra, kaj se ne de la verkisto mem ja de la rolulo.[7]
  • Altiro al nokteca kaj mistera. La romantikuloj situis siajn dolorajn kaj seniluziajn sentojn en misteraj aŭ melankoliaj lokoj, kiaj ruinoj, arbaroj, tombejoj... Same ili estas altirataj al supernaturo, kio apartiĝas el ĉiu logiko, kiaj mirakloj, aperoj, vidoj de la ekstera mondo, la diableca kaj sorĉisteca...
  • Fuĝo el ĉirkaŭa mondo. La malakcepto de la burĝa socio kie ili hazarde devas vivi, kondukas la romantikulon eviti siajn cirkonstancojn, image pasintajn epokojn kiam iliaj idealoj hegemonias super aliaj, aŭ inspire en ekzoteco. Antaŭ la novklasikuloj, kiuj admiris la greklatinan antikvecon, la romantikuloj preferis la Mezepokon kaj la Barokon. Kiel plej oftaj ĝenroj, tiu rilate ili kultivis la romanon, la legendon kaj la historian dramon.

Unuaj aperoj[redakti | redakti fonton]

La Romantismo eniris en Hispanio tra Andaluzio kaj tra Katalunio (El Europeo):

  • En Andaluzio: la konsulo de Prusio en Kadizo, Juan Nicolás Böhl de Faber, patro de la novelisto "Fernán Caballero" (pseŭdonimo de Cecilia Böhl de Faber y Larrea), publikigis inter 1818 kaj 1819 en la kadiza gazeto Diario Mercantil serion de artikoloj per kiuj li defendas la hispanan teatron de la Hispana Ora Jarcento (kaj partikulare tiun de Pedro Calderón de la Barca), tiom atakita de la novklasikuloj.[8] Kontraŭis José Joaquín de Mora kaj Antonio Alcalá Galiano, per argumentoj tradiciistoj, kontraŭliberalaj kaj absolutismaj. La idearo de Böhl de Faber estis por tiuj neakcepteblaj (ĉar ili plusekvis ankoraŭ ĉe la Klerismo), spite teorian reprezentadon de moderneco literatura eŭropa.[9] Ŝi krome verkis la novelon "La gaviota" (la mevo).[10]
  • En Katalunio: El Europeo (la eŭropano) estis revuo publikita en Barcelono inter 1823 kaj 1824 fare de du redaktistoj italaj, unu angla kaj la junaj katalunoj Bonaventura Carles Aribau kaj Ramón López Soler. Tiu publikaĵo defendis la Romantismon moderan kaj tradiciisman sekve la modelon de Böhl, neante tute la valorojn de la novklasikismo. En ties paĝoj oni montris la unuan fojon la ideologion romantikan pere de artikolo de Luigi Monteggia titolita precize Romanticismo.[11]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo dediĉita al Bécquer, en Sevilo

La romantikaj poetoj komponis poemojn pere de subita entuziasmo pri sentoj, metante en versoj ĉion kion ili sentas (eĉ se ŝajnige) aŭ pensas. Laŭ parto de la literatura kritikistaro, en iliaj komponoj estas forta lirikismo, tamen rezulte en versoj kaj vulgaraj kaj prozecaj.[12]

Variaj estas la temoj de la romantika poezio:[13]

  • La Mi, la propra intimeco. Estis Espronceda, per sia Canto a Teresa nome dolora amkonfeso, kiu plej prave sukcesis poezigi siajn sentojn.
  • La pasia amo, kun subitaj memoferoj, totalaj, kaj rapidaj abandonoj. Superekscitiĝo kaj tedo.
  • Inspiro en historiaj kaj legendaj temoj.
  • Religio, sed ofte pere de ribelo kaj sekve kompato kaj ekzalto de diablo.
  • Socialaj postuloj (revalorigo de la marĝenaj tipoj, kiaj almozuloj, piratoj, kondamnitoj ktp.).
  • La naturo, montrita en ĉiaj formoj kaj varioj. Oni lokigas komponojn en misteraj lokoj, kiaj tombejoj, ŝtormoj, agita maro, ktp.
  • La satiro, ofte ligita al politikaj aŭ literaturaj eventoj.[14]

Menciindas, ke la nova spirito tuŝis la versarton. Kontraŭ la monotona ripetado novklasika de kantoj, proklamiĝis la rajto uzi ĉiajn metrikajn variojn ekzistantajn, alklimatigi tiujn el aliaj lingvoj kaj renovigi se nepras. Romantismo antaŭeniras je tio, kiel ĉe aliaj aspektoj, al kuraĝaj ŝanĝoj de la modernismo jarcentfina.[15]

José de Espronceda[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo José de Espronceda.
José de Espronceda

Naskiĝis en 1808, en bieno proksime de Almendralejo, Badajoz. En Madrido estante ankoraŭ studento aliĝis al kontraŭleĝa sekreta asocio liberala kaj kontraŭabsolutisma nome "La Numantinoj" kiel venĝo de mortigo de la liberala partiestro Rafael del Riego. Li estis denoncita kaj arestita en monaĥejo -ĉar li estis neplenaĝa- en Guadalajara [Guadalaĥara] dum kvin jaroj. Poste li vivis ekzile en Belgio, Francio kaj Britio, kie li enamiĝis je Teresa Mancha [Manĉa] al kiu li dediĉos gravajn ampoemojn kaj kun kiu li vivis tre ardan kaj probleman amhistorion. Li revenis en Hispanion kun aliaj liberaloj danke al amnestio por morto de la reĝo Ferdinando la 7-a en 1833 kaj dediĉis sin al literaturo kaj politiko -li iĝis eĉ deputito en 1842- kun vivo ege diboĉa kaj agitita, pro kio Teresa Mancha abandonis lin en 1838. Li kaj lia familio suferis netrankvilan familian vivon. Li malsaniĝis kaj mortis en 1842 en Madrido ankoraŭ juna post esti produktinta grandegan kvanton da verkaro kaj kiam li estis edziĝonta denove.

Espronceda kultivis la ĉefajn literaturajn ĝenrojn, kiaj la historia romano, pere de Sancho Saldaña o El castellano de Cuéllar (1834), la eposa poemo, pere de El Pelayo, sed liaj plej gravaj verkoj estas poeziaj. Publikigis Poesías en 1840 post reveno el ekzilo. Temas pri heterogena poemkolekto kiu kunigas junpoemojn, iom novklasikajn, kun aliaj el romantismo pli ekzalta. Tiuj lastaj plej gravas, ĉefe tiuj kiuj pligrandiĝas plej marĝenajn tipojn: Canción del pirata (pirato), El verdugo (ekzekutisto), El mendigo (almozulo), Canto del cosaco (kozako).[16][17]

La plej gravaj longaj verkoj estas la jenaj El estudiante de Salamanca (1840) kaj El diablo mundo:

  • El estudiante de Salamanca (1840): Estas kompono kiu konsistas el ĉirkaŭ du mil versoj de diferenca metriko. Temas pri rakonta poemo pri deliktoj de don Félix de Montemar, kies amatino Elvira, post lia abandono, mortiĝas pro amo. Unu nokton, li vidas aperaĵon kaj sekvas ĝin surstrate, kontemplas sian propran funebron kaj ĉe hejmo de mortintoj kisas la kadavron de Elvira, kaj mortiĝas.[18][19]
  • El diablo mundo:, nefinita verko, ĉar la aŭtoro sumis pli kaj pli partojn. Konsistas el 8 100 versojn de diversa metriko, kaj intencis iĝis totala eposo de la homa vivo. La dua kanto (Canto a Teresa) okupas grandan parton de la poemo, kaj en ĝi li rememoras sian amon al Teresa kaj ploras pro ŝia morto.[20][21]

Carolina Coronado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Carolina Coronado.
Carolina Coronado

Menciindas Carolina Coronado (Almendralejo, 1820 - Lisbono, 1911). Ŝi pasis grandan parton de infanaĝo ĉe la kamparo de Ekstremaduro kaj tre june manifestiĝis kiel poetino. Edzino de usona diplomato, ŝi loĝis en variaj eksterlandaj landoj. La familiaj malbonaĵoj serĉigis ŝin solecon kaj retiriĝon en Lisbonon, kie ŝi mortiĝis en 1911. Ŝia plej grava verko estas Poesías (1852).

Aliaj poetoj[redakti | redakti fonton]

Spite la mallongecon de la romantika poezio en Hispanio, aperis ankaŭ aliaj elstaraj poetoj menciindas kiaj la barcelona Juan Arolas (1805 - 1873), la galega Nicomedes Pastor Díaz (1811 - 1863), Gertrudis Gómez de Avellaneda (1814 - 1873), Salvador Bermúdez de Castro (1817 - 1883) kaj Pablo Piferrer (1818 - 1848). Tiu lasta, spite verki nur en kastilia, estis unu el pioniroj de la romantisma movado en Katalunio.

Prozo[redakti | redakti fonton]

Dum Romantismo estis granda deziro de literatura fikcio, romanemo, kontaktemo kun aventuroj kaj mistero, tamen la hispana produktado estis malabunda, limige foje al traduko de eksterlandaj romanoj. Pli ol mil tradukoj cirkulis tra Hispanio antaŭ 1850, el verkistoj kiaj Aleksandro Dumas, Chateaubriand, Walter Scott, Victor Hugo, ktp., el ĝenroj historia, sentema, flirta, feljetona... La hispana prozo limiĝis ĉefe al romano, eseo, ĵurnalismo kaj ĉefe ĝenrismo.

En la unua kvarono de la jarcento distingiĝis kvar tipoj de romanoj: morala kaj eduka, amafera, horortema kaj kontraŭklerika. El ĉiuj, la plej pure romantika estas tiu de tipo kontraŭklerika. Tamen, la romantisma influo kristaliĝos ĉefe en la historia romano.

La historia romano[redakti | redakti fonton]

Enrique Gil y Carrasco.

La historia romano disvolviĝis imite de Walter Scott (el kiu estis jam tradukitaj 80 verkoj), kies plej reprezenta estas Ivanhoe. Estas du tendencoj: liberala kaj modera. Ene de la tendenco liberala estas kontraŭklerika skolo kaj alio popolema. Aliflanke, la tendenco modera elfluis foje en romanoj de ekzalto kaj tradicia kaj katolika.[22] Ambaŭokaze oni klopodas elsendi aktualan mesaĝon pere de historia kunteksto.[23]

La hispanaj verkistoj plej elstaraj tiuterene estis la jenaj:

Eseo[redakti | redakti fonton]

La plej parto el tiuj verkoj naskiĝis el diskutado dum la konstitucifara asembleo por la Konstitucio de Kadizo. La plej reprezentaj aŭtoroj tiuterene estas la jenaj: Juan Donoso Cortés (1809 - 1853) kaj Jaime Balmes (1810 - 1848):

  • Juan Donoso Cortés devenas el liberala tendenco, sed poste findefendis la katolikajn kaj aŭtoritarismajn konceptojn. Lia plej grava verko estas Ensayo sobre el catolicismo, el liberalismo y el socialismo (eseo pri katolikismo, liberalismo kaj socialismo), publikita en 1851. Lia stilo estas solena kaj efektista kaj okazigis ardajn polemikojn.
  • Jaime Balmes, situantas same ene de la konservativula kaj katolika sektoroj. El ampleksa verkaro, menciindas El protestantismo comparado con el catolicismo en sus relaciones con la civilización europea (pri protestantismo kompare kun katolikismo kaj la eŭropa civilizo, 1842) kaj El criterio (1845).

Ĝenrismo[redakti | redakti fonton]

Mesonero Romanos.

Dum la jaroj 1820 al 1870, disvolviĝis en Hispanio la ĝenrisma literaturo, kiu manifestiĝas en la nomita ĝenrisma pentraĵo, nome artikolo en prozo ne tro etenda kiu publikiĝas kun aliaj tekstoj en gazetoj aŭ libroj. Tiu ĝenrismaj artikoloj malhavis historion aŭ reduktis ĝin al skizo, kaj priskribis la vivmanieron de la epoko, popolan kutimon aŭ stereotipon de persono. Ofte (kiel ĉe la artikoloj de Larra) ili enhavis grandan satiran intencon.

La ĝenrismo aperis pro la romantisma deziro starigi diferencojn kaj partikularecojn, influe de la franca emo al tiu ĝenro. Oni publikigis milojn da ĝenrismaj artikoloj, kaj tio limigis la disvolvigon de la romano en Hispanio, ĉar en tiu ĝenro hegemoniis la rakonto kaj la individuaj roluloj, dum en la ĝenrisma pentraĵo oni limigas al priskribo de roluloj kiel ĝenraj (taŭrludisto, maronvendistino, akvovendisto, ktp.). Oni verkis grandajn kolektivajn kompilojn de artikoloj tiuĝenraj, kiaj Los españoles pintados por sí mismos (Madrid: Ignacio Boix, 1843-1844 2 vol., represitaj en unu sola en 1851). En tiu subĝenro elstaris la madrida Ramón Mesonero Romanos kaj la andaluza Serafín Estébanez Calderón.[25]

Ramón de Mesonero Romanos, El curioso parlante (la scivolema parolemulo)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ramón de Mesonero Romanos.

Mesonero Romanos naskiĝis kaj mortiĝis en Madrido (1803-1882). Apartenis al la Hispana Akademio pri Lingvo kaj estis pacema burĝulo. Lia pensmaniero estis kontraŭromantika kaj estis granda observanto de la ĉirkaŭa vivo. Famis sub la pseŭdonimo El curioso parlante (la scivolema parolemulo). Lia ĉefa literatura produktaĵo estis dediĉita al ĝenrismo, tamen li verkis ankaŭ romantikajn Memorias de un setentón (memoroj de sepdekjarulo), aludo al personoj kaj eventoj kiujn li konis el 1808 al 1850. Li kolektis siajn ĝenrismajn pentraĵojn en Panorama matritense kaj Escenas matritenses.[26][27]

Serafín Estébanez Calderón, El solitario (la solulo)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Serafín Estébanez Calderón.

Naskiĝis en Malago (1799) kaj mortiĝis en Madrido (1867)). Li ricevis altrangajn postenojn politikajn. De tendenco konservativa, en junaĝo li estis liberala. Publikigis diversajn poemojn kaj historian romanon, Cristianos y moriscos (kristanoj kaj moriskoj), kvankam lia plej fama verko estas la kolekto de ĝenrismaj pentraĵoj nome Escenas andaluzas (1848), kun "pentraĵoj" kiaj El bolero, La feria de Mairena, Un baile en Triana, Los Filósofos del figón...

Ĵurnalismo: Mariano José de Larra[redakti | redakti fonton]

Mariano José de Larra

Dum la agitita 19a jarcento la rolo de la gazetaro iĝis decida. La barcelona gazeto El Europeo (1823-1824) publikigis artikolojn pri romantismo kaj, danke al tiu, oni ekkonis en Hispanio la nomojn de Byron, Schiller kaj Walter Scott. Sed la gazetaro estis ankaŭ armilo por la politika lukto. Tiele menciindas la politika-satira gazetaro de la Liberala Jartrio (El Zurriago, La Manopla), kie aperis ne nur sociaj temoj, sed ankaŭ ĝenrismaj skizoj klaraj antaŭantoj de la produktado de Larra.

Post la morto de Fernando la 7-a en 1833, okazis gravaj ŝanĝoj en ĵurnalismo. La ekzilitoj post la reago absolutista de 1823 revenis kaj kun la nova generacio (tiu de José de Espronceda kaj Larra) markis la stilon de la epoko, ĉar ili lernis dum la ekzilaj jaroj el multe pli progresemaj angla kaj franca gazetaroj.

En 1836, la franca Girardin ekiniciatis per sia ĵurnalo La Presse kutimon kiu havis sukceson subitan kaj daŭran: tiu de la publikigo de romanoj laŭ kajeroj. La hispana gazetaro, ĉiam rigarde al tiu najbara, kopiis tuje la iniciaton; tamen la hegemonia epoko por tiu kutimo estos en Hispanio inter 1845 kaj 1855.[28]

Mariano José de Larra, El pobrecito hablador

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mariano José de Larra.

Mariano José de Larra (Madrid, 1809 - samloke, 1837), filo de liberala ekzilito, tuje konkeris famon kiel artikolisto. Lia karaktero faris lin malafabla. Mesonero Romanos, lia amiko, parolas pri lia elnaska satiremo, kiu faris lin malsimpatianta. Jam 20jaraĝa li edziĝis, kaj tiu geedzeco malsukcesis. Jam sukcesinta verkisto 28jaraĝa, Larra memmortigis sin per pafo al kapo, ŝajne pro amaferoj kun edzino kun kiu li havis nelican amrilaton, sed eble ankaŭ pro politika kaj socia seniluziiĝoj.[29]

Kvankam Larra famas pro sia ĵurnalisma verkaro, ekzemple pere de la gazeto El duende satírico del día,[30] li kultivis ankaŭ aliajn ĝenrojn, kiaj poezio, novklasikema kaj satira (Sátira contra los vicios de la corte); teatro, per la historia tragedio Macías; kaj laste, la historia romano, per El doncel de don Enrique el Doliente, pri galega menestrelo kiun murdis ĵaluza edzo.

Ĵurnalismaj artikoloj de Larra

Larra verkis pli ol 200 artikoloj, subskribe per diversaj pseŭdonimoj: Andrés Niporesas, El pobrecito hablador kaj ĉefe, Fígaro. Liaj verkoj dividiĝas en tri grupoj: ĝenrismaj, literaturaj kaj politikaj.

  • En la ĝenrismaj artikoloj, Larra satirigas la hispanan vivmanieron. Sentas grandan aflikton pro sia malperfekta patrio. Elstaras Revenu morgaŭ (Satiro de publikaj oficejoj), Corridas de toros (Taŭrludado), Casarse pronto y mal (Geedziĝi tuje kaj malbone, iom membiografia) kaj El castellano grosero (kontraŭ maledukiteco de kamparanoj).
  • Lia edukado de afrancesado malhelpis lin eviti komplete la novklasikemon, kaj tio videblas en liaj priliteraturaj artikoloj, kie li realigis kritikojn pri la tiamaj romantikaj verkoj.
  • En siaj politikaj artikoloj videblas klare lia liberala kaj progresisma edukado, ĉe artikoloj malamikaj de absolutismo, de tradiciismo kaj de karlismo. En kelkaj, Larra aperas revolucie, ekzemple dirante "Asesinatos por asesinatos, ya que los ha de haber, estoy por los del pueblo" (Inter murdoj, se necese, mi preferas tiujn fare de popolo).[31]

Teatro[redakti | redakti fonton]

La novklasika teatro ne sukcesis venki en la hispana gusto. Komence de la 19a jarcento oni plu plaŭdis la verkojn de la Hispana Ora Jarcento. Tiuj teatraĵoj estis malaprezataj de la novklasikuloj ĉar tiuj ne obeis la regulon de la tri unuoj (ago, loko kaj tempo) kaj miksis humoron kun tragediecon. Tamen tiuj teatraĵoj allogis ekster Hispanio, precize ĉar ili ne estis limigitaj al idealo kiun defendis la novklasikuloj.

Juan Eugenio de Hartzenbusch, aŭtoro de Los amantes de Teruel.

La Romantismo triumfis en la hispana teatro per La conjuración de Venecia, de Francisco Martínez de la Rosa; El Trovador, de Antonio García Gutiérrez; Los amantes de Teruel, de Juan Eugenio Hartzenbusch; sed la ŝlosila jaro estas 1835, kiam oni premierigis Don Álvaro o la fuerza del sino, de la Duko de Rivas (1791-1865).[32]

Plej kultivita estas dramo. Ĉiuj teatraĵoj enhavas poeziajn elementojn, kune kun dramaj kaj romaneskaj.[33]

Imperas en teatro la libereco ĉiatipa:

  • Strukturo: La regulo de la tri ununoj, starigita en la Klerismo, malaperis. La dramoj, ekzemple, kutime havas kvin aktojn ĉu verse, aŭ prozverse mikse, kun varia metriko. Se en la novklasikaj teatraĵoj la marĝenaj notoj ne estis akceptitaj, tio ne okazis dum la Romantismo, ĉar abundis la marĝenaj notoj. La monologo ricevis denove forton, ĉar estis la plej taŭga rimedo por esprimi la internajn luktojn de la roluloj.
  • Scenejoj: La teatra agado akiris dinamismon pro uzado de vario de lokoj en unu sola ludado (verko). La aŭtoroj bazis siajn verkojn sur lokoj tipaj por la romantismo, kiaj tombejoj, ruinoj, solecaj pejzaĝoj, karceroj, ktp. La naturo montriĝis kongrua kun la sentoj kaj animstatoj de la roluloj.
  • Temaro: La romantika teatro preferis la legendajn, aventurajn, kavalirajn aŭ histori-naciajn temojn, kun amo kaj libereco kiel ŝlosiloj. Abundis la noktaj scenoj, dueloj, maskitaj kaj misteraj roluloj, memmortigoj, kuraĝomontroj kaj cinikismo. La aferoj kaj okazaĵoj okazis foje subitege. Pri la fono de la verkoj, oni ne pretendis instrui, kiel intencis la novklasikuloj en iliaj verkoj, sed kortuŝi.[34][35]
  • Roluloj: La nombro de roluloj plialtiĝis en la verkoj. La vira heroo kutime estis mistera kaj kuraĝa. La heroino estis senkulpa kaj fidela, kun intensa pasio. Sed ambaŭ estis markitaj per fatala destino, kiel ĉe la greka tragedio. La morto estis liberigo. Oni pligravigis la dinamismon de la agado ol la analizon de la psikologio de la roluloj.

Ángel de Saavedra, duko de Rivas[redakti | redakti fonton]

Ángel de Saavedra, duko de Rivas
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duko de Rivas.

Ángel de Saavedra y Ramírez de Baquedano (Kordovo, 1791 - Madrido, 1865), luktis kontraŭ la franca invado de Hispanio kaj, en politiko, agadis kiel progresisto. Pro tio li estis kondamnita je morto, kvankam sukcesis eviti tion. En Malto li konis anglan kritikiston, kiu lernigis lin valorigi la hispanan klasikan teatron kaj konvertigis lin al Romantismo. Loĝis en Francio dum ekzilo, kaj revenis al Hispanio dek jarojn poste, en 1834. Se, kiam li eliris el Hispanio, Ángel de Saavedra estis konsiderata kiel liberala novklasikulo, kiam revenis al Hispanio estis jam konservativa romantikulo.[36][37]

Li plenumis gravajn publikajn postenojn. Kiel plej parto de la tiamaj verkistoj, li dekomence adoptis la novklasikan estetikon en poezio (Poesías, 1874) kaj en la teatra ĝenro (Lanuza, 1822). Lia aliĝo al la Romantismo estis iompostioma kaj videblas en poemoj kiaj El desterrado. En Romances históricos li klare montris sian konverton.

La famo de Rivas fondiĝis sur Leyendas (legendoj), sed ĉefe sur Don Álvaro o la fuerza del sino, kiu premieriĝis en la Teatro de la Princo (nuna Teatro Español) de Madrido en 1835, antaŭ ĉirkaŭ mil tricent ĉeestantoj, kiuj spektis la unuan romantikan hispanan dramon, kun novaĵoj kiaj kombino de prozo kaj verso.[38]

José Zorrilla[redakti | redakti fonton]

José Zorrilla.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo José Zorrilla.

José Zorrilla y Moral (n. 21-an de februaro 1817. Valladolid, Hispanio – m. 23-an de januaro 1893. Madrido) famiĝis en 1837, kiam li deklamis sian elegion dum entombigo de Mariano José de Larra. Li vivis ekde 1855 ĝis 1866 en eksterlando, postlasante la edzinon (eksvidvino 16 jarojn pli aĝa) kaj la financajn zorgojn. Dum tiu tempo li verkis multe, sed finance ne boniĝis lia situacio. Oni deklaris lin en 1889 poeto de la nacio kaj li ricevis pension.[39]

Verkaro

Li verkis facile, ŝatis improvizi. Komence li sukcesis per legendoj (malgrandaj dramoj rakontitaj verse), kiuj okazas en la fora pasinto kaj rakontas ekzotajn historiojn. Margarita la Tornera kaj A buen juez, mejor testigo plej gravas. Li verkis abunde.[40]

Tamen agnosko venis ĉefe el teatraĵoj, kiaj El zapatero y el rey (la ŝuisto kaj la reĝo), pri la morto de la reĝo don Pedro; Traidor, inconfeso y mártir, pri fama dolĉaĵisto de Madrigal, kiu ŝajnigis sin al don Sebastiano, reĝo de Portugalio; Don Juan Tenorio (1844), plej fama el liaj verkoj, dum multaj jaroj ludiĝis kiel tradicio en multaj hispanaj urboj komence de novembre okaze de la Festo de Mortintoj. Temas pri la temo de la fama trompisto de Sevilo, pri kiu jam antaŭ teatrumis Tirso de Molina (17a jarcento) kaj de aliaj kaj naciaj kaj eksterlandaj verkistoj.[41]

  • Cantos del trovador (1841)
  • Don Juan Tenorio (1844), versa dramo, plej granda sukceso (traduko al Esperanto de Lluís Mimó Epinalt en 1981)

Aliaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Martínez de la Rosa

Francisco Martínez de la Rosa, verkisto de transiro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francisco Martínez de la Rosa.

Martínez de la Rosa (1787 - 1862), naskiĝis en Granada. Kiel politikisto arde partoprenis en la Kadiza Kortumo. Pro siaj liberalaj idealoj, li suferis enprizonigon. Elmigris al Francio kaj estis nomumita ĉefministro en 1833 post sia reveno al Hispanio. Lia politiko de "ĝusta mezo" malsukcesis inter la ekstremismoj kaj de dekstre kaj de maldekstre. Liaj samtempuloj kromnomis lin "Rosita la pastelera" (nome kukistino, peregino), kvankam li fakte suferis karceron, ekzilon kaj atencojn pro sia lukto por la liberala libereco.

Liaj unuaj verkoj estas ĉefe novklasikaj, kiaj La niña en casa y la madre en la máscara. Poste, pro praktiko de la "ĝusta mezo", adoptis la novan romantisman estetikon, kaj verkis siajn plej gravajn verkojn: nome Aben Humeya kaj La conjuración de Venecia.[42]

Antonio García Gutiérrez

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antonio García Gutiérrez.

Naskiĝis en Chiclana de la Frontera, Kadizo, en 1813 kaj mortis en Madrido, en 1884. De familio de laboristoj, li dediĉis sin al beletroj kaj, malriĉa, enarmeiĝis. En 1836 li premierigis El trovador (la menestrelo),[43] kiu ege sukcesis, tiom ke oni devigis lin saluti el la scenejo, kio inaŭguris en Hispanio kutimon jam uzatan en Francio. Danke al siaj sukcesoj li eliris el malriĉo. Pro la eksplodo de la revolucio nome la "Gloriosa", li unuiĝis al la revoluciuloj, kaj verkis himnon kontraŭ la Burbonoj, kiu ege populariĝis.

Juan Eugenio Hartzenbusch

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Juan Eugenio Hartzenbusch.
Bretón de los Herreros.

Juan Eugenio Hartzenbusch Martínez (Madrido, 1806 - Madrido, 1880) estis verkisto, dramaturgo, poeto, filologo kaj kritikisto hispana, unu el plej elstaraj reprezentantoj de la romantisma teatro en Hispanio, sed dekomence nur meblisto. Li estas konata ĉefe pro sia teatraĵo Los amantes de Teruel (la geamantoj de Teruelo, 1837).[43] Li plu verkis kaj publikigis rakontojn, poemojn kaj ĝenrismajn artikolojn.[44]

Manuel Bretón de los Herreros

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manuel Bretón de los Herreros.

Naskiĝis en Quel, Rioĥo, en 1796 kaj mortis en Madrido, en 1873. Li ekverkis jam tre juna por verkoj kiaj A la vejez viruelas, Muérete y verás kaj El pelo de la dehesa. Satirigis la Romantismon, kvankam foje kelkaj ties trajtoj filtriĝas al liaj komedioj, kiaj Muérete y verás (vi mortu kaj vi vidu).

Malfrua Romantismo[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19a jarcento, la antaŭaj klinoj al historieco kaj legendeco eksmodiĝis kaj poezio iĝis pli sentimentala kaj intimema. Tio estis kondiĉita de la influo fare de la germanlingva poezio kaj la nova intereso kiun kreis la popola poezio hispana, same kiel ĉe aliaj landoj respektive. La malfruromantisma skolo malatentis la aliajn eŭropajn skolojn, escepte pri la influo fare de la verkaro de la germana poeto Heinrich Heine.

Poezio, male al romanaro kaj teatro, pluestis romantika (la romanaro kaj la teatro sekvos la realisman novan skolon). En poezio la formo perdis parton de sia intereso por atentigi pri emociemo kiun povas montri la poemon. Rakontemo falis favore al liriko. Poezio estas pli individua kaj intima. Oni malpliigis retorikon kaj pliiĝis lirikismo, kies ĉefaj temoj estos amo kaj pasio por la mondo kaj por la beleco. Oni serĉis novajn metrikajn formojn kaj novajn ritmojn. La homogeneco kiun ĝuis la Romantismo transformiĝis en plureco pri la poezia idearo. La poezio malfruromantika do reprezentas la transiron el Romantismo al la Realismo.

La plej reprezentaj poetoj tiuperiode estas Gustavo Adolfo Bécquer, Augusto Ferrán kaj Rosalía de Castro. Ili ne multe sukcesis en tiu socio de la Burbona Restaŭro, praktika kaj malmulte idealisma, ĉar tiam oni miris plie la verkistojn kiuj pritraktis temojn el la tiutempa socio, kiaj Ramón de Campoamor kaj Gaspar Núñez de Arce, kvankam ĉi tiuj nuntempe ne estas tiom agnoskitaj kiom tiuj.

Gustavo Adolfo Bécquer[redakti | redakti fonton]

Gustavo Adolfo Bécquer
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gustavo Adolfo Bécquer.

Li naskiĝis en Sevilo en 1836. Kvankam liaj familinomoj estis Domínguez Bastida, li subskribis per la dua familinomo de sia patro, devena el Flandrio. Li frue orfiĝis kaj ne povis laŭdezire studi naŭtikon, kvankam poste li trovis sian veran alvokiĝon, nome tiu de verkisto. Kiam li estis 18jaraĝa translokiĝis al Madrido, kie li klopodis atingi la literaturan sukceson sed suferis malriĉegon. Kiam li estis nur 21jaraĝa li eksuferis tuberkulozon, kio poste mortigos lin. Li enamiĝis arde de Elisa Guillén, kiu korespondis al li, sed ambaŭ rompis ilian rilaton, okazigante grandan doloron al la poeto. En 1861 li edziĝis al Casta Esteban kaj eklaboris kiel ĵurnalisto de tendenco konservativa. Poste li ricevis 500 pesetojn ĉiumonate (ege multe por la epoko) kiel cenzuristo de romanoj, sed li perdis tiun postenon en la revolucio de septembro de 1868. Li separiĝis el sia edzino kaj ekfaris vivon de maliluziigo kaj bohemio. En 1870 mortiĝis lia frato Valeriano, kiu ege helpis lin kiel kunulo. Gustavo Adolfo reamikiĝis kun Casta malmultajn monatojn antaŭ sia morto en Madrido, en 1870. Tio okazis preskaŭ neatendite kaj liaj restoj estis entombigitaj, kun tiuj de la frato, en Sevilo.

Prozo

Lia proza verkaro konsistas el Leyendas (legendoj), nome dudekok historioj, kie laŭ la romantisma idealo dominas mistero kaj transa mondo.[45] Krome li verkis ankaŭ Cartas desde mi celda (leteroj el mia ĉelo), nome aro de kronikoj komponitaj dum estado en la monaĥejo de Veruela.

Poezio: Las Rimas

Bécquer kolektis la poemojn kiujn li komponis laŭlonge de sia vivo, en Rimas (rimaĵoj).[46] Temas pri 79 mallongaj poemoj, de du, tri aŭ kvar strofoj (escepte malmultaj esceptoj), ĝenerale asonancaj, kun kombinoj de liberaj versoj, kiuj elstaris pro sia originaleco kaj nova lingvaĵo konsistanta en oftaj elipsoj kaj sugestoj.[47][48]

Rosalía de Castro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rosalía de Castro.

Naskiĝis en Santiago de Compostela, en 1837, kaj mortiĝis en Iria Flavia, municipa teritorio de Padrón, en 1885. Ŝi estis filino de needziĝinta paro, fakte ŝajne de pastro, kio okazigis al ŝi porĉiaman doloron. Ŝi translokiĝis al Madrido, kie ŝi konis la galegan historiiston Manuel Murguía, al kiu ŝi edziniĝis. Ili loĝis en diversaj lokoj de Kastilio, sed Rosalía, kiu malamis la regionon, sukcesis akiri instalon definitive en Galegio.

Ŝia geedzeco ne feliĉis. Ili suferis ekonomiajn problemojn, kaj estis neceso vivteni ses gefilojn. Ŝi mortiĝis pro kancero en Iria Flavia, sed ŝiaj restoj estis translokigitaj al Santiago de Compostela, kie amashomoj akompanis ilin, ĉar Rosalía estis kaj estas ege amata en tuta Galegio.

Verkaro

Kvankam ŝia proza verkaro ne estis abunda, ĝi inkludas kvin novelojn, unu rakonton kaj kelkajn eseojn. Menciindas "La hija del mar" (la marfilino) kaj "Flavio", ambaŭ noveloj ege feminismaj, kaj El caballero de las botas azules (la kavaliro de bluaj botoj), de filozofia kaj satira fono, novelo kritika kontraŭ la hispana ĉefurbo kaj la malbonkvalita literaturo. Poezio havigas al Rosalía pli gravan lokon en literaturo.[49][50][51] Ŝiaj unuaj libroj, La flor (la floro, 1857) kaj A mi madre (al mia patrino, 1863) posedas karakterajn trajtojn de la romantismo, kun versoj esproncedecaj. Tamen, ŝiaj tri ĉefaj verkoj estas la jenaj:

  • Cantares gallegos: (galegaj kantoj). Tiu verko estis verkita dum la estado de Rosalía en Kastilio, kie al ŝi mankas ŝia naskoloko, Galegio. En Kastilio ŝi sentis sin kiel ekzilita ĉar, laŭ ŝi, tie ŝi sentis malmultan emon por tio galega. Cantares gallegos estas verko de facilaj poemoj, kun popolaj ritmoj kaj temoj. Ŝi sentas nostalgion por sia tero kaj sopiras reveni:
Rosalía de Castro.
Airiños, airiños aires,
airiños da miña terra;
airiños, airiños aires,
airiños, levaime a ela.

(ventetoj de mia tero, portu min tien)

Ŝi ankaŭ fiparolas kontraŭ Kastilio, kion ŝi konsideris ekspluatanta de malriĉaj galegaj falĉolaboristoj:
Premita Dios, castellanos,
castellanos que aborrezco,
qu'antes os gallegos morran
qu'ir a pedirvos sustento.

(Dio permesu, kastilianoj, kastilianoj kiujn mi malamegas, ke galegoj mortu antaŭ peti al vi vivtenon)

  • Follas novas (novaj folioj). En la enkonduko al tiu verko, Rosalía klarigis, ke ŝia libro estas frukto de doloro kaj de seniluzio. Ne estas fizika Galegio kiu mankas al ŝi kantite en tiuj poemoj, sed ŝia propra sufero kaj tiu de ŝiaj samlokanoj. Ŝi turnas sin ankaŭ al klasika temo ubi sunt? (kie ili estas?), kie ŝi esprimas sian plendon ĉar senfeliĉas kaj perdis iluziojn:
Aquelas risas sin fin,
aquel brincar sin dolor,
aquela louca alegría,
¿por qué acabóu?

(tiuj senfinaj ridoj, tiuj sendolora ludado, tiu freneza kontento, kial finis?)

  • En las orillas del Sar (Sarborde). Por majoritato de kritikoj, tiu estas la mejloŝtona verko de la poemaro de Rosalía. La nura de la tri cititaj verkita en kastilia lingvo. En tiu epoko ĝi estis malmulte valorigita for de galegaj teroj, tamen, la Generacio de la 98 realmodigis ŝiajn poemojn. En Las orillas del Sar ŝi esprimis konfesojn pri sia intimeco, pri amo kaj doloro, la homaj senjusticoj, fido, morto, eterneco, ktp.

Gaspar Núñez de Arce[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gaspar Núñez de Arce.

(Valadolido, 1834 - Madrido 1903). Li estis civila guberniestro kaj deputito, krom ministro. Li verkis la teatraĵon El haz de leña (lignofasko), kies agado okazas ĉirkaŭ la mistera morto de la princo don Carlos, filo de Filipo la 2-a. Liaj plej gravaj poeziaj verkoj estas La última lamentación de lord Byron (lasta lamento de LB), nome longa monologo pri la misero de la mondo, la ekzisto de supera kaj ĉiopova ento, politiko, ktp., kaj La visión de Fray Martín (la vizio de FM) Núñez de Arce prezentas la rolulon de Marteno Lutero kontemplanta ekde rokaĵo la landojn kiuj sekvos lin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Donald L. Shaw, Palabras y conceptos: "romanesco", "romántico", "romancesco", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 27-33.
  2. Románticos y liberales, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 7-19.
  3. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 87-88.
  4. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, p. 12.
  5. Jaime Vicens Vives, El Romanticismo en la hsitoria, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 59-64.
  6. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 46-48.
  7. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, p. 17.
  8. Guillermo Carnero, Calderón, y cierra España, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 34-39.
  9. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 37 kaj 65-68.
  10. Javier Herrero kaj Julio Rodríguez Luis, "La gaviota": intención y logro de Fernán Caballero, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 363-371.
  11. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 69-71.
  12. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 131-136.
  13. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, p. 53-57.
  14. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 112-115.
  15. Ricardo Navas Ruiz, Poesía romántica y posromántica, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 254-263.
  16. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 154-161.
  17. Jaime Gil de Biedma kaj Guillermo Carnero, El Espronceda "menor", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 110-115.
  18. Pedro Salinas, Espronceda: la rebelión contra la realidad", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 148-153.
  19. Joaquín Casalduero, El estudiante de Salamanca", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 162-166.
  20. Robert Marrast, "El diablo mundo" en el romanticismo español, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 167-174.
  21. Bruce W. Wardroper, El "Canto a Teresa" de Espronceda y la tradición elegíaca española, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 174-182.
  22. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 138-140.
  23. Amado Alonso kaj Guillermo Carnero, Verdad y fantasía de la novela histórica, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 371-380.
  24. El señor de Bembibre as the most relevant Spanish historical novel (angla) La influencia de las novelas de Walter Scott en la novela histórica española El señor de Bembibre de Enrique García Díaz. Doktoriga disertacio en Dpto. de Filología inglesa de la Universitato de Salamanko.
  25. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 143-145.
  26. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 191-211.
  27. José F. Montesinos, Mesonero Romanos: los límites del costumbirsmo, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 357-363.
  28. Mª Cruz Seoane, Del periódico de opinión al periódico de información, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 90-94.
  29. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 259-295.
  30. F. Courtney Tarr, El joven Larra: "El duende satírico del día", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 110-115.
  31. Pierre Ullmann, Los artículos progresistas de Larra, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 135-143.
  32. Roberto G. Sánchez kaj Richard A. Cardwell, "Don Álvaro": escenografía y visión del mundo, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 214-226.
  33. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 120-131.
  34. Guillermo Díaz-Plaja, Perfil del teatro romántico, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 200-204.
  35. Ermanno Caldera, Los temas del teatro romántico, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 205-214.
  36. Díaz Larios, Luis F. (2001). «Notas para una poética del cuento romántico en verso (con algunos ejemplos)». Scriptura (16): 9-23.
  37. García Castañeda, Salvador (1987). «Prólogo». Romances históricos. Madrid: Cátedra. p. 99.
  38. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 164-190.
  39. Vicente Llorens kaj José María de Cossío, Plenitud y decadencia de Zorrilla, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 263-272.
  40. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 309-336.
  41. Joaquín Casalduero, Acierto y popularidad de "Don Juan Tenorio", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 233-238.
  42. "Francisco Martínez de la Rosa (1787-1862)", en Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 150-163.
  43. 43,0 43,1 Jean-Louis Picoche, "El trovador" y "Los amantes de Teruel", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 226-232.
  44. Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Cátedra, Madrid, 1982, pp. 212-230.
  45. Rubén Benítez, Estructura, tema y personajes de las "Leyendas", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 315-319.
  46. Bécquer, Gustavo Adolfo (1997). Rafael Montesinos, ed. Rimas. Cátedra. ISBN 9788437613437.
  47. Dámaso Alonso, Originalidad de Bécquer, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 280-286.
  48. María del Pilar Palomo, Edmund L. King kaj Gabriel Celaya, Claves de las "Rimas", en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 286-301.
  49. Luis Cernuda, Rosalía de Castro, hoy, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 320-324.
  50. Marina Mayoral kaj Jesús Alonso Montero, Símbolo y realidad en Rosalía, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 325-332.
  51. Fernando Lázaro Carreter, La "función poética" según R. Jakobson: un ejemplo de Rosalía, en Iris M. Zavala, Romanticismo y realismo, Crítica, Barcelona, 1982, pp. 333-336.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Historia de la Literatura Española. El Romanticismo, Juan Luis Alborg, Madrid, Gredos, 1980.
  • Historia de la Literatura Española. El Siglo XIX (I), Víctor García de la Concha, Madrid, Espasa Calpe, 1998.
  • La Imaginación romántica, C. M. Bowra, Taurus, Madrid, 1972.
  • Las Románticas, Susan Kirkpatrick, Castalia, Madrid, 1991.
  • El alma romántica y el sueño, A. Béguin, Fondo de Cultura Económica, Madrid, 1993.
  • El Romanticismo, Gras Balaguer, Montesinos, Barcelona, 1988.
  • El romanticismo español, Vicente Llorens, Madrid, Fundación Juan March, Castalia, 1983.
  • El romanticismo español, Ricardo Navas Ruiz, Madrid, Cátedra, 1990.
  • Historia del movimiento romántico en España, E. Allison Peers, Gredos, Madrid, 1954, 2 vols.
  • "The internalization o Quest-Romance", en Romanticism and Consciousness, H. Bloom, Novjorko, Norton, 1970.
  • Panorama crítico del romanticismo español, Leonardo Romero Tobar, Madrid, Castalia, 1994.
  • La teoría literaria: Romanticismo, krausismo y modernismo ante la globalización industrial, Thomas Ward, University, Misisipio: Romance Monographs, 2004.
  • El Romanticismo: tradición y revolución, M. H. Abrams, Visor, Madrid, 1992.
  • Los orígenes del romanticismo reaccionario español: el matrimonio Böhl de Faber, G. Carnero, Universidad de Valencia, 1978.
  • Los orígenes del Romanticismo, F. Garrido Pallardó, Barcelona, Labor, 1968.
  • Entre pueblo y corona. Larra, Espronceda y la novela histórica del Romanticismo, G. Güntert kaj J.L. Varela, Madrid, UCM, 1986.
  • La época del Romanticismo (1808-1874), H. Juretschke, Madrid, Espasa-Calpe, 1989.
  • Trayectoria del romanticismo español Madrid, P. Sebold, Madrid, Crítica, 1983.
  • De ilustrados y románticos, P. Sebold, Madrid, El Museo Universal, 1952.
  • Poesía española del siglo XIX, J. Urrutia, Madrid, Cátedra, 1985.
  • José de Espronceda y su tiempo. Literatura, sociedad y política en tiempos del romanticismo, R. Marrast, Barcelona, Crítica, 1989 (1ª edición, 1974).
  • El teatro romántico español (1830-1850). Autores, obras, bibliografía, P. Menarini, Bologna, Atesa, 1982.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.